Mia gepatra lingvo estas pola lingvo, sed de multaj jaroj mi loĝas en Germanio. Mi forveturis Polandon, kiam mi havis 17 jarojn. Mi bezonis pli ol 2 jarojn por lerni la germanan lingvon por senĝene komuniki per ĝi. Tio estas averaĝa tempo por lerni la fremdan lingvon en iu ŝtato, do mi ne estas nek talenta nek maltalenta en tiu afero. Tamen ĝis nun, kiam mi jam loĝas en Germanio 16 jarojn, mi havas fremdan polan akcenton kaj eĉ ne sukcesis paroli tute senerare. Tio ne signifas, ke mia pola lingvo estas perfekta. Ankaŭ Poloj rapide rimarkas, ke mi havas ian strangan akcenton kaj ili ridetas pri miaj eraretoj. Mi havis grandan ambicion regi la germanan lingvo sur nivelo de mia pola lingvo. Mi tralegis la monton de germanaj libroj kaj eble mia provizo de vortoj estas pli granda ol tiu de averaĝa germano, sed tamen ĉiu infano tre rapide ekkonas, ke mi estas fremdulo. Interese estas, ke en germanaj kursoj de lingvo la bona prononcado preskaŭ ne estis la temo de lecionoj. Do homoj kun tre bona aŭdkapablo sukcesis paroli la lingvon kun korekta akcento, la aliaj estas eĉ post jaroj miskomprenataj. Germanoj ofte miras, ke iu fremdulo konas la tutan germanan literaturon kaj havas grandegan provizon de vortoj kaj tamen ne sukcesas elparoli la bazajn germanajn fonemojn (äöü). Post multaj jaroj mi ekkonis de mia edzino, ke la lernado de prononcado estas ebla kaj eĉ ekzistas profesiaj ekzercoj kaj metodoj por lerni tion. Mi miras do, kial la germanaj kursoj tiun temon preskaŭ tute ne pritraktas, kvankam la bona prononcado estus la granda kondiĉo por integriĝo en tiu socio.
Mi ne povas nur efektive diri, kiun lingvon mi nun pli bone regas. En mia profesia kampo, tio estas informatiko kaj ekonomio, mi pli volonte uzas la germanan lingvon. Ankaŭ mi ne sukcesos skribi oficialan leteron (eble peto al administracio) en pola lingvo, sed la burokratan germanan lingvon mi nun komprenas. Fakajn librojn mi plej volonte legas en germana lingvo, se ili estas tradukitaj de angla lingvo. La originalaj germanaj fakaj libroj estas ofte ne legeblaj pro troŝarĝata stilo. Kiam mi legas polajn fakajn librojn, mi ofte ridetas pri polaj fakaj vortoj. Nun mi havas nur malofte la okazon paroli per pola lingvo. Ofte eĉ kun miaj malaltaj polaj geamikoj, kiuj ankaŭ loĝas en Germanio, mi parolas germane.
Nun mi uzas regule kelkajn lingvojn eĉ en unu tago, kvankam mi ne estas tradukisto kaj lingvo ne estas mia profesio. Mi parolas per rusa lingvo kun rusaj programistoj, mi devas krei kaj legi dokumentaron en angla lingvo, en ĉiutaga vivo mi plej ofte uzas la germanan lingvo, kun gepatroj kaj dum estado en Polando mi uzas la polan lingvo. Mi ne forgesas pri Esperanto, kiun mi uzas precipe nur por legado de artikoloj en la reto. Librojn mi legas plej volonte en germana kaj pola lingvo. Tiujn lingvojn mi uzas do diversmaniere kaj por diversaj kialoj. Tio estas eble nenio malkutima en nia hodiaŭa tutmondo. Interesaj estas por mi la observadoj rilate al germana kaj pola lingvoj, kiuj estas la plej gravaj en mia vivo. Mi kelkfoje miregis, ke la sama teksto, kiun mi legis en pola lingvo kaj en germana lingvo, efikas sur mi alie. Tio ne dependas ankaŭ de kvalito de traduko. La informoj (enhavo) de tekstoj estas la samaj, tamen post la legado mi havas aliajn sentojn al la temo. Ĝenerale la germana teksto havas pro mi alian signifon ol la pola teksto. Tiu signifo kuŝas en kampo de emocioj kaj efektive oni tre malfacile povas tiun fenomenon klarigi. Mi eble pli bone komprenis tiun, kiam mia edzino, kiu ne estas Polino, foje diris el mi en mia gepatra lingvo: „Mi amas vin“. Tio estis tute alia travivaĵo ol la sama frazo elparolata jam frue de la sama persono en alia lingvo.
Mi estas granda ŝatanto de pola aŭtoro „Stanisław Lem“. Antaŭe mi ne povis en Polando trovi ĉiujn liajn librojn, do mi komencis legi tiujn librojn en germanaj tradukoj. Kvankam mi povas diri, ke mi bone komprenas en germana lingvo, mi pli volonte legas la polan originalon. La libro en pola lingvo ŝajnas al mi esti tute alia libro. Por mi estas evidente, ke gepatra lingvo havas alian signifon ol ĉiu sekva lingvo. La ligoj de gepatra lingvo al emocioj estas pli grandaj, kaj oni ne povas ilin konscie kontroli. La gepatra lingvo kuŝas pli profunde en nia konscio. La alia pruvo estas ankaŭ la signifo de „fekvortoj“ pro fremlingvanoj. Mi lernis, ke kelkajn vortojn en germana aŭ rusa lingvo oni prefere ne uzu. Tamen, nur kiam mi uzus la polajn „fekvortojn“, mi sentus la enan honton.
La alian similan sperton mi havis kun la testado de maŝina tradukado de mia programo Esperantilo. Mi ofte tralegis la saman tekston en Esperanta lingvo kaj iom poste en pola lingvo, kiu estis maŝine tradukita. Kvankam la kvalito de traduko ne estas bona, tamen mi ofte miris pri la sento de teksto, kiun mi spertis nur en pola traduko. La diferencoj estas ju pli grandaj des pli grandaj estas emocioj ligitaj kun la teksto. Esperantan tekston, kiu priskribas la mizeron de homoj en iu lando, mi povas pritrakti politike kaj pragmatike. La kunsenton kun tiuj homoj mi havus pli ofte, se la teksto estus en gepatra lingvo.
Por mi estas tre evidente kiel grava estas por nia konscio la gepatra lingvo. Mi estas tre kontenta, ke Esperantistoj subtenas la gepatran lingvon, per tiu, ke ili subtenas la diversecon de lingvoj. Tio bone ludas kun koncepto de Esperanta lingvo kiel ponta lingvo. Sed tio ankaŭ montras al mi kiel limigita estas la efikeco de ponta lingvo kompare al gepatra lingvo. Efektive por atingi la homojn en tuta skalo oni devas traduki la tekstojn al gepatra lingvo. Vasta uzado de ponta lingvo sen tradukado plimalriĉigis la homojn je emocioj. Mi ne povas prijuĝi ĉiujn uzantojn de pontaj lingvoj. Mi ne scias, ĉu ekzistas Esperantistoj, kiuj per Esperanta lingvo povas senti tiel profunde kiel per gepatra lingvo. Ankaŭ nuntempe angla lingvo estas la plej ofte uzata ponta lingvo. Ĝi estas por multaj homoj ponta lingvo, sed teman ne plej konvena ponta lingvo. Mia supozo estas, ke la ponta lingvo estas nur bona helpilo, se ne ekzistas alia alternativo. Mi spertis, ke estas pli avantaĝe paroli kun rusoj ruse, eĉ se ambaŭ flankoj parolas bone anglan lingvon. La kazo, ke almenaŭ unu de flanko povas uzi la gepatran lingvon, estas pli avantaĝa ol ambaŭ flankoj devus uzi fremdan por si lingvon. La komuniko iĝas en tiu kazo pli vigla. Ekzistas kazoj, kiam oni konscie ne volas, ke emocioj estas gravaj, ekzemple ĉe intertraktoj, en tiu kazo la tute fremda lingvo aŭ ponto lingvo estas avantaĝa. Tio je estas escepta situacio. Mi mem ne kredas, ke komuniko sen emocia nivelo, estas vere plena komuniko. Fine ambaŭ flankoj de komuniko ne estos kontentaj. Se komuniko iĝas en bona volo kaj reciproka respekto, neniu flanko ne volas profiti je pli bona kono de lingvo. La argumento, ke ponta lingvo iĝas la flankoj de komuniko pli egala ĉe uzado de lingvo, estas nur ŝajna argumento, ĉar ĉiam ekzistas homoj, kiuj povas pli aŭ malpli bone paroli. En realo sen reciproka respekto la ponta lingvo ne estas utila.
Tie leviĝas la demando, ĉe la graveco de gepatra lingvo kaj maleblecoj de ponta lingvo estas konscia por Esperantistoj. Kiel kutime oni observas kelkajn fluojn. Iuj volas iĝi Esperanton samnivela lingvo al gepatraj lingvoj. La ekzisto de denaskaj parolantoj de Esperanto estas por ili grava argumento. Mi vere dubas, ke oni povas kompari denaskajn Esperantistojn kun aliaj denaskuloj. Unue por la gepatroj ofte Esperanto estas nur fremda lingvo, due gepatroj ne estas solaj, kiuj influas la lingvan evoluon de infanoj. La vasta familio, urbo kaj najbara socio havas poste pli gvidan rolon ol gepatroj. Nun ne ekzistas tia longdaŭra tute esperanta vasta medio por paroli pri denaskaj esperantistoj. Ankaŭ ĉe tiu afero ekzistas streboj transformiĝi la grupojn de interesantoj al veraj civitoj, kies gepatra lingvo estus Esperanto. En la simila direkto celas homoj, kiuj bonvenas la naturan evoluon de Esperanto, per kiu fine la Esperanto atingus la statuson de gepatra lingvo. Mi estas sufiĉe sindetenema al tiuj streboj, kvankam ĉiu estas libera tion fari. Oni ne uzu (aŭ misuzu) la pontan lingvon por krei novan naciecon, religion aŭ ismon. Por krei novan socion kun novaj pli bonaj homoj. Tio estas utopio. La alia grupo de Esperantistoj, kiu estas pli granda, vidas en Esperanto eĉ la solan eblon savi la gepatrajn lingvojn. En tiu kontesto mi ofte miras pri vasta kreado de arta literaturo en Esperantujo. Tiu havus ja nur sencon, se tiuj tekstoj en la ponta lingvo estus fine tradukataj al gepatraj lingvoj. En tiu senco Esperantistoj estus la elito, kiu preparas kaj tradukas tekstojn. Mi povas ja admiri la teknikon kaj formon de iu Esperanta poeziaĵo, sed neniam tiu poeziaĵo povus anstataŭigi la efikecon de gepatra lingvo. Ĉu poeziaĵo en Esperanto estas pura skribemo (pole: grafomania) aŭ nur antaŭstupo al fina traduko, mi tion ne scias. Efektive oni ne skribas en Esperanto por atingi la plej grandan grupon de homoj. Por mi la ĉefa taŭgeco de Esperanto estas tiu de ponta lingvo. Tiu lingvo taŭgas bone por efektive komuniki sur faka nivelo sen uzado de tradukistoj kaj peniga longa lernado. Tial mi pli atendus, ke Esperanto estus pli sukcesa en faka literaturo, scienco aŭ tekniko. Vere la plejmulto de Esperantistoj ne estas teknikistoj sed idealistoj kaj mondoplibonigistoj. Kaj por tiuj lastaj homoj Esperanto iĝis eĉ pli kara ol la gepatra lingvo. Paradokse estas tiuj idealistoj kaj ne praktikemuloj, kiuj savis tiun lingvon de morto. Oni ne atendu, ke por ĉiu homo Esperanto estus io pli ol ponta lingvo.
Mi ne atendas, ke la komunikado tra ĉiuj kanaloj (sur ĉiu nivelo) estas ebla per ponta lingvo. Tamen estas tre ĝojige, kiam oni spertas, ke oni povas direkte komuniki kun fremduloj per tiu grandega lingvo.