Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

7.6.2011

Facila vento kaj Esperantilo

Filed under: lingvistiko,uzantoj — artur @ 22:29

Facila vento estas tre interesa nova reta projekto. La ideo estas prepari facilajn esperantajn tekstojn por komencantoj. Tiuj tekstoj devas uzi nur bazajn radikojn por esti facile legebla.

La iniciato de projekto Emilio Cid esperas je helpo de esperantistoj ĉe tradukado de tekstoj de kutima Esperanto al facila Esperanto.
La programo Esperantilo estas uzata kiel helpilo ĉe tiu tradukado. Sur la paĝoj de projekto estas atingebla speciala Esperantilo, kiu povas literumi kontraŭ tiu baza radikaro.

Interese, ke ĉe tiu okazo ekestis la unua filmeto pri Esperatnilo ĉe youtube kaj
ankaŭ la unua ido de Esperantilo. En tiu filmeto Emilio montras, kiel oni faciligas
tekstojn kun helpo de Esperantilo. La faciligado mem ne estas facila tasko. Oni devas multe konsulti la vortaron kaj la literumilo ne estas
plene fidinda.

La temo estas tre interesa. Estas vere farinda afero plibonigi la Esperantilon por faciligado de tekstoj.
Mi pensas pri

  • pli fidinda literumilo
  • tuja montro de grupo
  • vortaro de bazaj radikoj
  • simpla kreo de listo de dezirindaj vortoj

Ankaŭ pensebla estus maŝina tradukado de Esperanto al facila Esperanto. Precipe oni povas anstataŭigi la maldezirindajn vortojn je vortoj de baza radikaro. Ankaŭ la gramatika kontrolilo povas averti pri maldezirindaj gramatikaj strukturoj.

Ankaŭ nun Esperantilo enhavas kelkajn ilojn por krei facilajn tekstojn. Temas pri funkcioj en menuo „Lingvistiko“

  • Marku maloftajn vortojn
  • Marku maloftajn radikojn
  • Marku neoficialajn vortojn

Nun mi devas havi nur multe de tempo por tiuj taskoj. Mi esperas, ke ekestos multaj facilaj tekstoj, kiujn mi povas kompari kaj analizi. Mi ŝatas facilajn tekstojn kaj ofte jam koleris pri malfacilaj tekstoj.

20.3.2011

Lingva ludo „Vortaj Amikoj“ nun rete

Filed under: programado,uzantoj — artur @ 20:45

Mi preparis la lingvan ludon „vortaj amikoj“ kiel reta ludo programita tute en
javascript. Do oni bezonas nur retumilon kun funkcianta javascript por
ludi.
Tie oni povas ludi „vortajn amikojn“.

29.7.2009

Lingva ludo „vortaj amikoj“ en Esperantilo

Filed under: lingvistiko,uzantoj — artur @ 12:38

Esperantilo enhavas bazon de vortoj kun iliaj kuntekstoj (vidu menuo: Lingvistiko-Bazo de Frazpartoj).
La bazo estas kreita de granda esperanta tekstaro.
La kuntekstoj estas ordigitaj laŭ gramatika dependeco. Do oni povas trovi ekzemple, kiuj adjektivoj priskribas iun substantivon.

Ekzemplo por vorto „patro“:

np np-adj
cikonia (25), sankta (24), bona (8), kara (6), alia (5), malfeliĉa (5), malbona (4), maljuna (4), propra (4), adoptinta (3), cia (3), mortinta (3), prava (3), respektinda (3), sama (3), ĉiela (3), malsana (2), nuna (2), pia (2), senmorta (2), vera (2), dia (1), estinta (1), estonta (1), feliĉa (1), fiera (1), filiniginta (1), flama (1), forlasita (1), formortinta (1), gajninta (1), granda (1), ideala (1), ironta (1), juna (1), kontenta (1), kruela (1), laŭlega (1), laŭnatura (1), libera (1), malafabla (1), malnaturigita (1), natura (1), needziĝinta (1), proksima (1), ruĝhara (1), sana (1), saĝa (1), spirita (1), stulta (1), suna (1), vivanta (1), ĵusa (1)

obj vp-obj
havi (17), ami (8), demandi (4), simili (3), trovi (3), koni (2), rigardi (2), vidi (2), viziti (2), peti (2), timi (2), kovri (1), ekvidi (1), doni (1), respekti (1), kaŝrigardeti (1), nomi (1), rigardadi (1), ricevi (1), indulgi (1), anstataŭi (1), trompi (1), esperantigi (1), kontentigi (1), instigi (1), kuŝi (1), inciti (1), kisi (1), adiaŭi (1), povi (1), malobei (1), murdi (1), meti (1), impresi (1), eniri (1), transporti (1), postuli (1), rekoni (1), spiti (1)

subj vp-subj
esti (74), diri (59), veni (13), havi (11), povi (10), morti (10), fari (8), demandi (8), respondi (7), doni (5), voli (5), rigardi (5), rakonti (4), loĝi (4), dormi (4), ekkrii (4), nomi (3), komenci (3), devi (3), posedi (3), labori (3), reveni (3), scii (3), preni (3), akcepti (3), alporti (2), stari (2), ordoni (2), turni (2), aŭskulti (2), akompani (2), iri (2), aĉeti (2), fariĝi (2), promesi (2), paroli (2), ekvidi (2), ĵeti (2), kuŝi (2), kompreni (2), mencii (2), timi (2), plendi (1), ekplori (1), sidiĝi (1), aparteni (1), ekridi (1), forveturi (1), ekinstrui (1), konsili (1), demeti (1), aserti (1), ekzameni (1), rekomenci (1), donaci (1), agi (1), flugi (1), provi (1), ami (1), balanci (1), peti (1), rajdadi (1), konigi (1), etendi (1), trafi (1), diradi (1), ekloĝi (1), surprizi (1), montriĝi (1), iĝi (1), difini (1), fali (1), ŝerci (1), planti (1), observi (1), vivi (1), ekmiregi (1), humiliĝi (1), elekti (1), vendi (1), lasi (1), ektimi (1), preterpasi (1), plaĉi (1), legi (1), fidi (1), eksilenti (1), plenumi (1), ŝajni (1), levi (1), verki (1), prunti (1), enveni (1), certigi (1), ĉagreniĝi (1), ricevi (1), pentri (1), bruligi (1), ploraĉi (1), interparoli (1), malŝati (1)

sub vp-pp-sub
iri al (6), esti por (3), ricevi de (3), ĵuri al (2), veni al (2), fari por (2), fariĝi al (2), promesi al (2), esti de (2), esti kun (2), sendi al (2), heredi de (2), paroli pri (2), skribi al (2), eltrinki al (1), alporti al (1), stari apud (1), okazi al (1), fantazii pri (1), rapidi al (1), rapidi post (1), draŝi al (1), agi kun (1), veni je (1), veni kun (1), kortuŝi al (1), kvereli kun (1), stariĝi apud (1), fari de (1), iri kun (1), loĝi ĉe (1), lasi al (1), fariĝi de (1), elmezuri por (1), reveni al (1), levi al (1), prunti de (1), serĉi de (1), esti al (1), esti pri (1), regi de (1), persekuti de (1), interparoli kun (1), proksimiĝi al (1), havi kun (1), anonci al (1), ekpensi pri (1), akiri por (1), ludi de (1), ludi ĉe (1), diferenci de (1), pensi pri (1), verŝi al (1), ripeti al (1), renkontiĝi kun (1), kompreni al (1), bori kun (1), demandi al (1), ĉeesti kun (1)

sub sub-pp-sub2
de infano (9), de arne (3), de knabo (3), de maŭrico (3), de antono (2), de edzino (2), de fernando (2), de filo (2), de kristino (2), de amikino (1), de andreo (1), de anjo (1), de cindrulino (1), de familio (1), de georgo (1), de ido (1), de johano (1), de josefino (1), de junulo (1), de knabineto (1), de kristoforo (1), de lumo (1), de markizo (1), de matildo (1), de petro (1), de reĝido (1), de reĝino (1), de sfinkso (1), kun filo (1), kun voĉo (1)

sub2 sub-pp-sub2
palaco de (9), tombo de (6), domo de (4), volo de (3), alveno de (3), morto de (3), nomo de (2), ordono de (2), vizaĝo de (2), enterigo de (2), spirito de (2), kastelo de (2), kolo de (2), koro de (2), kolero de (2), bieno de (2), portreto de (2), amemo de (1), aspekto de (1), bildo de (1), forveturo de (1), amiko de (1), insistemo de (1), diro de (1), apudestado de (1), ago de (1), nombro da (1), laboro de (1), infano de (1), ĉapelo de (1), emo de (1), si de (1), edzino de (1), kadavro de (1), brandujo de (1), vorto de (1), kamarado de (1), rikoltisto de (1), voĉo de (1), vivo de (1), oficejo de (1), vizito de (1), ombro de (1), okulo de (1), vidpunkto de (1), brako de (1), renkonto kun (1), pereigo de (1), interparolo kun (1), lito de (1), mano de (1), gajno de (1), ĝi de (1), bato de (1), sledeto de (1), sinteno de (1), konduto de (1), letero de (1), korpo de (1), ĝojo de (1), restaĵo de (1), rolo de (1), edziniĝo kun (1), frenezaĵo de (1), seĝo de (1), heredaĵo de (1), trezorejo de (1), frato de (1), foriro de (1), tero de (1), kutimo de (1), virino de (1)

Mi trovis, ke oni povas diveni la vorton „patro“, nur de la kono de kuntekstoj. Tio estas la ideo de la ludo. Dum la ludo oni vidas nur la kuntekstajn vortojn (amikoj de vortoj) kaj devas elekti el la listo de 4 vortoj la konvenan vorton. La amikaj vortoj estas ordigitaj laŭ ofteco kaj estas montritaj nur plej facilaj gramatikaj dependecoj. La ludanto devas dum unu ludo diveni 10 vortojn (substativojn, adjektivojn aŭ verbojn). Vortoj estas elektitaj hazarde. Por ke la ludo ne estu tro malfacila, la ludanto devas diveni nur oftajn vortojn. La ludo estas nun la parto de programo esperantilo (de eldono 0.990) kaj estas atingebla per menuo (Lingvistiko/Ludo Vortaj Amikoj).

Ludo - Vortaj amikoj

La ludo ne estas facila kaj oni devas bone koni la lingvon. Tamen mi jam sukcesis diveni 10 ĝustajn respondojn. Iam okazas, ke la hazarde elektitaj vortoj por la elekto estas tre similaj, tiam la ludo enhavas hazardan elementon, ĉar oni ne estas eble elekti la ĝustan vorton nur de bona kono de lingvo.

Vortaj amikoj - perfekta rezulto

Mi pensas, ke la ludo estas interesa, ĉar oni ekkonas per tiu ludo la veran uzadon de vortoj, kiu devenas de granda esperanta tekstaro. Tiuj kuntekstoj estas ofte pensigaj kaj surprizaj.

Bonan Ludadon!

1.5.2009

Signifo de koloroj ĉe korektado en programo Esperantilo

Filed under: uzantoj — artur @ 17:43

La programo kontrolas tekston kaj markas vortojn depende de tipo de eraro. Ofte la programo avertas nur eblan eraron. La uzanto devas en tiu kazo mem decidi, ĉu la averto estas ĝusta. La avertoj pri eblaj falsaj amikoj povas ofte esti tre maltrafaj. Oni malŝaltu tiun korekton en preferaĵojn (Preferaĵoj-Kontrolado-Avertu pri ebla falsa amiko), se oni ne estas kontenta pri ties avertoj.

  • Ruĝa kaj roza koloroj signifas preskaŭ certan eraron.
  • Verda kaj blua koloro signifas nur sugeston (pripensindan lokon en teksto).

Ekzemplaj korektoj

Uzantoj de komputilaj programoj kutimigis al tio, ke rezultoj de rezultaj programoj estas certaj. Komputilaj programoj ofte helpas ĉe matematikoj problemoj, kiuj havas nur unu solvon. La rezulto de tiuj programoj povas esti nur ĝusta aŭ malĝusta. Kutima kalkulilo neniam rezultus, ke 2 plus 2 estas verŝajne 4. En kazo de lingvistikaj programoj la situacio estas alia. Oni ne povas kalkuli sur natura lingvo, kiel oni kalkulas en la matematiko. Temas ofte pri verŝajneco kaj eblo. Ankaŭ homaj korektistoj ofte malsamopinias pri korekteco de iu teksto. Do la programo estas nur ilo, kiu indikas iun pripensindan lokon en teksto, en kiu povas esti eraro.

Mi iom timas, ke la uzantoj de programo Esperantilo tro fidas al la indikoj de programo kaj laŭ la kutimo de uzado de kalkuliloj malŝaltas propran cerbon.
En la programo estas modelo de lingvo, kiu estas abstrakta kaj ne plene spegulas la lingvon. Ĝis nun ne ekzistas komputilo, kiu povas funkcii kiel homa cerbo kaj regi la naturan lingvon. Do la rezultoj de komputiloj pri natura lingvo devige ne estas certaj. Due en programo ekzistas eraretojn, kiuj ankaŭ kondukas al malĝustaj rezultoj. Se la programo indikas ion strangan, tio ne signifas, ke mi ankaŭ tiun farus. Nur tial, ke mi estas la programisto de tiu programo. Mi ofte mem miras pri la rezultoj de programo. Tio estas afero, kiun mi ne sentas min ebla komprenigi.

26.11.2007

Esperantilo tradukas al sveda lingvo

Filed under: maŝina tradukado,uzantoj — artur @ 19:48

De eldono 0.97 Esperantilo tradukas ankaŭ al sveda lingvo. La nova traduka modulo por maŝina tradukado estas la rezulto de kunlaboro kun KaGu. Li jam frue kelkfoje skribis al mi kaj demandis pri kelkaj afero rilate al Esperantilo. Li estas fascinigita de ideo de maŝina tradukado kaj ne havis ĉikoncernajn iluziojn, Finfine mi decidis komenci la programadon de sveda modulo. Mi legis iom pri sveda lingvo sur angla, germana kaj pola vikipedio. La sveda lingvo apartenas al familio de germanaj lingvoj.
La ideo estis reuzi la germanan modulon por programado de sveda tradukado. Poste tamen mi decidis reuzi la anglan modulon, ĉar ŝajnis al mi, ke angla lingvo estas pli simila al sveda lingvo. KaGu havas ankaŭ kelkajn spertojn pri komputiko kaj programado. Frue li ankaŭ okupis pri alia komputila traduka sistemo. Do mi kreis la svedan modulon kiel kopio de angla modulo kaj preparis la EsperantiloSDK, por ke KaGu mem povu adapti la tradukadon. Mi markis speciale lokojn en programa kodo, kiuj devos estas finprogramitaj aŭ modifitaj. En la blogo mi priskribis kiel programi la Esperantilon. KaGu ankaŭ tre rapide tradukis mane kelkcent ekzemplajn tradukojn. La unua eldono estis farita tre rapide kaj KaGu povis eĉ mem modifi kelkajn lokojn en programo. Li ankaŭ raportis al mi multajn problemojn kaj klarigis la defioj de sveda gramatiko.

Pri sveda lingvo

La sveda lingvo estas por mi la lingvo, kiu estas inter angla kaj germana lingvoj. En sveda lingvo ne ekzistas kazoj por substantivoj. La ordo de vortoj estas tre rigida. La sistemo de tempoj estas simila al angla lingvo. Sed la svedaj adjektivoj havas fleksion, kiu estas pli simila al germana lingvo. La sveda lingvo havas ankaŭ kelkaj trajtojn, kiuj estas por mi tute nomaj. Ekzemple la difinilo „la“ estas esprimata en sveda lingvo kiel finilo. La negado de verboj „ne“ okazas post la verbo. En sveda lingvo ekzistas 2 genroj, kiuj influas la difinilojn kaj atributojn. En sveda lingvo ekzistas tuta familio de verboj, kiuj ekzistas nur en pasivo (tn. deponens). Tio kaŭzis, ke mi devis adaptigi la originalan anglan modulon por sveda lingvo. Parte mi povis uzi la solvojn konatajn de germana lingvo. Alikaze mi devis elpensi solvojn tute denove.

Dum programado mi frue rimarkis, ke informoj de vikipedio ne sufiĉas. Fleksio de verboj kaj substantivoj ne estis priskribita detale. Ankaŭ KaGu ne povis doni al mi precizajn informojn pri reguloj de fleksio, ĉar li uzas la lingvon sen kono de reguloj kaj esceptoj. Finfine mi trovis la plej detalaj informoj sur iu rusa ttt-ejo pri sveda kulturo. La identigo de svedaj specialaĵoj evidentigis kiel la plej malfacila parto de laboro. Ĉe tiuj problemoj restas nur unu eblo. Oni tradukas kaj testas multajn tekstojn mane kaj provas trovi iujn regulojn. Tiun laboron povas fari nur KaGu, ĉar por mi svedaj vortoj restas nur aroj de literoj.

Kunlaboro estas ebla

Tio estas pro mi la unua fojo, kiam mi kunlaboris ĉe programado de Esperantilo kun iu tiel intense. Ni interŝanĝis multajn leterojn, iufoje eĉ kelkaj leteroj pro tago. La spertoj estas jenaj. Oni devas havi multe da tempo kaj volo. Evidentiĝis por mi, ke la programado kaj eĉ uzado de Esperantilo ne estas facila. Mi havis la okazon ekscii ion pri tiuj problemoj. Sen longaj plurfojaj klarigoj kaj reklarigoj nenio sukcesis.

Mi nur poste eksciis, ke KaGu estas delonge pensiulo. Tio estas jam la dua fojo, kiam mi ricevis grandan helpon de pensiulo. Por mi ŝajnas nun, ke nur pensiuloj havas tempon kaj necesan persiston. La eblojn de tiu grupo de homoj estas eble ne sufiĉe alte pritaksataj.

Certe. La programado de Esperantilo kaj sveda modulo ne estas finita. Oni daŭre povas plibonigi la kvaliton de tradukado. La kvalito dependas je algoritmoj en programo kaj vortaro.

Fina vorto

En vikipedio mi legis, ke sveda lingvo ne estas granda lingvo rilate al la nombro de parolantoj. Nur 9 milionoj da homoj parolas tiun lingvon. Tamen ofte oni ne bezonas miliono homojn sed nur unu konkretan.

Nun restas iom pli komplikaj kazoj, kiuj ne estas tradukataj korekte.
Nun ni trovis la bonan vojon de kunlaboro. KaGu priskribas la problemojn kaj donas ekzemplojn kaj mi programas.
Ni uzas pro tiu la dokumenton sur Google-docs.
Tio estas facila eblo redakti kune unu dokumenton.
Feliĉe ni ambaŭ sukcesis senprobleme uzi tiun sistemon.

La sveda vortaro estas en respondeco de KaGu.
Li plivastigas kaj modifas la vortaron kaj fine sendas al mi nur ŝanĝojn, kiujn mi importas en la gepatran vortaron, kiu troviĝas sur mia sistemo.

Sekva eldono de Esperantilo tradukos al sveda lingvo eĉ iom pli bone ol al la angla lingvo.

12.1.2007

Prilaboro de HTML-paĝoj per Esperantilo – programo „TIDY“

Filed under: programado,uzantoj — artur @ 19:41

Esperantilo estas baza UTF8-redaktilo aŭ Tekstredaktilo.

Per ĝi oni ne povas prilabori tekstajn dokumentojn simile al dokumentoredaktilo ekzemple kiel Open Office. Dokumentoredaktiloj oferas funkciojn, kiuj ebligas, ke uzanto povas vidi kaj prilabori tekstajn dokumentojn sur komputilo same kiel ili aspektos post la preso. Tiu funkcio oni nomas per angla akronimo WYSIWYG.

Sed ankaŭ per baza tekstredaktilo oni povas prilabori riĉaspektajn dokumentojn. Oni uzas por tio specialajn formatojn. Plej konataj estas HTML, LatexDocBook. La lasta formato bazas sur formato XML.

Oni povas uzi Esperantilon por redaktado de tiuj formatoj, kiuj bazas sur tekstaj formatoj. Esperantilo enhavas ankaŭ aldonajn funkciojn por prilaboro de formatoj HTML kaj XML. Tiuj formatoj estas rekonataj ĉe literumado, gramatika korektado kaj maŝina tradukado. Ekzistas speciala funkcio (menuo: Dosiero-Montru en HTML-Foliumilo) por montri la redaktatan paĝon en HTML-Foliumilo.

Mi mem uzas Esperantilon por redaktado de miaj TTT-paĝoj. Uzantoj sugestis al mi pliriĉigi la redaktilon per aldonaj funkcioj por prilaboro de HTML-paĝoj. Mi ofte devas decidi, kiujn funkciojn mi programos. Ofte reagoj de uzantoj aŭ miaj portempaj bezonoj kaj interesoj influas la decidon. Ĉar tempo kaj aliaj rimedoj estas limigitaj, do la decido ne estas facila. En la unua flanko mi volas programi funkciojn, kiujn mi mem aŭ aliaj uzantoj bezonas, en la dua flanko mi ne volas reprogrami funkciojn, kiujn havas aliaj programoj. Ekzistas do multe da aliaj tre bonaj kaj liberaj HTML-redaktiloj. Sed ne ekzistas programoj, kiuj povas korekti esperantajn tekstojn aŭ aŭtomate traduki de esperanta lingvo. Tial mi konscie ne programis konatajn specialajn funkciojn.

Por ne programi ĉion mem oni povas sekvi du strategiojn. Aŭ enprogrami la funkciojn de Esperanto en aliajn programojn. La plej bona por tiu takso estus OpenOffice. Aŭ uzi aliajn programojn aŭ pecojn de programoj en Esperantilo. Mi jam reuzas por literumado la programon Hunspell.

Mi delonge jam konas la programon Tidy, kiu povas kontroli kaj purigi la HTML-dosierojn. Ĉar la funkcio de Tidy estas tre utila, mi decidis direkte subteni tiun taŭgan programon en Esperantilo. Per menuo (Korektado->HTML-XML->Testu HTML) oni povas testi la HTML-dosieron je korekteco laŭ HTML-reguloj. Post la korektado aperas en la suba kampo de redaktilo listo kun eraroj en html-formato. Oni povas selekti la mesaĝon kaj la redaktilo montras en teksto la precizan kampon de eraro. Ĉar la programo Tidy estas angla kaj ne subtenas la esperantan lingvon, la mesaĝoj estas nur en angla lingvo. La programo mem estas tre malgranda (300kbytes), do mi decidis ankaŭ enmeti la programon en instalprogramon de Esperantilo por vidnozo. La uzantoj de Linukso eble facile povas instali tiun programon mem aŭ ofte jam havas ĝin en la sistemo. Tiu funkcio venos en sekva eldono de Esperantilo. Tio estos eble jam en kelkaj semajnoj.

8.11.2006

Kiu bezonas Esperantilon?

Filed under: ĝenerale,uzantoj — artur @ 19:59

Verdire pri tiu demando mi devis pensi, antaŭ kiam mi komencis programi Esperantilon. Mi mem bezonis etan programon kun kelkaj funkcioj, kaj tia programo ne ekzistis. Sed poste mi ekinteresiĝis pri komputila lingvistiko. Ĉu tasko de gramatika korektado aŭ maŝina tradukado estas realigebla kaj kiel mi tion povus fari? Mi volis ankaŭ testi, ĉu XOTcl kiel programa lingvo estas bona por tiu tasko. Tio estas plej ofte la ĉefa motivo de hobiaj programoj de libera programado.

Sed mi ankaŭ de komenco volis, ke tiu programo havas uzantojn. Uzantoj estas ankaŭ necesaj por senkostaj programoj, ne kiel pagantoj sed kiel uloj, kiu motivigas la programadon kaj helpas ĉe programado. Nombro de uzantoj estas indikilo por kvalito de programo. Bonaj programoj havas multajn uzantojn, kaj mi volas ja programi bonan programon.
Uzantoj helpas ankaŭ pli direkte ĉe programado. Helpe de iliaj reagoj, la programo progresas kaj plibonigas.
Por liberaj programoj uzantoj estas eĉ pli necesaj ol por profesiaj.

Ĉe profesia programado laboras multaj homoj, kiuj estas diferencaj specialistoj. Tiuj estas: kreintoj de konceptoj, manaĝeroj, arkitektoj, administrantoj, testantoj, aŭtoroj de dokumentoj, spertuloj pri merkato, uloj por mastruma propagando, kaj programistoj. En libera programado ekzistas nur du grupoj: uzantoj kaj programistoj (kaj ofte nur unu programisto). Uzantoj ofte rolas kiel aliaj specialistoj en profesiaj projektoj. Tio havas avantaĝojn por uzantoj kaj programistoj. La uzantoj havas senkostajn programojn kaj povas direkte influi la programadon, la programistoj povas libere programi kaj direkte influi la tempon por programado, metodojn kaj ilojn, kiujn ili uzas. Uzantoj de programo rolas kiel spertuloj pri konceptoj, ĉar ili ja plej bone scias, kion ili volas.
Ili estas testantoj. Ili propagandas por la programo, kiam la programo plaĉas al ili.

Mi do lastatempe pensas pri uzanto (aŭ uzantoj) de mia programo. La unuaj reagoj de uzantoj estas por mi tre neatendintaj kaj tial ankaŭ tre valoraj. Mi atendis, ke uzantoj bezonis pli bonan tradukadon aŭ volis havi ian specialan funkcion por lingvistiko. Sed la unua peto estis, ke mi faru pli grandajn literojn en programo, ĉar pli maljunaj homoj ne havas bonajn okulojn. Ofte uzantoj deziris aĵojn, pri kiuj mi neniam pensis.

La fakto, ke uzantoj de iu programo povas aktive partopreni ĉe ĝia kreado, estas pro multaj homoj nova kaj ne kutima. Multaj uloj havas komercan pensmanieron pri programado. Ili pensas, ke programo estas nur varo, por kiu oni pagas.
Se oni pagas por io, oni atendas ceteran kvaliton por tio. Se iu varo ne havas sufiĉan kvaliton, oni plendas pri la varo ĉe vendisto aŭ produktanto. Tiu pensmaniero kondukas al la konstato, ke oni ne rajtas plendi pri io, por kio oni ne pagis.

Tio ne agordas kun libera programado. Programoj estas kreaĵoj de penso, kaj havas similajn valorojn kiel aliaj kreaĵoj de penso. Ili povas esti valora por homaro kaj estas parto de ĝia kulturo. La uzantoj kaj kreintoj estas principe la samaj, ĉar ili estas eroj de homaro.

La uzantoj de programo ne nur rajtas plendi pri senkosta programo, por kiu ili ne pagis, sed havas eĉ moralan
devon tion fari.

La plendo pri programo, reporto pri misfunkcio, ne estas en libera programado io negativa. La raporto estas valora informo, estas partopreno en kreado. Per tio la uzanto faras per sia reago la samon, kiel la programisto. Li faris ion, eble ion bonan por komunumo, senpage.

Se vi trovis misfunkcion de la programo. Skribu al mi!
Se vi ne trovis deziratan funkcion. Skribu al mi!
Se vi uzas la programon. Skribu al mi!

Kiam mi pensas pri uzantoj de programo, mi ankaŭ devas pensi, kial ili uzas la programon?
Precipe mi devas koncedi, ke ne ekzistas multaj esperanto-parolantoj, kaj ke verkado en esperanto ne estas tre granda.
Mi supozas sekvajn grupojn de uzantoj:

Grupo Uzataj funkcioj
Komencantoj vortaro, korektado, baza maŝina tradukado
Lernantoj de esperanta lingvo  
hobiaj Esperantistoj vortaro, redaktado de HTML-pagoj, korektado
Progresuloj de esperanta lingvo. Ili verkas esperantajn tekstojn, kaj volas korekti ilin  
Lingvistoj vortaro, analizoj, maŝina tradukado
Volas prilabori per komputilo tekstarojn.  
Tradukistoj vortaro, maŝina tradukado, traduka memoro
Eble nur neprofesiaj tradukistoj, kiu volas traduki rapide tekstojn  
Programistoj fonto de programo, tekstaro, maŝina tradukado
Ili intereso estas maŝina tradukado mem kaj ankaŭ komputila lingvistiko. Ili povas esti studentoj aŭ hobiuloj  

1.11.2006

Esperantilo por Mac OS

Filed under: programado,uzantoj — artur @ 11:53

Kelkaj homoj demandis min, ĉu kaj kiam la programo estos uzebla sur MacOS. Teorie jam nun la programo estas uzebla sur MacOS. La tekniko, kiun mi uzas, ekzistas ankaŭ sur MacOS. Mi simple ne havas tiun komputilon por testi la programon aŭ prepari konvenan por Mac OS instaladan dosieron, kiun mi ja oferas por Vindozo kaj Linukso.
Esperantilo estas uzebla por MacOS, se vi kapablas prepari mem la programan medion.

Mi priskribas tie kelkajn teknikajn detalojn, kiuj helpas dum installado.

La programo estas skribita en programlingvo Tcl. La programa lingvo estas tielnomata skripta lingvo, kaj ĝi ne bezonas kompiladon. Por lanĉi la programon, oni bezonas Tcl/Tk-interpretilon, kaj kelkajn krombiblitekojn (angle: binary extension.
Tiu estas:

Ekzistas kelkaj disdonoj por MacOX, kiuj ankaŭ enhavas tiujn krombiblitekojn.

Nun laŭ mia supozo la plej konvena vojo por lanĉi Esperantilon sur Mac OS estu:

  1. Instalu Tcl/Tk de activestate.com
  2. Elŝutu esperantilo.kit kaj vortaro.db.zip
  3. en unu dosierujo.

  4. Lanĉu la programon de tiu dosierujo dosierujo_de_tcl/bin/wish esperantilo.kit. Mi ne estas certa, kiel aspektas la lanĉokomando, sed vi devas lanĉi la Tcl/Tk interpretilon kun esperantilo.kit kiel unua parametro.
  5. Testu, ĉu esperantaj literoj aspektas en ordo en menuo. Se ne, verŝajne la interpretilo mislegis la programon, kaj li ne funkcios bonorde.

Normale mi uzas por finaj uzantoj la Tclkit, sed la normalajn tclkit-interpretilojn ne enhavas kromlibrarojn XOTcl kaj tDOM.
Tiujn mi enmetas en esperantilo.kit, sed nur por Linukso kaj Vindozo.
Se mi havus tDOM kaj XOTcl por MacOS, mi povus prepari esperantilo.kit, kiu estus uzebla sur Mac OS.

Powered by WordPress