Sintaksa analizo de esperantaj tekstoj estas ĝenerale pli facila ol tiu de aliaj naciaj lingvoj. Sed ekzistas kelkaj konstruaĵoj, kiuj ne konkordas kun bazaj reguloj. Mi skribas ‚bazaj reguloj‘ en senco, statistike plej oftaj. Kvankam ĉiu patriota esperantisto diras, ke Esperanto ne havas kaj ne povas havi esceptojn, ekzistas kelkaj konstruaĵoj, kiuj necesigas specialan pritrakton dum la sintaksa analizo.
Frazpartoj
Frazpartoj (legu ankaŭ en PMEG), estas ĉefe grupo de vortoj, kiuj havas unu specifan rolon en frazo.
Ĉefaj reguloj (plej oftaj reguloj)
- Ĉiu frazparto havas tielnomatan kapon (angle: head)
- Laŭ la arto de kapvorto oni distingas i,a,e aŭ o-frazpartojn (verbaj, adjektivaj, adverbaj aŭ substantivaj)
- Oni povas redukti la frazparton al kapvorto sen ĉesi la gramatikan korekton de tuta frazo
- En la kapvorto ekzistas gramatikaj informoj, kiuj sufiĉas por pritrakto de tuta frazparto
- Frazpartoj havas hierarkian (arban) strukturon.
Ekzemploj
tipo de frazparto | frazparto | tuta frazo | redukto |
---|---|---|---|
sustantiva frazparto | bonan libron | Mi legis [bonan libron] | Mi legis libron |
adjektiva frazparto | sufiĉe bonan | Mi legis [[sufiĉe bonan] libron]. | Mi legis bonan libron. |
adverba frazparto | tre rapide | Mi legis bonan libron [tre rapide]. | Mi legis bonan libron rapide. |
Tiuj reguloj estas sufiĉaj por tre granda nombro de frazpartoj. Problemojn mi havis kun frazpartoj kiel „multe da …“, por kiu mi devis programi specialan pritrakton.
La rolo de tiu frazparto estas kutime de substantivo (subjekto, direkta objekto, …)
Mi legis multe de libroj.
Multe de homoj legis multe de libroj.
En normala kazo tiu frazparto devas esti adverba kun kapo ‚multe‘. Simile al frazo: ‚Mi ne scias neniun [rilate al li]‘ [rilate al li] estas adjekto, normala rolo por adverboj. Sed estas iu strange, ke adverba frazparto povas roli, kiel subjekto aŭ direkta objekto. Kaj tiu estus ja escepto.
Due, kiam tiu frazparto rolas kiel direkta direkta objekto, kie restas la akuzativo.
Mi legis multe
nde libroj.
Mi legis multe da librojn.
Ambaŭ variantoj estas malkorektaj laŭ fundamento. Akuzativa adverbo povas signifi nur direkton. En la dua frazo akuzativo ne povas stari kun prepozicio ‚da‘. Ankaŭ la kvara regulo, kiu estas tre oportuna por programado, ne estas tie korekta. Frazparto ‚multe de libroj‘ havas la pluralan nombron.
Multe da libroj estas interesaj
Ekzistas do du ebloj por frazkapo, sed ambaŭ ne respektas la normalajn regulojn.
- Frazkapo estas la vorto ‚multe‘. Tiam la kapo ne havas nombrecon kaj ankaŭ akuzativon.
- Frazkapo estas la vorto ‚libroj‘. Tiam la kapo ne havas akuzativon. Kaj kapo estas ne en unua stupo de sintaksa arbo [multe [da libroj]], kiu estas ankaŭ tre malafabla afero.
Ankaŭ la demando, ĉu tiu frazparto estas substantiva aŭ adverba mi lasu al lingvistoj.
frazparto ‚multe da …‘ kaj pola lingvo
Estas por mi okulfrape, ke la konstruaĵo tre similas al pola lingvo por vortoj: dużo (multe), kilka (kelke), wiele (multe). Ankaŭ en pola lingvo tiu rezultas kelkajn esceptojn kaj malfacilaĵojn:
Ja czytam książki (kazo: akuzativo).
Ja czytam wiele książek (kazo: genetivo).
Książki są (esti – pluralo) interesujące (kazo: nominativo).
Wiele książek jest (esti – singularo) interesujących (kazo: genetivo).
En la lasta ekzemplo ni vidas, ke ‚wiele książek‘ estas parte singulara. Tute feliĉe en Esperanto verboj ne havas nombrecon.
Aliaj ebloj
Por mi, mallaborema programisto, estus pli facile, se Esperantistoj uzus aliajn eblajn formojn.
Mi legis multajn librojn.
Mi legis multon da librojn.
La lasta malkutima formo akordus kun eblaj formoj de numeraloj, kiel ‚deko da libroj‘.
Postaj rimarkoj
Post analizo de tekstaro mi rimarkis aliaj samfunkciaj adverboj: kelke multe malmulte sufiĉe iomete senfine nemulte. Vi ne forgesu ankaŭ pri: iom, tiom kaj kiom.