Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

8.11.2006

Kiu bezonas Esperantilon?

Filed under: ĝenerale,uzantoj — artur @ 19:59

Verdire pri tiu demando mi devis pensi, antaŭ kiam mi komencis programi Esperantilon. Mi mem bezonis etan programon kun kelkaj funkcioj, kaj tia programo ne ekzistis. Sed poste mi ekinteresiĝis pri komputila lingvistiko. Ĉu tasko de gramatika korektado aŭ maŝina tradukado estas realigebla kaj kiel mi tion povus fari? Mi volis ankaŭ testi, ĉu XOTcl kiel programa lingvo estas bona por tiu tasko. Tio estas plej ofte la ĉefa motivo de hobiaj programoj de libera programado.

Sed mi ankaŭ de komenco volis, ke tiu programo havas uzantojn. Uzantoj estas ankaŭ necesaj por senkostaj programoj, ne kiel pagantoj sed kiel uloj, kiu motivigas la programadon kaj helpas ĉe programado. Nombro de uzantoj estas indikilo por kvalito de programo. Bonaj programoj havas multajn uzantojn, kaj mi volas ja programi bonan programon.
Uzantoj helpas ankaŭ pli direkte ĉe programado. Helpe de iliaj reagoj, la programo progresas kaj plibonigas.
Por liberaj programoj uzantoj estas eĉ pli necesaj ol por profesiaj.

Ĉe profesia programado laboras multaj homoj, kiuj estas diferencaj specialistoj. Tiuj estas: kreintoj de konceptoj, manaĝeroj, arkitektoj, administrantoj, testantoj, aŭtoroj de dokumentoj, spertuloj pri merkato, uloj por mastruma propagando, kaj programistoj. En libera programado ekzistas nur du grupoj: uzantoj kaj programistoj (kaj ofte nur unu programisto). Uzantoj ofte rolas kiel aliaj specialistoj en profesiaj projektoj. Tio havas avantaĝojn por uzantoj kaj programistoj. La uzantoj havas senkostajn programojn kaj povas direkte influi la programadon, la programistoj povas libere programi kaj direkte influi la tempon por programado, metodojn kaj ilojn, kiujn ili uzas. Uzantoj de programo rolas kiel spertuloj pri konceptoj, ĉar ili ja plej bone scias, kion ili volas.
Ili estas testantoj. Ili propagandas por la programo, kiam la programo plaĉas al ili.

Mi do lastatempe pensas pri uzanto (aŭ uzantoj) de mia programo. La unuaj reagoj de uzantoj estas por mi tre neatendintaj kaj tial ankaŭ tre valoraj. Mi atendis, ke uzantoj bezonis pli bonan tradukadon aŭ volis havi ian specialan funkcion por lingvistiko. Sed la unua peto estis, ke mi faru pli grandajn literojn en programo, ĉar pli maljunaj homoj ne havas bonajn okulojn. Ofte uzantoj deziris aĵojn, pri kiuj mi neniam pensis.

La fakto, ke uzantoj de iu programo povas aktive partopreni ĉe ĝia kreado, estas pro multaj homoj nova kaj ne kutima. Multaj uloj havas komercan pensmanieron pri programado. Ili pensas, ke programo estas nur varo, por kiu oni pagas.
Se oni pagas por io, oni atendas ceteran kvaliton por tio. Se iu varo ne havas sufiĉan kvaliton, oni plendas pri la varo ĉe vendisto aŭ produktanto. Tiu pensmaniero kondukas al la konstato, ke oni ne rajtas plendi pri io, por kio oni ne pagis.

Tio ne agordas kun libera programado. Programoj estas kreaĵoj de penso, kaj havas similajn valorojn kiel aliaj kreaĵoj de penso. Ili povas esti valora por homaro kaj estas parto de ĝia kulturo. La uzantoj kaj kreintoj estas principe la samaj, ĉar ili estas eroj de homaro.

La uzantoj de programo ne nur rajtas plendi pri senkosta programo, por kiu ili ne pagis, sed havas eĉ moralan
devon tion fari.

La plendo pri programo, reporto pri misfunkcio, ne estas en libera programado io negativa. La raporto estas valora informo, estas partopreno en kreado. Per tio la uzanto faras per sia reago la samon, kiel la programisto. Li faris ion, eble ion bonan por komunumo, senpage.

Se vi trovis misfunkcion de la programo. Skribu al mi!
Se vi ne trovis deziratan funkcion. Skribu al mi!
Se vi uzas la programon. Skribu al mi!

Kiam mi pensas pri uzantoj de programo, mi ankaŭ devas pensi, kial ili uzas la programon?
Precipe mi devas koncedi, ke ne ekzistas multaj esperanto-parolantoj, kaj ke verkado en esperanto ne estas tre granda.
Mi supozas sekvajn grupojn de uzantoj:

Grupo Uzataj funkcioj
Komencantoj vortaro, korektado, baza maŝina tradukado
Lernantoj de esperanta lingvo  
hobiaj Esperantistoj vortaro, redaktado de HTML-pagoj, korektado
Progresuloj de esperanta lingvo. Ili verkas esperantajn tekstojn, kaj volas korekti ilin  
Lingvistoj vortaro, analizoj, maŝina tradukado
Volas prilabori per komputilo tekstarojn.  
Tradukistoj vortaro, maŝina tradukado, traduka memoro
Eble nur neprofesiaj tradukistoj, kiu volas traduki rapide tekstojn  
Programistoj fonto de programo, tekstaro, maŝina tradukado
Ili intereso estas maŝina tradukado mem kaj ankaŭ komputila lingvistiko. Ili povas esti studentoj aŭ hobiuloj  

3 Comments »

  1. unu plia propono: en farado de lernolibroj, de facilaj rakontoj por komencantoj, de la gazeto „koncize“ kaj similaj, redaktistoj ofte provas konservi simplan vortprovizon kaj simplan stilon. tion ili faras per vortolistoj kaj laŭ stilkonsiloj. estus bone se ili havus funkciojn pri reguligita lingvo (controlled language): propono de samsencaj pli facilaj vortoj, takso de frazsimpleco…

    Kommentar by ĵeromo — 12.1.2007 @ 18:36

  2. Jes. Tio certa estas interesa grupo. Mi pensis jam pri maŝina pritakso de tekstoj. Ekzistas kelkaj iloj en Esperantilo sed ili ĝis nun ne estas perfektaj. La vortprovizon oni povas testi per funkcioj:
    Menuo->Lingvistiko->Marku maloftaj radikoj
    Menuo->Lingvistiko->Marku maloftaj vortoj.

    Ĉe la dua funkcio oni povas specifi la frekventecan grupon de vortoj.
    Ankaŭ la funkcio
    „Menuo->Lingvistiko->Vortstatistiko“ aŭ „Menuo->Lingvistiko->Bazaj Iloj->Komputu averaĝan frekventacan grupon“ povas diri ion pri la teksto.

    Mi pensas, ke por aŭtoro de lernolibro utila estus funkcio, en kiu oni mem povas difini liston kun vortprovizo.
    Eble oni necesus nur unu sed esprimpovan raporton pri teksto.

    La koncepto de „regulita lingvo“ estas tre grava por maŝina tradukado. Mi pensas, ke bonajn rezultojn por maŝina tradukado oni povas atingi nur de regulitaj tekstoj.
    Mi laboras en tiu direkto. La dua temo de regulitaj tekstoj estas gramatiko kaj stilo. La nova eldono de programo (nun en preparo) havos la eblecon testi la tekson je difinitaj reguloj.
    (Mi skribis iom pri tiu en http://blog.esperantilo.org/?p=32).
    Ekzemple la programo plendas nun pri dubindaj vortoj kiel: „unuj, disde aŭ aliaj“
    Por mi la problemo estas trovi la regulojn.

    Kommentar by artur — 12.1.2007 @ 20:17

  3. pardonu, efektive mi babilis ne esplorinte la funkciojn de la programo. la funkcioj, kiujn vi mencias, verŝajne utilos al mi, ĉar mi nuntempe provlegas tekston. mi provos ilin.

    pri stilo mi pensas, ke estus eble uzi la sintaksan analizon de frazoj: la profundeco de la arbo, la nombro de nodoj en ĝi, la ĉeesto de pli aŭ malpli da relativaj pronomoj, subjunkcioj kaj similaj ebligus taksi la malfacilecon de frazoj, kaj sekve de teksto. mi ne esploris la temon, sed jen kelkaj paĝoj pri la temo „legebleco“:
    http://www.cs.utexas.edu/users/s2s/latest/readability1/src/index.cgi?lang=English&content=readabilityi
    http://www.standards-schmandards.com/exhibits/rix/index.php
    http://www.ilovejackdaniels.com/php/flesch-kincaid-function/

    Kommentar by ĵeromo — 15.1.2007 @ 20:51

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress