Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

29.9.2008

Esperantilo 0.986 sur OpenOffice

Filed under: ĝenerale,programado — artur @ 21:32

Fine mi sukcesis kuri Esperantilon kiel kromprogramo de OpenOffice. Mi jam skribis pri tio en mia frua blogo.
Nun oni povas elŝuti la programo direkto de retejo de OpenOffice por kromprogramoj (angle: extensions). Nun la programo kuras nur kun nova eldono de OpenOffice 3.0, unue nur sur linukso.
Poste mi provos prepari la eldonon por vindozo. Nun oni povas uzi la gramatikan korektilon de Esperantilo direkte de OpenOffice. La nova interfaco (API) de OpenOffice en eldono 3.0 ebligis tion.
La programado de kunlaboro de OpenOffice kun Esperantilo ne estis simpla afero kaj mi bezonis kelkajn vesperojn pro realigi tion. Kvankam la gramatika kontrolilo por Esperanta lingvo ne ŝajnas esti interesa por plej granda parto de homoj, jam en unuaj tagoj tiu programo estas elŝutita de 30 personoj.

OpenOffice Esperantilo

Laŭ mia scio Esperantilo estas la dua programo, kiu laboras kun OpenOffice. Tio estas certe tre bona verbado por esperanta lingvo. Se OpenOffice havas gramatikan kontrolilon por tiu lingvo, tio por multaj homoj povas signifi, ke tiu lingvo estas vaste uzata. Nun mi atendas, ke aliaj programoj oferus la principan eblon de gramatika kontrolado. Mi esperas pri Firefox, KDE.

Eldono 0.986

Leo kaj Paul denove raportis multajn problemojn pri gramatika korektado.
Mi sukcesis korekti 62 raportitajn erarojn.
Aldone mi ankaŭ plibonigis la pruvadon de transitiveco de verboj.
Nun la programo povas indiki pri sekvaj eraroj.

  • La festo komencis. – La festo komenciĝis.
  • Mi startis la komputilon. – Mi startigis la komputilon.

En tiu eldono la kontrolilo indikas ankaŭ pri eblaj falsaj amikoj laŭ la listo de vikipedio.
La programo ankaŭ sugestas pri la uzo de pli oportunaj samsignifaj vortoj de la listo de retejo„bona lingvo“.

2 Comments »

  1. La programistoj de OO malfeliĉe ŝanĝis la gramatikan interfacon (API). Do esperantilo
    ne laboras kun OpenOffice 3.01

    vidu: http://lingucomponent.openoffice.org/servlets/ReadMsg?list=dev&msgNo=3049

    Kommentar by Artur — 30.1.2009 @ 09:04

  2. Mi bedaŭras la ŝanĝon en OpenOffice 3.0.1, kaj mi esperas, ke la nova gramatika sistemo de OpenOffice permesu la estontan adapton de Esperantilo.

    Dankon al vi pro via laboro!

    Kommentar by Antonio Gonzalez — 16.3.2009 @ 09:46

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress