Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

6.4.2007

pri mi

Filed under: — artur @ 16:10

Mia nomo estas Artur Trzewik.
Mi naskiĝis en 1973 en urbo Rybnik, kiu troviĝas en Silezio, regiono de Polando. Kiam mi havis 17 jarojn, mi translokiĝis kun miaj gepatroj al Germanio. Nun mi loĝas en Düsseldorf. Mi studis informatikon kaj ekonomion en urbo Essen. Nun mi laboras profesie kiel programisto. Mi edziĝis.
Esperanton mi ekkonis antaŭ kelkaj jaroj de mia kolego el laborejo. Mi partoprenis du kursojn de Esperanto en la loka grupo de Esperanto de urbo Essen. Mi estas aŭskultanto de pola radio en esperanta lingvo. Mi ne estas membro de iu esperanta asocio. Mi delonge havis kontaktojn kun kelkaj lingvoj kaj ofte devas uzi kelkajn lingvojn dum unu tago. Plej bone mi konas polan kaj germanan lingvojn. Mi povas skribi kaj legi la anglan lingvon. Mi bone komprenas la rusan lingvon, ĉar mi havas kaj havis kontaktojn kun rusoj. Mi ne estas tre sperta pri lingvoj kaj kutime mi ofte eraras en ĉiu lingvo.
Miaj hobioj estas libera programado, legado kaj historio. De kelkaj jaroj mi interesiĝas hobie pri komputila lingvistiko kaj Esperanto.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress