Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

20.5.2009

„ne jam“ = „ankoraŭ ne“?

Filed under: ĝenerale — artur @ 22:04

Mi ofte estas surprizita de kelkaj tiaj kunligoj de vortetoj. Por mi la kunligo „ne jam“ estas iam ŝtranga kaj mi
eĉ devas bone pripensi, kion tio signifas.

Ekzempla frazo: “ La problemo estas kompleksa kaj ne jam solvita“.

Ŝajnas, ke en tiu frazo oni povus uzi „ankoraŭ ne“.
Mi trovis en la esperanta korpuso, ke „ne jam“ aperas 161 foje kaj „ankoraŭ ne“ 659 foje kaj „ne ankoraŭ“ 18 foje. Do ne eblas diri, ĉu iu formo estas malĝusta aŭ ne.
Ĉu la programo „Esperantilo“ plendu pri „ne jam“ aŭ „ne ankoraŭ“?

Ĉu temas pri iu nacia kutimo?

  • Germana: „noch nicht“
  • Pola: „jeszcze nie“
  • Angla: „not yet“ (ni havas la kulpulon!)
  • Rusa: „ещё нет“

Interese estus pruvi, ĉu la ofteco de uzado de „ne jam“ ŝanĝiĝis en lastaj 100 jaroj en esperantaj tekstoj. Poste oni povus diri, ĉu la influo de angla lingvo sur Esperanto kreskis.
Mi mem tute ne ŝatas la anglan uzadon de interpunkcio en esperantaj tekstoj kaj la rigidan ordon, kiu estas tute
superflua en esperanta lingvo.
Kion fari? La angla lingvo ŝajne vere regas la lingvan mondon.

3 Comments »

  1. Ankaŭ min naŭzas la malracia kaj malinternacia NE JAM. Ĝi estas apenaŭ uzinda kaj komprenebla nur kiel MALJAM, simile kiel MALPLU. Vi ĝuste trafis la kulpulon, sed ne klarigis la kaŭzon. Kulpas la vorto YET mem – ĝi havas tro da konfuzaj signifoj (roloj), kaj la denaskaj anglanoj, se ili ne konscias la strukturon de Esperanta frazo kaj la fundamentan signifon de TAMEN, JAM, ANKORAŬ emas ĉiam mekanike traduku nur unu kaj la saman, anstataŭ ĝuste akordi. Tro multaj estas anglaj esperantistoj, kaj ankoraŭ pli multaj inter ili estas eternaj komencantoj, kiuj infektas la kontinenton. Almenaŭ profesoro J.C.Wells tion ne faras. Li ne nur neniam uzas NE JAM, sed ankaŭ klare montras en sia vortaro, ke

    1. yet (however) = tamen

    2. yet (already en frazo demanda/nea) = jam

    3. yet (still) = ankoraŭ

    4. not yet = ankoraŭ ne.

    Ĉu vi ankoraŭ ne komprenis?
    Ĉu vi jam komprenis?

    Bonan nokton!

    Labanakt (litove)

    Kommentar by Valdas Banaitis — 16.11.2010 @ 11:59

  2. : Ĉu la programo “Esperantilo” plendu pri “ne jam” aŭ “ne ankoraŭ”?

    Kiel franco, « ne jam » estas por mi tuj komprenebla. Tamen, mi evitas ĝin, ĉar eĉ Zamenhof konsilis eviti ĝin. Vidu tion, kion diras PMEG pri « ne jam » http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/tempaj/jam.html#i-e5j

    Do miaopinie, gramatika kontrolilo rajtas atentigi pri tio. Lingvoilo sugestas uzi « ankoraŭ ne ». Jen ekzemplo:

    $ echo „Li ne jam alvenis“ | java -jar languagetool/dist/LanguageTool.jar -c utf-8 -l eo
    Expected text language: Esperanto
    Working on STDIN…
    1.) Line 1, column 4, Rule ID: NE_JAM[1]
    Message: Preferu ‚ankoraŭ ne‘ anstataŭ «ne jam».
    Suggestion: ankoraŭ ne
    Li ne jam alvenis
    ^^^^^^

    Kommentar by dominiko — 26.2.2012 @ 12:09

  3. Jes. Esperantilo plendas pri „ankoraŭ ne“.

    Dankon por la legilo al PMEG. Mi ne sciis pri tio.
    Mi iam analizis la regulojn de via lingvoilo kaj rimarkis, ke ĝi
    havas multe pli da tiaspecaj reguloj. Tio estas grandega laboro trovi tiujn erarojn.
    Eble mi iam plivastigos Esperantilon per tiuj reguloj.

    Kommentar by artur — 26.2.2012 @ 20:37

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress