Antaŭ kelkaj tagoj unu de programistoj de projekto Apertium sciigis al mi, ke tiu projekto pri maŝina tradukado nun enhavas modulon, kiu tradukas el hispana lingvo al esperanta lingvo. Feliĉe la projekto apartenas al malfermaj projektoj, kiuj naskiĝis kiel universitata projekto. Mi povis senprobleme elŝuti, instali kaj detale trarigardi la projektojn. Tio estas tre ĝojiga afero, ĉar eĉ universitataj projektoj plej ofte estas fermaj kaj formortas. La projekto ekzistas kiel malferma projekto jam 2 jaroj, tamen mi frue ne sciis pri ĝi.
Apertium estas traduka modulo kaj aro de lingvistikaj iloj por malprofunda tradukado inter similaj lingvoj. Malprofunda tradukado signifas, ke la programo ne faras plenan sintaksan analizon de teksto. Tamen tio sufiĉas, ke 90% de frazoj estas tradukitaj bone inter similaj lingvoj. La projekto unue pritraktis la tradukadon inter la lingvoj: kataluna kaj hispana. Tiu tradukado estas nun ankaŭ uzata por maŝina traduko de artikoloj de iu hispana gazeto.
Nun la projekto subtenas multajn lingvajn parojn. Inter alie Hispana al Esperanto, aŭ Angla al Pola lingvo. Mi kalkulis 26 lingvajn parojn. La projekto evoluas tre vigle.
Pri teknikaj aferoj de tiu projekto oni pli bone legu la dokumentojn sur pago kun dokumentaro de projekto. Pli detalajn informojn oni trovas sur vikio de projekto.
La instalado de tiu projekto estas nuntempe eble nur sur Linukso kaj eble nur fare de iom sperta komputisto.
Ekzemple la traduka modulo de hispana al esperanta lingvo troviĝas nur en la SVN-programarkivo (repository
). Oni devas mem elŝuti kaj instali en fiksa ordo kelkajn modulojn. La dokumentaro ne estas tre detala, kaj ofte ne plu aktuala. Do mi mem devis trovi, ke oni nun devas uzi la modulojn lttoolbox-unicode kaj apertium-unikode, kiuj havas internajn numerojn 3.0. Oni uzu ankaŭ la programon „apertium“ kaj ne „apetium-translation“, kiel tion priskribas malnova dokumentaro. Finfine mi sukcesis kompili kaj lanĉi la tradukadon. Mi ne konas la hispanan lingvon, do mi prenis iun hispanan tekston de la reto kaj tradukis ĝin al esperanta lingvo. La traduko estis komprenebla, tamen ekzistas multaj gramatikaj eraroj. Oni povas mem testi la programon direkte per la interreta interfaco.
Mi estis tre scivolema pri la tekniko de programo. La programo estas farita ĝenerale por multaj lingvoj. Tamen la programistoj plejparte prizorgis romajn lingvojn. Apartium estas programita helpe de C kaj C++. Ĝi uzas ofte la teknikon Finite state machine“. Ĉiuj lingvaj informoj estas unue enskribitaj en XML-formato. Poste la programo kompilas tiujn XML-dosierojn al maŝina formato. Por transformoj estas uzataj priskriboj en XML-formato, kiuj estas kompilitaj per yacc al C-programo. La uzado de programlingvo C/C++ kaj diversaj kompiloloj igas la programon tre rapida. Tre valoraj estas moduloj por morfema analizo kaj fleksio de vortoj. Tio estas tre praktika alveno al tiuj problemoj, kiu estas konata de operaciuma sistemo Unikso. La programo uzas la saman priskribon por ambaŭ taskoj. En la dosiero oni trovas la tutan difinon de esperanta fleksio. Por esperanta lingvo tiu dosiero ne estas sensacia, sed por naciaj lingvoj tiuj datoj estas tre valoraj, ĉar kutime la fleksio de naciaj lingvoj estas tre escepta kaj oni bezonas longan tempon por difini ĝin. La hispana-esperanta vortaro enhavas 12000 vortojn. La formato estas legebla por komutilo. Ekzistas aldonaj informoj pri genro kaj gramatiko. Tre bona laboro kaj vara lingva trezoro!
Laŭ mia nuna pritakso la projekto havas vere la ŝancon iĝi la Linukso de maŝina tradukado. Tion celis ankaŭ la iniciatantoj de tiu projekto. Tio povus sukcesi kaj jam multaj homoj laboras pri aldonaj lingvaj moduloj. Mi ankaŭ iom studis la tradukan modulon de angla lingvo al pola lingvo. Tiuj lingvoj estas tre diferencaj, kaj jam de priskriboj de aŭtoroj de projekto la programo ne estas konstruita por tradukado inter tiel malsamaj lingvoj. Pli bone estus la tradukado inter pola, ĉeĥa, slovaka kaj rusa lingvoj per Apertium. Ŝajne la bezono de tradukado inter pola kaj angla lingvoj estas tiel alta, ke eĉ la malsugestoj de aŭtoroj ne haltigas de evoluo de tiu modulo. Mi tute ne konas la hispanan lingvon, sed mi ankaŭ supozas, ke Esperanto kaj hispana lingvo ne estas idealaj lingvoj por malprofunda tradukado. Mi pensas, ke tiu projekto povus esti bona komenco por aliaj pli profundaj tradukadoj.
Nuntempe por kutima uzanto nur la interreta interfaco estas interesa. En la projekto mem ne ekzistas iu uzula interfaco (GUI). Sed tiu interfaco estas atendata de multaj uzantoj. Se tiu projekto estos daŭre tiel sukcesa, eble iam ekestos modulo por OpenOffice kaj aliaj interfacoj. Tio eble tre helpos al malferma programado de tiaj projektoj. Mi ne scias, ĉu oni povas kurigi la programon sur Vindozo. Mi supozas, ke oni devus adaptigi unue la kompilan sistemon por Vindozo.
La projekto Apertium havas multajn kondiĉojn, por esti sukcesa malferma projekto. Ĝi enhavas tre stabilajn ilojn, kiujn oni povas jam uzi. Hispana universitato subtenas la evoluon. Tio garantias, ke aroj de studentoj devige interesiĝas pri la projekto. La projekto estas jam sukcese uzata en realaj kondiĉoj. La sukceso estas la plej granda magneto de tiuj projektoj.