Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

18.7.2011

Lingvaj rimedoj por rusa lingvo

Filed under: lingvistiko,maŝina tradukado — artur @ 20:45

Mi ofte vane provis trovi en la reto lingvistikaj rimedoj (provizoj) por rusa lingvo. Mi povas bone kompreni la parolan rusan lingvon, sed mi ne bone legas kaj skribas ĝin. La pola lingvo kaj rusa lingvo estas tre similaj pro kuna slava heredo. Mi pensas, ke oni povas facile krei la maŝinan tradukado al rusa lingvo uzante la maŝinan tradukadon al pola lingvo. La fleksia sistemo estas preskaŭ la sama. Temen oni devus havi sistemon, kiu povas generi de vortara formo la celan formon laŭ kazo kaj nombro (por substantivoj).
La kreado de tiu sistemo estas tre komplika kaj oni devus tre bone koni la lingvon, do tion mi ne povas fari. Nun mi trovis en la reto sur pagoj de Serge Sharoff la liston de bazaj formoj kun gramatikaj priskriboj kaj ĉiuj feksitaj formoj. De tiu listo oni facile povus krei tian fleksilon. Mi spertis, ke fleksio kaj bona traduka vortaro estas la plej laborintensa takso ĉe maŝina tradukado, kiu bazas sur reguloj.

Ekzistas kelkaj diferencoj inter pola kaj rusa lingvo, kiuj postulus ŝanĝoj en tradukilo.

  • verboj ‚esti‘ kaj ‚havi‘ preskaŭ malaperis en rusa lingvo.
  • en pola lingvo adjektivo povas stari post substantivo.
  • la rusa lingvo konas pli la kunmetitaj vortoj.
  • En la rusa lingvo ekzistas pli da tipoj de participoj.

Ĉiuj aliaj diferencoj oni povus kovri per traduka vortaro.

La rusa komputila lingvistiko havas onidire tre longan tradicion, tamen tiu tradicio ne rezultis abundon de liberaj iloj kaj fontoj kiel la angla lingvo. Aŭ eble tiuj iloj ekzistas sed ne estas por mi troveblaj.

Nun mi devas havi nur sufiĉe da tempo kaj deziron programi tion.

4 Comments »

  1. Saluton, Artur!
    Mi okaze trovis vian paĝon, sed ĉar mi komencas interesiĝi en Esperanto kaj en komputila lingvistiko mi pensas ĉu tiu estis okazo aŭ ne 😉 Do, mi volas demandi: ĉu vi planas krei ilo por rusa-eo (kaj male) tradukado? Se jes do tiu estas tre interese por mi. Mi povas helpi vin trovi feksitajn formojn por la rusa se ili ekzistas, certe =)
    Amike, Aleks. Ĝis!

    Kommentar by Aleks — 19.8.2011 @ 18:43

  2. Mi pensas pri maŝina tradukado de esperanta lingvo al rusa lingvo.
    Mi volas fari tion per malpli granda laboro ol maŝina tradukado al pola lingvo.
    Do mi nun pensas, kiel tion fari. Mi volas uzi pli da statistikaj metodoj, kaj unue mi devas pli lerni pri tiuj.
    Mia revo estas fari tion por multaj slavaj lingvoj samtempe. Mi volas uzi la ekzistantan kodon, sed
    derivi la tradukajn regulojn aŭtomate.
    Nun mi tute ne havas tempon por reala programado do mi nun pripensas la aferon.

    Kommentar by artur — 21.8.2011 @ 21:42

  3. Saluton kaj dankon por ĉi tiu programo. Ĉu vi povas aldoni la „persa“ lingvo al la programo?

    Kommentar by Dârvag (Hivâ Darviŝ) — 8.11.2011 @ 21:21

  4. Mi scias preskaŭ nenion pri persa lingvo. Mi ne planas tion.

    Kommentar by artur — 10.11.2011 @ 23:28

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress