Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

17.7.2007

Unuaj esperantaj tekstoj

Filed under: ĝenerale — artur @ 19:29

Sur la paĝo de muzeo de planlingvoj en Vieno troviĝas kelkaj tre maljunaj libroj en esperanta lingvo.
Mi tralegis la libron: Stankievic, V.: El la vivo de Esperantistoj
Nurnbergo, 1896
. Bedaŭrinde la libro ne estas en teksta formato, kiu estus legebla direkte por komputilo, sed kiel bildo. Bildoj estis skanitaj ankaŭ iom malakurate (ne rekte), do la legado kaj konvertado de bildo per OCR-tekniko ne estus facila.

La libro estas interesa en du vidpunktoj. Unue mi interesiĝis pri la lingvaĵo de libro. Mi volis scii, kiel aspektis esperanto en unuaj jaroj de sia ekzisto. Tre interesa estas ankaŭ la enhavo de libro, ĉar li parolas pri la tiama esperanta komunumo kaj ankaŭ estas gvidlibro por esperantistoj. Tiu enhavo estus por mi eĉ pli surpriza, ĉar ili estas propaganda (aŭ eduka) materialo en maniero, kiu nun ne estas kutima.

Pri la lingvaĵo

Mi rimarkis, ke la teksto ne estas facila. Mi pensas, ke komencantoj ne povus ĝin bone kompreni. La sintaksaj strukturoj estas komplikaj. Aŭtoro tre libere uzas la esperantan vortfaradon, kiu eĉ superas la regulojn de unua libro.
Jen ekzemploj:

  • ĉefemaniere
  • longaflugila
  • dank‘ al
  • konas unu alia
  • de alte
  • li atingis ja la sian
  • tio ĉi estis tro multa
  • scivoleco
  • sed tiel multe estis da volontuloj

Nun oni frontas la vorton „scivolemo“ sed ne „scivoleco“, kiu estus same bona. Tio estas por mi la indiko, ke la lingvo evoluas. En tiamaj tempoj ekzistoj pli da libereco de uzado. Nun tuj oni pritaksas iun esprimon kiel stranga aŭ nekutima. Ekzistas kelkaj dubindaj esprimoj, kiuj radikas en naciaj lingvoj kaj estas idiotaĵoj. Mi pensas, ke aŭtoro volis montri, ke Esperanto havas la saman esprimpovon kiel ĉiu nacia lingvo kaj li simple direkte tradukis de nacia lingvo. Okulfrape estas, ke li uzis pli ofte „tia“ en frazoj, kie oni nun uzus „tiu“ (ekz. „tiamaniere“). Mi frue pensis, ke vortoj kiel „tiamaniere“ estas la moderna maniero de adverbigo. En tiu kazo de prepozicia frazo „en tia maniero“ al „tiamaniere“. Sed evidentiĝis, ke tiu fenomeno ekzistis ankaŭ en tre frua Esperanto. Bedaŭrinde mi ne povis ekscii pri la nacieco de aŭtoro. Estus eble, ke li rekte tradukis tiun vorton de sia propra lingvo.

Esperanta propagando

La libro temas pri obstakloj de unu juna esperantisto ĉe esperantigo de sia amiko. Post longaj obstakloj kaj eĉ intrigoj kaj mensogoj, la rakonto finas per amo kaj edziĝo. Rezulto estas 2 novaj esperantistoj. Unu esperantigita kaj la dua naskita laŭ natura vojo, kiel bebo de du esperantistoj. La libro donas ankaŭ al la legantoj sugestojn kiel devas sin konduki vera esperantisto kaj kiun kaj kiel esperantigi.

Jen pripesindaj frazoj de tiu libro:

  • „Vi komprenas, ke, fariĝinte esperantisto, mi ne povus limiĝi per sola lernado de vortaro kaj korespondado kun amikoj; mi devus uzi parto de mia energio por la propagando kaj por la apostola agado, …“
  • … ke Monblero povus esti tre utila al la afero Esperanta. Li estis tre riĉa kaj ne sole ne avare, sed eĉ, kie li trovis bezona, tre malavara …
  • .. kaj tial Ĉielson, fariĝinte esperantisto, ĵetis ĉiujn antaŭajn aferojn kaj tuta trempis sin en la propagandon de la lingvo internacia. Li korpremis, ke la propagando devis esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank‘ al lia bela eksteraĵo, elegantaj manieroj kaj viva, akra saĝo, estis afere facila atingebla.
  • moron salutadi unu alian per la vortoj: „Ĉu vi esperas“? – „Jes, mi esperas.“ – ĉe renkonto, kaj „Esperu“! – „jes, mi esperos“ – anstataŭ adiaŭ.
  • Pro eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton „Lingvo Internacia“ kaj la „Bibliotekon“; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malkaŝita parolado …
  • , ke laŭ la komisio de Ĉielson Siksten decidis altiri Monbleron al Esperanto,
  • Se li unu fojon fariĝos esperantisto, li estos jam ĉiam esperantisto varmega.

Por mi tiu libro enhavas multajn pripensindajn aferojn. Unue temas ne nur pri lingvo Esperanto sed pri iom pli. Esperanto estas en tiu libro socio aŭ organizo, kiu konscie elektas homojn por esperantigo laŭ iliaj monaj rimedoj. Tiuj homoj devas ne nur lerni la lingvon, sed labori por tiu socio. Esperantistoj devas subigi al siaj gvidantoj kaj plenumi iliajn komisiojn.
Ili devas publike stigmatigi sin per videbla esperanta ŝtelo. La celo de esperantigo estas pli grava ol uzataj rimedoj. Do oni povas mensogi kaj intrigi por atingi tion. Tio funkcias laŭ konata jam de jarmiloj skemo, kiu estis praktikata de religioj, politikaj movadoj (komunismo) kaj sektoj. Laŭ tiu skemo ĉiu ideo bezonas:

  • Kreinto kaj idolo
  • Libro aŭ manifesto
  • Apostoloj aŭ progresuloj
  • difinita fina venko

Ni komparu tion kun kelkaj ideoj.

kristanismo komunismo esperanto
idolo Jezuso Marks kaj Engels Zamenhof
libro nova biblio komunista manifesto fundamento
apostoloj 12 apostoloj kaj eklezio partio esperantaj asocioj
fina venko paradizo komuna socio totala esperantigo. solvo de lingva problemo.

Tiu modelo devus esti kutima por multaj homoj, ĉar tiun komparon mi vidis ofte (sed sen Esperanto). Ĝenerale neniu malbona rezultas de tiu skemo, sed mi pensas, ke ofte ĉe tiuj aferoj kreiĝas senlima memfido je propraj opinioj. Apostoloj estas pretaj agi nemorale por atingi siaopinie pli altaj celoj. Tio rekte kondukas al radikalismo. Tiu radikalismo frontas al memdefendo kaj ofte malutilas al ideo, kiu eĉ povus esti bona.

Mi estas konscia, ke ne ekzistas unu opinio pri Esperanto kaj ankaŭ en tiamaj tempoj oni eble ankaŭ diference pensis pri tio. La ofta riproĉo al Esperantistoj je sektismo havas ankaŭ siajn kaŭzojn eble en tiamaj tempoj.

Por mi timiga estas la granda preso, kiun oni en la libro ligis kun esperantigo. Esperantisto havas multajn devojn je la Esperanto. Do ne sufiĉas nur paroli esperanton por esti esperantisto. Interesa estus la demando, ĉu tio estis la unusola ebla vojo por certigi daŭrigon de Esperanto? Por mi Esperanto estas mia ŝatokupo, tamen mi donas multe de mia energio al esperanto.
Homoj povas fari multe nur kiel sia ŝatokupo (hobio). Ekzistas homoj, kiuj nur pro ĝojo lernas la lingvon de klingonoj, kvankam kun tio lingvo ne ligiĝas neniu granda celo de savo de homaro de komunika ĥaoso. Aliaj homoj donas multe da tempo kaj mono al konstruo de etaj fervojoj (infanaj ludiloj).
Mi pensas, ke la plej granda parto de hodiaŭaj parolantoj de esperanto aŭ interesiĝas pri la lingvo profesie kiel lingvistoj aŭ programistoj aŭ ili traktas Esperanton kiel ŝatokupon. Do ĉu vere Esperanto estas solvo de lingva kaj komunika problemo? Ĉu ĝi estas la plej bona solvo? Ĉu tio solvo estas necesa kaj ebla? Ĉu ne ekzistas pli gravaj problemoj ol lingva problemo? Ĉu oni havas rajton demandi pri tio kiel vera Esperantisto? Eble Esperanto ne bezonas Esperantistojn sed nur uzantojn de tiu lingvo.

1 Kommentar »

  1. La teksto nun estas havebla en plena elektrionika formo sur „Gutenberg“
    http://www.gutenberg.org/etext/25311
    Dankon al Andrew por la informo

    Kommentar by Artur — 10.8.2008 @ 09:39

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress