Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

28.5.2010

Esperantilo en Firefox (Fajrovulpo)

Filed under: lingvistiko,programado — artur @ 19:15

Unu de plej valoraj funkcioj de Esperantilo estas literumado kaj gramatika kontrolilo. Dezirinda afero estas, ke uzantoj povus uzi tiujn funkciojn direkte en siaj programoj. Esperantilo ne povas neniam iĝi dokumentoredaktilo aŭ ttt-montrilo, kiuj nun estas la plej
uzataj programoj. Ofte tiuj grandaj programoj ebligas tiel nomatajn kromprogramojn (extensions, plugins). De longa tempo ekzistas Esperantilo kiel kromprogramo por OpenOffice.
La dua grava programo, per kiu oni skribas tekstojn estas ttt-montrilo kiel Firefox. En tempo de Web2.0 la ttt-montrilo estas ofte la sola programo, kiun neprogresinta komputiluzanto konas.

La programado de kromprogramoj estas komplika afero. Ĉiu programo havas propran interfacon por kromprogramoj (API). Mi longe atendis, ĝis OpenOffice havis la bazan eblon por gramatika korektado. Mi ankaŭ longe pensis pri gramatika kontrolado por Firefox, sed ĝis nun ne ekzistas en Firefox la facila eblo por gramatika kontrolado. Mi regule traserĉis la reton je tiu afero.
Kaj subite nun mi malkovris la projekton After The Deadline, kiu ebligas gramatikan kontroladon por angla lingvo kaj kelkaj aliaj lingvoj.
Feliĉe tiu kromprogramo estas malfermfonta kaj publike uzebla. Do nun ĉiu povas reuzi partojn de tiu kromprogramo.

AfterTheDeadline kontrolilo uzas specialan teknikan dizajnon. La kromprogramo nur kolektas tekstojn kaj sendas tiun tekston per HTTP/post (nun HTTPS) al servilo de projekto, kiu fakte faras la gramatikan korektadon. La kromprogramo ricevas la rezulton de korektado kiel XML. La rezulto enhavas erarojn, sugestojn kaj erartipojn.

Rezulto kiel XML-dosiero.

<results>
  <error>
    <string>kato</string>
    <description>uzu akuzativon</description>
    <precontext>la</precontext>
    <suggestions>
         <option>katon</option>
    </suggestions>
    <type>grammar</type>
  </error>
  <error>
    <string>provramas</string>
    <description>Spelling</description>
    <precontext>Mi</precontext>
    <suggestions>
	<option>programas</option>
    </suggestions>
    <type>spelling</type>
  </error>
</results>

La ideo estas, ke Esperantilo povas agi kiel la servilo por AfterTheDeadline kromprogramo. Mi analizis la fontokondon de kormprogramo, kiu estas skribita en JavaScript. Mi skribis programaton, kiu faras de Esperantilo la servilon por AfterTheDeadline kromprogramo.

Kiel uzi Esperantilon direkte en Firefox?

Esperantilo sur Firefox

Unue instalu la kromprogramo AfterTheDeadline kromprogramo en eldono 1.2 kun aliaj dosieroj. Pro teknikaj kialoj mi devis paki la dosierom xpi (Firefox plugin) en zip. Por instalo malpaku la dosieron afterthedeadline.zip kaj malfermu la dosieron addon-58947-latest.xpi per Firefox.

La nova kromprogramo, kiun oni povas elŝuti direkte de pago de projekto firefox.afterthedeadline.com
, bedaŭrinde ne funkcias kun Esperantilo. La aktuala eldono 1.3 usas https protokolon, kiun nun ne komprenas Esperantilo.

La adreson de servilo, kiu faras la gramatikan korektadon, oni povas ŝanĝi en preferaĵoj de Firefox. Vi tajpu „about:config“ en adreskampo de programo. Post ignoro de kelkaj avertoj, vi povas elekti la preferaĵon „extensions.afterthedeadline.proofreadLanguage“ kaj entajpi la lokan adreson de esperantiloservilo „localhost:8888“.

Firefox about:config

Poste oni trovas malgrandan programeton „AfterTheDeadlineServilo.xotcl“ en supra zip-dosiero, kiu faras de Esperantilo servilon por AfterTheDeadline kromprogramo. Poste startigu la programeton „AfterTheDeadlineServilo.xotcl“ per menuo en Esperantilo „Lingvistiko->Aliaj ekspertaj funkcioj->Lanĉu Tcl-skripton“. Aperas malgranda fenestreto kun informo, ke la servilo kuras.

Esperantilo kiel servilo por AfterTheDeadline
Vi devas ripete startigi tiun programeton, kiam oni startigas Esperantilon. Post tio vi povas uzi la gramatikan korektadon de Esperantilo direkte de Firefox.

Limigoj de kromprogramo AferTheDeadline

Bedaŭrinde ne ĉiujn erarojn de Esperantilo oni povas vidi en Firefox. La problemo estas, ke la kromprogramo ne regas interpunkcion.
Do falsa interpunkcio ne povas esti reportata de servilo. Due ŝajnas, ke la kromprogramo havas problemojn kun specialaj signoj „kiel > <„. Do mi ne povis kontroli tiujn tekstojn direkte en Firefox. Ĉe longaj tekstoj (pli ol 10 frazoj) la kontrolado daŭras tre longe, ĉar la tuta teksto estas sendita al Esperantilo. En tiuj kazoj oni uzu programon OpenOffice aŭ Esperantilo direkte. La kromprogramo estas ankaŭ tre sentema je eraroj de servilo. Verdire la kromprogramo estas nova kaj eble enhavas multajn eraretojn.

Estas interesa afero, ke aŭtoroj de programo AfterTheDeadline uzas servilon por la gramatika korektado. Tio ja signifas, ke la tuta teksto estas sendata al servilo. Mi estas iom skepta pri tio, ĉar mi ne volus, ke iu povas kolekti ĉiujn tekstojn, kiujn mi skribas. Due la laboro de servilo kostas monon. Estas alia afero doni iun programon senkoste ol pagi por ĉiu uzo de la programo. Do se la projekto estos tre sukcesa, tiu kostoj estas pli altaj kaj oni devus havi pli da mono.

Esperantilo faras sian laboron sur komputilo de uzanto (loke). Do nenia teksto forlasas komputilon de uzanto.

Venonto de Esperantilo sur Firefox

Mi scias, ke nun la uzado de Esperantilo sur Firefox estas tro komplika por averaĝa uzanto. Oni devas instali kaj agordi eksteran programon. Poste oni devas fari taskojn en difinita ordo. La idealo estus la speciala kromprogramo, kiu en si mem enhavas Esperantilon kaj faras ĉiujn taskojn aŭtomate. Due mi povus aldoni la modifitan kromprogramon por firefox kun tuta Esperantilo.
Mi volas ankaŭ kontakti la aŭtorojn de AfterTheDeadline, por ke la kunlaboro de ilia kromprogramo estu pli
facila kun aliaj gramatikaj korektiloj.

AfterTheDeadline ne estas nur kromprogramo por Firefox, sed ankaŭ enhavas aliajn servilajn modulojn por gramatika korektado.
Ili povas estis uzataj direkte en blogoj sen iu instalado de uzanto. Ankaŭ por tiuj scenaroj Esperantilo povas esti nun uzata kiel gramatika servilo.

Dum programado mi uzis testajn html-paĝojn por rigardi la mesaĝojn de AfterTheDeadline servilo. Tiuj paĝoj povas krei direkte de html-form la HTMLL/Post mesaĝon, kiun analizas la gramatika servilo. Vi trovos tiun testajn paĝojn en supra zip-dosiero.

Mi penas, ke iom post iom la gramatika korektilo estos la kutima funkcio, kiun atendas uzantoj simile kiel hodiaŭ literumadon.
Do eble ankaŭ aliaj programoj subtenos la gramatikan korektadon de komenco.
Esperantilo povus servi kiel gramatika modulo por aliaj programoj.

2 Comments »

  1. For this to work, you’ll want to use After the Deadline for Firefox 1.2. The 1.3 version (latest) uses SSL to talk to the proofreading service.

    Here is the URL to download it:

    http://openatd.svn.wordpress.org/atd-firefox/xpi/atd-firefox-1.2.xpi

    Kommentar by Raphael Mudge — 31.5.2010 @ 18:13

  2. Vidu ankaŭ la blogon de aŭtoro de programo „Afer The Deadline“
    http://blog.afterthedeadline.com/2010/07/01/lets-make-more-proofreaders-available-in-more-places/

    Kommentar by artur — 4.7.2010 @ 21:09

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress