Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

13.3.2007

Uzado de Esperantilo sur TTT-Servilo

Filed under: programado — artur @ 19:14

En la lasta tempo Hokan instigis min pripensi la uzadon de Esperantilo sur TTT-Servilo. Lia ideo estas oferi la gramatikan korektilon ankaŭ per TTT-formularo, por ke la uzantoj ne bezonus instali la programon sur sia komputilo. Ekzistas nun multaj programoj, kiuj laboras nur per TTT-montrilo. Ĉiujare ili estas pli kaj pli komplikaj kaj ilia uzebleco similas al kutimaj programoj, kiuj oni devas instali sur komputilo. Mi mem kiel programisto ne estas granda ŝatanto de tiuj TTT-programoj. La programado de TTT-programoj estas peniga kaj oni ofte nur per trukoj atingas tion, kion oni volas. Longe la tekniko de TTT-montriloj ne estis stabila kaj malrapida konekto al interreto estas kaŭzo, ke uzado de tiuj TTT-programoj ne estas flua. Ekzistas ankaŭ multaj avantaĝoj de tiuj TTT-programoj:

  • Uzanto ne devas intali ilin sur sia komputilo.
  • La refreŝigo kaj administro de tiuj programoj estas centralaj sen agado de uzantoj.
  • Tiuj programoj estas atingebaj de preskaŭ ĉiu punkto de mondo.
  • Tiuj programoj estas uzeblaj per multaj homoj kaj perfektaj por grupa kunlaboro.

Mi programis la Esperantilon, en tiu maniero (en moduloj), ke oni povu ĝin uzi por multaj celoj. Esperantilo estas ja libera (malferma) programo, kiun oni povas adaptigi por ĉiu komputilo kaj uzi diversmaniere. La kondiĉo por tiu estas, ke oni scias sufiĉe pri programado aŭ ĝenerale pri informatiko. Tiu limigas la uzadon por avantaĝa homo al antaŭpreparita programo. La precipa uzado de Esperantilo estas redaktilo kaj sistemo por maŝina tradukado, kiun oni povas instali sur Vindozo kaj Linukso kaj uzi sole sur propra komputilo. Mi pensas, ke tiu scenaro de uzado estas la plej ofta kaj kutima por plejmulto de uzantoj. Pri uzado en TTT-Servilo mi ne pensis precipe, ĉar mi mem tiun funkcion ne bezonas. La servado de programoj per TTT-Servilo ne estas facila tasko. Oni bezonas la TTT-Servilon, kun kiu oni rajtas instali aldonajn programojn kaj havas plenajn administritajn rajtojn. Tiujn servilojn oni povas dungi, sed tio kostas en plej malmultekosta kazo averaĝe 50-100 Eŭro per monato. Oni pripensu ankaŭ la necesan tempon kaj scion por la administrado. Se la ttt-servilo finigos la laboron, la tuta servo malaperas. Do tiuj servoj dependas de malvasta grupo de homoj. En kazo de kutimaj programoj ili pluvivos, eĉ se la kreinto de programo perdos la intereson pri ĝi.

Kiel uzi gramatikan korektadon de Esperantilo en TTT-Servilo

Esperantilo estas skibita en skripta lingvo Tcl. Plej ofte sur la TTT-Serviloj la programoj estas skribitaj per PHP, Perl, ASP, ASP.NET kaj Javao. Sed ankaŭ Tcl estas uzebla sur TTT-Servilo. Tiu lingvo estas sufiĉe konata kaj ĉiu linuksa sistemo ofte jam havas Tcl. Mi nun preparis en Esperantilo du manierojn uzi la gramatikan korektadon en TTT-meniero. Unue oni povus lanĉi la programon kiel TTT-Servilo. Esperantilo.exe -httpServilo 8080 Poste oni povas uzi la gramatikan korektadon per adreso http://127.0.0.1:8080 Tiu estas modo, kiu taŭgas por malmultaj uzantoj. Atendu, ke tiu funkcio estas atingebla nur en venonta eldono 0.91 de programo Esperantilo.

La dua metodo estas la uzado de CGI. Tiu metodo estas pli taŭga por kutimaj TTT-Serviloj kaj ebla ankaŭ pli sekura. En tiu metodo la TTT-Servilo lanĉas por ĉiu TTT-demando la Esperantilon kaj donas al la programo la daton de HTML-formularo. Esperantilo kreas la respondan paĝon. Nun mi preparis la dosierojn kaj priskirbon, kiel instali la CGI sur Apache TTT-Servilo en EsperantiloSDK. Serĉu la dosierujon cgi kaj legu plu la dosieron LeguMin.txt.

Por sperta adminstratoro de TTT-Servilo la instalado ne devas fari grandajn problemojn. La plej malfacila tasko povas esti la instalado de aldona biblioteko XOTcl por Tcl. La dua eblo estas la instalado de kompleta senkosta Tcl-distribuo de firmao AcitveTcl. Tiu distribuo enhavas ankaŭ XOTcl.

Esperantilo sur TTT-Serviloj

En lasta tempo ekestas multaj esperantaj serviloj. Mi pensas, ke por multaj tiuj servoj la lingvistikaj funkcioj de Esperantilo povus esti tre utilaj. Uzantoj, kiuj skribas blogojn, mesaĝojn aŭ artikolojn povus aŭtomate kontroli la tekstojn. Tio eble povus plialtigi la kvaliton de esperantaj tekstoj en la reto. Eble nun la TTT-maniera servo de Esperantilo estas tre komenca kaj plivastigebla. Por allogaj funkcioj oni devus uzi JavaScript (AJAX) aŭ aliaj TTT-teknikoj. La respondo kun korektita teksto ne estas nun tre bonaspekta. Mi volonte kunlaboros kun TTT-specialistoj kaj HTML-spertuloj por plibonigi tion. Ĉar Esperantilo estas malferma kaj libera projekto ankaŭ ĉiu povus plibonigi ĝin laŭ sia gusto.

La dua eblo estas la uzado de maŝina tradukado. Per tiu funkcio oni povus krei vere internaciajn kaj multlingvajn servojn. Mi pensas, ke la plej interesa estus la internacia sendependa komunika agentejo. En tiu agentejo raportistoj skribus en Esperanto, sed la legantoj povus legi ankaŭ en aliaj lingvoj. La Esperanto estus la fonta lingvo kaj al aliaj lingvoj la Esperantilo tradukos aŭtomate. Nun nur pola tradukado havas sufiĉe altan kvaliton por uzanto. Kvankam oni tuj rimarkas, ke la rezulta teksto estas maŝine tradukita, tamen oni povas bone kompreni la rezulton. La dua eblo estas multlingva Viki-Sistemo, en kiu oni povus krei paĝojn en Esperanto, kiuj estos aŭtomate tradukitaj al aliaj lingvoj.

Mi ankaŭ volas remakri, ke ĝenerale la programo Esperantilo estas en testa fazo. La sperta administranto vidas tion de la numero de eldono 0.91, kiu estas malpli granda ol 1.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress