Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

18.8.2007

Silezia lingvo

Filed under: ĝenerale — artur @ 09:06

Mi devenas de Silezio, kiu estas regiono de nuna Pollando. Tiu regiono estas kulture kaj historie tre riĉa. Bedaŭrinde du lastaj grandaj militoj kaj ĝiaj sekvoj detruis parton de tiu riĉeco. Unu aspekto de tiu kultura riĉeco estas aparta lingvo aŭ forta dialekto. Ĝi baziĝas sur slava lingvo, sed enhavas multajn germanajn influojn. Ĝi estas preskaŭ ne komprenebla por Poloj kaj por germanoj.
Verdire ne ekzistas unu silezia lingvo, ĉar ĉiu urbeto havas apartan specon de tiu lingvo. Do ni povas diri nur pri aro de sileziaj lingvoj. Tiu lingvo estas daŭre aŭskultebla sur stratoj de Silezio kaj estas ankaŭ parolata hejme. Ankaŭ mi komprenas tiun lingvon, sed nun mi ne povas aktive uzi ĝin.

La silezia lingvo estas vera trezoro por lingvistoj. Ĝi enhavas elementojn de maljuna pola lingvo.
Sur ĝi oni povas perfekte studi la evoluon de lingvoj. Fama pola lingvisto profesoro Jan Miodek, kiu devenas de Silezio, estas ankaŭ esploristo de silezia lingvo, kaj li aparte kontribuis al lingvistika esplorado de tiu lingvo.

Nun la intereso por silezia lingvo kreskas. Ekestas kluboj de parolantoj de tiu lingvo kaj ankaŭ kelkaj lokaj radiostacioj uzas tiun lingvon. Interese por mi estas, ke ankaŭ tiu lingvo nun iĝas jen kaj jen la skribita lingvo. Ekzistas diversaj libroj en tiu lingvo: rakontoj, vortaroj kaj lingvistika fakliteraturo. La proceso de formado de skribita silezia lingvo estas nun en la komenco. Ofte oni uzas polan alfabeton por skribi tiun lingvon. Tamen la pola alfabeto ne taŭgas por silezia dialekto, ĉar la fonemoj estas diferencaj. Pli taŭga estas la ĉeĥa alfabeto, kiu ankaŭ estas pli moderna. Nun ekzistas du sileziaj alfabetoj, kiu baziĝas sur ĉeĥa alfabeto: A B C Ć Č D E F G H I J K L M N Ń O P R Ř S Ś Š T U Ů W Y Z Ź Ž. Simile kiel en Esperanto oni evitis la uzon de multaj literoj por esprimi unu fonemon. La afero estas tre interesa. Ĉu silezia lingvo iĝos iam plena skribita lingvo? Sur paĝoj de retejo Po Nasymu oni trovas informojn pri silezia lingvo kaj sileziajn tekstojn.

La granda venko por silezia lingvo estas la akcepto de tiu lingvo de biblioteko de usona kongreso. La oficiala mallongiĝo por tiu lingvo estas „szl“. La sileziaj organizoj longe batalas pri aprobo de silezia lingvo flanke de polaj aŭtoritatoj. Tio nun ne estas ebla en Pollando. La aferon akompanas multaj politikaj pensoj. La aprobo de silezia lingvo estus la unua ŝtupo al aprobo de silezia nacieco. Tion tute ne ŝatas polaj aŭtoritatoj kaj granda parto de kerna pola popolo. Kutime tiuj streboj estas rigardataj kiel pruvoj de malstabiligo de pola ŝtato de germana flanko kaj ĝenerale kiel perfido al pola nacieco. Loĝantoj de Silezio spertis ofte malavantaĝojn uzante sian lingvon. Infanoj estas mokataj en skolo de instruistoj. Nur en regionoj, kun forta silezia komunumo oni kuraĝis paroli publike en tiu lingvo. Ofte por Poloj tiu lingvo estis la lingvo de homoj needukitaj, kiuj ne kapablis korekte paroli pole. Aparte malkontente oni rigardis germanajn influojn en silezia lingvo. Iom ŝerce oni diris, ke silezia povas esti nur kolbaso sed ne aliaj aĵoj. (Tiu speco de bongusta kolbaso estas tre konata en tuta Pollando).

Tiuj politikaj aferoj ne interesas min speciale. Mi esperas, ke en unuiĝinta Eŭropo ankaŭ malgrandaj regionoj havus ŝancon kultivigi sian kulturon kaj identecon. Alia interesa fakto pri Silezio estas, ke multlingveco estis en silezia regiono tute normala afero. Miaj geavoj povis komuniki kun Poloj kaj kun germanoj. Kvankam ili ne parolis perfekte nek pole nek germane. Ankaŭ nun multaj Silezianoj sentas sin inter du kulturoj. Por ili pola kaj germana kulturo estas same kutima, kaj ili havas ilian propran malgrandan specifan silezian kulturon. Bedaŭrinde tiuj faktoj ne estas konvenaj por kelkaj kapoj. Ankaŭ Silezianoj havas tre diferencaj opinioj pri tiu komplika temo. Oni nenie povas aŭskulti la tutan veron.

En Silezio ekzistas ankaŭ forta grupo de Esperantistoj kaj havas longan historion Esperanto en Silezio.

Mi tuj pensis pri subteno de silezia lingvo en Esperantilo. Mi pensis unue pri esperanta-silezia vortaro. Bedaŭrinde la sileziaj vortaroj, kiujn mi vidis ĝis nun en la reto, estas tre malgrandaj. Tiuj vortaroj ofte enhavas nur specialajn sileziajn vortojn, kiuj ne estas konataj al Poloj. Mi esperas, ke sileziaj lingvistoj publikigos libere pli da materialoj kaj iam Esperantilo regos ankaŭ tiun lingvon.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress