Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

7.6.2011

Facila vento kaj Esperantilo

Filed under: lingvistiko,uzantoj — artur @ 22:29

Facila vento estas tre interesa nova reta projekto. La ideo estas prepari facilajn esperantajn tekstojn por komencantoj. Tiuj tekstoj devas uzi nur bazajn radikojn por esti facile legebla.

La iniciato de projekto Emilio Cid esperas je helpo de esperantistoj ĉe tradukado de tekstoj de kutima Esperanto al facila Esperanto.
La programo Esperantilo estas uzata kiel helpilo ĉe tiu tradukado. Sur la paĝoj de projekto estas atingebla speciala Esperantilo, kiu povas literumi kontraŭ tiu baza radikaro.

Interese, ke ĉe tiu okazo ekestis la unua filmeto pri Esperatnilo ĉe youtube kaj
ankaŭ la unua ido de Esperantilo. En tiu filmeto Emilio montras, kiel oni faciligas
tekstojn kun helpo de Esperantilo. La faciligado mem ne estas facila tasko. Oni devas multe konsulti la vortaron kaj la literumilo ne estas
plene fidinda.

La temo estas tre interesa. Estas vere farinda afero plibonigi la Esperantilon por faciligado de tekstoj.
Mi pensas pri

  • pli fidinda literumilo
  • tuja montro de grupo
  • vortaro de bazaj radikoj
  • simpla kreo de listo de dezirindaj vortoj

Ankaŭ pensebla estus maŝina tradukado de Esperanto al facila Esperanto. Precipe oni povas anstataŭigi la maldezirindajn vortojn je vortoj de baza radikaro. Ankaŭ la gramatika kontrolilo povas averti pri maldezirindaj gramatikaj strukturoj.

Ankaŭ nun Esperantilo enhavas kelkajn ilojn por krei facilajn tekstojn. Temas pri funkcioj en menuo „Lingvistiko“

  • Marku maloftajn vortojn
  • Marku maloftajn radikojn
  • Marku neoficialajn vortojn

Nun mi devas havi nur multe de tempo por tiuj taskoj. Mi esperas, ke ekestos multaj facilaj tekstoj, kiujn mi povas kompari kaj analizi. Mi ŝatas facilajn tekstojn kaj ofte jam koleris pri malfacilaj tekstoj.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress