Fine mi sukcesis pretigi la novan eldonon de kromprogramo Esperantilo por OpenOffice.
Tiu programo laboras kun aktuala OpenOffice 3.1.
Do la uzantoj de OpenOffice povas nun uzi la gramatikan korektilon de Esperantilo rekte en OpenOffice.
Oni nur devas instali la kronprogramon de Esperantilo por OpenOffice.
Pluaj informoj pri uzado de kontrolilo oni trovas en dokumentaro de OpenOffice.
Kelkajn bildojn.
La adaptigo de Esperantilo por nova eldono de OpenOffice estas pena laboro.
Mi frontis kelkajn teknikajn problemojn, sed helpe de aliaj programistoj mi sukcesis fari tion.
Nun ekzistas kelkaj liberaj gramatikaj korektiloj por OpenOffice.
Feliĉe mi povis trarigardi la kodaron de aliaj programoj kaj gajni valorajn informojn.
- LanguageTool programita en Javo (la plej populara kontrolilo)
- Voikko programita en C++ por fina lingvo
- Lightproof programita en Python
Decidajn informojn mi trovis en la kodo de Voikko.
Tio denove estas por mi la pruvo, ke la venonto de komputiko estas en liberaj programoj.
Mi kore gratulas kaj multege dankas!
Kommentar by Antonio — 21.5.2009 @ 09:28