Esperantilo

2.1.2012

Esperantilo tradukas al rusa lingvo

Abgelegt unter: maŝina tradukado, programado — artur @ 21:49

En la jaro 2011 mi eldonis nur unu eldonon de Esperantilo (0.993). La ĉefa novaĵo de tiu eldono estas la maŝina traduko al rusa lingvo. Frue mi eldonis monate, sed nur mi preskaŭ ne havas tempon por ŝatokupoj.

Mi feliĉe trovis kelkajn bonajn lingvajn fontojn en la reto kaj povis krei la tradukan vortaron por rusa lingvo. Mi skribis pri tio tie. Aldone al vortaro de Revo mi uzis tre bonan kaj sufiĉe kompletan gpl-an vortaron de Juri Fink.

Kompare al tradukado por pola lingvo oni povas multe fari por plibonigi la tradukadon.

  • por multaj verboj mankas gramatikaj priskriboj (aspektoj)
  • por multaj substantivoj mankas priskribo pri genro
  • nombrovortoj (vere malsimplaj en slavaj lingvoj)

Mi esperas, ke multajn tiujn informoj mi povas gajni de rusa wictionary

Mi devas pristudi la ekzemplajn tradukojn. Ĉu iu havus tempon por mane traduki la ekzemplojn? Tio certe helpus, ĉar mia kono de rusa lingvo estas nur baza. Bonvolu kontakti min!

Aldone Esperantilo nun povas aŭtomate rekoni la enkodon kiel (iso-8859-?, unikode, kio8-r, …). Mi volas ankaŭ en estonto modifi la programon en tiu maniero, ke la programo mem provu diveni, kion la uzanto volas kaj fari multajn taskojn aŭtomate.

18.7.2011

Lingvaj rimedoj por rusa lingvo

Abgelegt unter: lingvistiko, maŝina tradukado — artur @ 20:45

Mi ofte vane provis trovi en la reto lingvistikaj rimedoj (provizoj) por rusa lingvo. Mi povas bone kompreni la parolan rusan lingvon, sed mi ne bone legas kaj skribas ĝin. La pola lingvo kaj rusa lingvo estas tre similaj pro kuna slava heredo. Mi pensas, ke oni povas facile krei la maŝinan tradukado al rusa lingvo uzante la maŝinan tradukadon al pola lingvo. La fleksia sistemo estas preskaŭ la sama. Temen oni devus havi sistemon, kiu povas generi de vortara formo la celan formon laŭ kazo kaj nombro (por substantivoj).
La kreado de tiu sistemo estas tre komplika kaj oni devus tre bone koni la lingvon, do tion mi ne povas fari. Nun mi trovis en la reto sur pagoj de Serge Sharoff la liston de bazaj formoj kun gramatikaj priskriboj kaj ĉiuj feksitaj formoj. De tiu listo oni facile povus krei tian fleksilon. Mi spertis, ke fleksio kaj bona traduka vortaro estas la plej laborintensa takso ĉe maŝina tradukado, kiu bazas sur reguloj.

Ekzistas kelkaj diferencoj inter pola kaj rusa lingvo, kiuj postulus ŝanĝoj en tradukilo.

  • verboj ‘esti’ kaj ‘havi’ preskaŭ malaperis en rusa lingvo.
  • en pola lingvo adjektivo povas stari post substantivo.
  • la rusa lingvo konas pli la kunmetitaj vortoj.
  • En la rusa lingvo ekzistas pli da tipoj de participoj.

Ĉiuj aliaj diferencoj oni povus kovri per traduka vortaro.

La rusa komputila lingvistiko havas onidire tre longan tradicion, tamen tiu tradicio ne rezultis abundon de liberaj iloj kaj fontoj kiel la angla lingvo. Aŭ eble tiuj iloj ekzistas sed ne estas por mi troveblaj.

Nun mi devas havi nur sufiĉe da tempo kaj deziron programi tion.

7.6.2011

Facila vento kaj Esperantilo

Abgelegt unter: uzantoj, lingvistiko — artur @ 22:29

Facila vento estas tre interesa nova reta projekto. La ideo estas prepari facilajn esperantajn tekstojn por komencantoj. Tiuj tekstoj devas uzi nur bazajn radikojn por esti facile legebla.

La iniciato de projekto Emilio Cid esperas je helpo de esperantistoj ĉe tradukado de tekstoj de kutima Esperanto al facila Esperanto.
La programo Esperantilo estas uzata kiel helpilo ĉe tiu tradukado. Sur la paĝoj de projekto estas atingebla speciala Esperantilo, kiu povas literumi kontraŭ tiu baza radikaro.

Interese, ke ĉe tiu okazo ekestis la unua filmeto pri Esperatnilo ĉe youtube kaj
ankaŭ la unua ido de Esperantilo. En tiu filmeto Emilio montras, kiel oni faciligas
tekstojn kun helpo de Esperantilo. La faciligado mem ne estas facila tasko. Oni devas multe konsulti la vortaron kaj la literumilo ne estas
plene fidinda.

La temo estas tre interesa. Estas vere farinda afero plibonigi la Esperantilon por faciligado de tekstoj.
Mi pensas pri

  • pli fidinda literumilo
  • tuja montro de grupo
  • vortaro de bazaj radikoj
  • simpla kreo de listo de dezirindaj vortoj

Ankaŭ pensebla estus maŝina tradukado de Esperanto al facila Esperanto. Precipe oni povas anstataŭigi la maldezirindajn vortojn je vortoj de baza radikaro. Ankaŭ la gramatika kontrolilo povas averti pri maldezirindaj gramatikaj strukturoj.

Ankaŭ nun Esperantilo enhavas kelkajn ilojn por krei facilajn tekstojn. Temas pri funkcioj en menuo “Lingvistiko”

  • Marku maloftajn vortojn
  • Marku maloftajn radikojn
  • Marku neoficialajn vortojn

Nun mi devas havi nur multe de tempo por tiuj taskoj. Mi esperas, ke ekestos multaj facilaj tekstoj, kiujn mi povas kompari kaj analizi. Mi ŝatas facilajn tekstojn kaj ofte jam koleris pri malfacilaj tekstoj.

6.4.2011

Esperantilo por OpenOffice sur ĉiu komputilo

Abgelegt unter: programado, ĝenerale — artur @ 20:14

La nuna eldono de esperantilo por OpenOffice funkcias nur sur 32-bituma Vindozo kaj Linukso. Nuntempe ĉiam pli da homoj aĉetas la 64-bituman komputilon kaj rimarkas, ke la Esperantilo por OpenOffice (same kiel LibreOffice) ne povas esti instalita.

Nun mi forigis la partojn de Esperantilo, kiuj estas specifaj por operaciuma sistemo. Temas pri gramatika kontrolilo, kiu estas programita per C-lingvo.
Restas tamen literumilo kaj aliaj partoj, kiujn oni povas uzi. Esperantilo por OpenOffice (Elŝutu!) estas la eldono de Esperantilo por OO por ĉiu komputilo. Pro teknikaj kialoj la dosiero estas zip-arkivo. En tiu arkivo troviĝas la kutima oxt-dosiero. Tiu eldono devas ankaŭ funkcii sur Mac-OS.

Mi mem ne posedas la 64-bituman komputilon, tamen mi supozas, ke oni povas instali la 32-bituman eldonon de OO kaj ankaŭ daŭre uzi Esperantilon kun gramatika korektilo.

20.3.2011

Lingva ludo “Vortaj Amikoj” nun rete

Abgelegt unter: uzantoj, programado — artur @ 20:45

Mi preparis la lingvan ludon “vortaj amikoj” kiel reta ludo programita tute en
javascript. Do oni bezonas nur retumilon kun funkcianta javascript por
ludi.
Tie oni povas ludi “vortajn amikojn”.

25.11.2010

Nova Esperantilo por OpenOffice

Abgelegt unter: programado — artur @ 15:01

Mi preparis ankaŭ la eldonon 0.992 de Esperantilo por OpenOffice.

Tiu eldona havas subajn funkciojn

  • literumilo
  • gramatika kontrolilo
  • vortodivigilo (silabado)
  • tezaŭro
  • konvertilo de cx ch al ĉ

La tezaŭron mi faris de datoj de REVO vortaro. Mi uzis la referencojn de tipo “sin” kaj “vid” (sinonimo kaj vidu) por krei la dosieron por OpenOffice. Unue mi volis uzi nur “sin” referencojn, sed mi rimarkis, ke la listo de vortoj estas tre malgranda (1600) kaj multaj taŭgaj vortoj ekzistas ĉe referencoj de tipo “vid”. Ekzemple de “granda” al “giganta”. Mi pensas, ke kutime la tezaŭro ne nur enhavas sinonimojn sed ankaŭ vortoj kun simila senco. La malavantaĝa afero estas, ke multaj referencoj de tipo “vid” povas estas malĝustaj. Do la uzanto ne plene fidu je tiu tezaŭro.

openoffice tezauxro

Aldonaj funckcioj de la kromprogramo Esperantilo por OpenOffice

Kutime la tiuspecaj kromprogramoj enhavas ankaŭ vortdividan vortaron aŭ vortaron por silabado (angle “Hyphenation Dictionary” vidu lingucomponent.openoffice.org). La problemo estas, ke laŭ mia scio en Esperanto ne ekzistas klaraj reguloj por vortdividadon (vidu silabo kaj silabado).
Tamen iuj jam laboris pri tio diskutgrupo eLiberaProgramaro.

Mi aldonis la dosieron hyph_eo.dic-1.2.tar.bz preparitan de Ari Caldeira de la diskutgrupo al la kromprogramo.

Konvertilo por ĉapeloj

Alia necesa funkcio estas la konvertilo de provizoraj skribmanieroj por ĉapelitaj literoj (ŝĉĥĝĵŭ). Ankaŭ sur tiu kampo ekzistas io, sed bedaŭrinde ne kiel facile uzebla la trovebla kromprogramo (ne en provizo de kromprogramoj de OpenOffice).

Mi ankaŭ aldonis similajn funkciojn al la Esperantilo. Oni povas uzi la konvertilon de menuo (angle: Tools, gemane: Extras).

openoffice konvertilo

La konvertilo de Esperantilo estas iom pli ampleksa, ĉar ĝi testas, ĉu la rezulta vorto estas vere esperanta vorto. Tiu testo ebligas, ke la programo ne ŝanĝu maloportune la ne esperantan vorton (nomoj, citaĵoj kiel ekz. Linux). Tamen ekzistas vortoj kiel “chashundo” (ĉashundo ne ĉaŝundo), kiuj ankaŭ nun faras problemojn ĉe konvertado.

Mi trovis ankaŭ aliajn vortojn, por kiuj la simpla ch-konvertilo faras erarojn:

grashepataĵo
ĉashundo
flughundo
ĉashundoj
invershava
neinvershava
ĉashundo
dishaki
kashalo
vangharoj
vangharo
longharulo
longhara
vangharulo
senchava
sukceshava
senchavi
potenchavi
grashava
invershava
neinvershava
potenchavulo
disheligi
seshora
seshore
plushoro
komenchoro
flughaveno
flughavena
flughavene
flughavenisto
amashisterio
misharmonia
disharmonio
misharmoniigi
misharmonio
Ŝlesvigholstinio
ŝlesvigholstiniano
seshektara
bushaltejo
aŭtobushaltejo
fikshejma
mishelpi
prononchelpo
ŝpruchelpilo
drogherba
drogherbo
kuracherbo
kuracherba
mishumore
mishumora
mishumoro
mishumorigi
mishumori
gajhumora
dishirtigi
sekshontemo

La same por “au” kaj “eu”

reuzpapero
ŝippereulo
kakaujo
geulo
teumado
teumi
teujo
reuzi
neuzebla
neuzo
reuzebla
reuzado
reuzo
neuzeblaĵo
neuzinda
livreulo
jubileulo
fiksideulo
reutiligo
linoleumo
posteulo
oleujo
oleumi
sanktoleumi
praulo
Koreujo
nordkoreujo
petroleumo
tiaulo
tieulo
geukraino
reunio
doganaunio
eŭropaunio
unuaulo
imaginaraunuo
rereunuigi
rereunuiĝo
rereunuiĝi
reunuigi
reunuigita
reunuiĝo
reunuiĝi
matricaunuo
traurbe
malgrandaursino
blankaurso
grandaursino
geumo
saudaarabujo
Nauro
naura
araneuloj
aleuto
aleutaj
ureuso

Dezirinda estus ankaŭ la dialogo por agordo de gramatika kontrolilo. Tiu estas iom komplika afero, ĉar mi devus iel kunligi la gramatikan kontrolilon de Esperantilo kun agorda sistemo de OpenOffice kaj fine Esperantilo devus esti informita pri la agordaj ŝanĝoj.

Mi ne estas certa, ĉu indas prepari aliajn funkciojn de kutima Esperantilo al OpenOffice. La plej granda parto estas vortaroj kaj maŝina tradukado.
Tiaj funkcioj kutime ne estas parto de dokumentredaktilo. Ekzistas ankaŭ kelkaj analiziloj, kiuj tamen estas interesaj nur por lingvistoj.

15.11.2010

Eldono 0.992 - pli bona gramatika kontrolilo

Abgelegt unter: programado — artur @ 23:00

Ĉe aktuala eldono mi ĉefparte laboris pri plibonigo de gramatika kontrolado. La plej grava manko de kontrolilo estas tre alta nombro de falspozitivaj avertoj pri gramatikaj eraroj.
Tio signifas, ke programo reportas erarojn ĉe ĝustaj frazoj. Mi jam ricevis kelkcent erarraportojn pri tiuj eraroj de uzantoj. La plej granda parto de raportoj estas pri falspozitivaj avertoj de gramatika kontrolilo. Eble tio estas la rezulto de tio, ke uzantoj tre facilie povas raporti tiujn problemojn.

Nun mi ripete analizas kelkajn tekstojn por trovi metode la plej oftajn problemojn de programo.
Mi uzas por tio subajn tekstojn:

  • Ekzemplaj frazoj de ekzercaro de Zamenhofo
  • Ekzemplaj frazoj de PMEG
  • 5500 frazoj de artikoloj de Libera Folio

Fine mi povis malaltigi la nombron de falspozitivaj avertoj je averaĝe 15%.
Jen la tutaj rezultoj

  Libera folio zamenhofa ekzercaro pmeg ekzemploj
vortoj en tekstaro 131068 5110 43726
frazoj en tekstaro 5552 468 4139
eraraj frazoj 0.991 3155 57 741
  56,8264% 12,1795% 17,9029%
eraroj 0.991 6984 82 1036
  5,3285% 1,6047% 2,3693%
eraraj frazoj 0.992 2746 36 633
  49,4597% 7,6923% 15,2935%
eraroj 0.992 5659 54 864
  4,3176% 1,0568% 1,9759%
eraraj frazoj 0.992 (certaj) 1732 23 393
  31,1960% 4,9145% 9,4950%
Eraroj 0.992 (certaj) 2663 24 466
  2,0318% 0,4697% 1,0657%
plibonigo en 0.992 frazoj 12,9635% 36,8421% 14,5749%
plibonigo en 0.992 eraroj 18,9719% 34,1463% 16,6023%

La plej gravaj indikoj estas unue la nombro de eraroj (avertoj) kaj nombro de eraraj frazoj. Ekzemple ĉe artikoloj de libera folio (5552 frazoj) la programo en eldono 0.992 avertis, ke 2746 frazoj havas minimume unu eraron ( do 49,45%). Ĉe tiuj tekstoj oni povas asumi, ke la tekstoj estas ĝustaj. Tio estas almenaŭ certa ĉe frazoj de zamenhofa ekzeraro kaj frazoj de PMEG. Mi testis elonon 0.991 kaj 0.991 sur 3 diferencaj tekstaroj kaj kun diferenca severeco de korektilo (ĉiuj avertoj kaj nur certaj). Ĉe “certa” korektado mi malŝaltis la avertojn pri komoj kaj senfunkciaj frazpartoj.

Fontoj de falspozitivaj avertoj

  • Sintaksa analizilo ne povas korekte analizi la frazon.
  • La programado de reguloj por korektilo estas malĝusta.
  • La radikaro de programo estas malĝusta. En tiu radikaro estas markitaj ekzemple ĉiuj transitivaj verboj.

Mi plibonigis la programon en ĉiu kampo. La uzanto mem povas redakti la radikaron. Do li mem havus la eblon infui la korektilon en tiu kampo.
Ekzemple li povus difini iun verbon kiel transitivan. Mi estas preskaŭ certa, ke neniu uzanto efektive tion ĝis nun faris.

Kiel influi la severecon de korektilo

Por mi estas tre malfacila demendo, kiel severa devas esti la korektilo. Mi devas substreki, ke la programo tute ne povas kompreni la tekston.
Ĝi nur iel analizas la tekston, komputas iajn indikoj pri eblaj eraroj. La programo do ne trovas erarojn, sed nur avertas pri eblaj eraroj.
Ankaŭ por pensanta homo la verdikto pri ĝusteco de iu teksto ne estas facila. Esperantistoj ofte diskutas pri ĝusteco de iu lingva konstruaĵo.
Ofte ekzistas diferencaj opinioj pri lingvo kaj gramatiko.

Kiam mi programas la gramatikan kontrolilon mi devas ofte decidi. Ĉu la programo avertu pri iu lingva konstruaĵo kun samtempa danĝero de falspozitivaj rezultoj , aŭ ĉu preterlasi tiujn necertajn konstruaĵojn. Oni povas tion bone priskribi tion per Precision kaj recall. Mi pensas, ke oni ĝenerale la demando dependas de tio, por kio oni uzas la gramatikan kontrolilon kaj kia estas la teksto. Ĉe tre mallongaj kaj freŝaj (nekorektitaj) tekstoj oni eble volas vidi ĉiujn eblajn avertojn. Se oni kontrolas tre longajn kaj fremdajn tekstojn, oni eble volas vidi tre certajn rezultojn.

En la programo Esperantilo la uzanto povas mem influi tion. En menuo “Preferaĵoj>Redaktu preferaĵojn>Kontrolado” oni havas kelkajn opciojn por korektilo.

Se oni volas vidi nur pli certajn avertojn, oni malŝaltu subajn opciojn

  • Testu komojn
  • Testu mankantajn ? aŭ !
  • Raportu ĉiujn gramatikajn dubojn
  • Proponu pli konvenajn sinonimojn
  • Avertu pri ebla falsa amiko

En esperanta fundamento ne ekzistas reguloj por uzado de komoj. Tial neniu povas finfine diri kiel ĝuste uzi komojn. Tial oni malŝaltu tiun opcion, se la reguloj de la programo ne spegulas la propran guston.

Sintaksa Analizo

Sintaksa analizilo estas la koro de la programo Esperantilo. Verdire mia intereso pri programado de sintaksa analizilo estis la motoro por programado de la programo. La gramatika kontrolilo estis nur iu aldona rezulto de tiu analizilo. Mi ĉefe bezonis la analizilon por maŝina tradukado kaj la gramatika kontrolilo unue estis mia interna ilo por trovi mankojn de analizilo. Do mi volis scii, kun kiuj ĝustaj frazoj la programo havas problemojn ĉe analizo.

Mi de longa tempo kolektas diferencajn frazojn por testi mian analizilon (vidu)

Ekzemplaj frazoj estas aliaj kiel realaj tekstoj. Realaj tekstoj estas multe pli kompleksaj. Ili enhavas citaĵojn kaj multe proprajn nomojn, kiuj ne estas parto de esperanta lingvo. Realaj tekstoj ne estas ankaŭ simple aro de frazoj. Ili enhavas pli komplikan strukturon. Ekzistas do dialogoj, tabeloj, nombradoj, titoloj, diversaj propraj nomoj. Jam de trovo de unuopaj frazoj de granda teksto estas en detalo neniu facila tasko.

Nun mi rimarkis, ke la baza ideo por analizilo havas siajn limojn. La programado de aldonaj lingvaj fenomenoj estas ĉiam pli komplika. Mi nun havas prototipon de nova analizilo, kiu ne nur devas estas pli rapida, sed ankaŭ pli facila por programado de sintaksaj reguloj. Tio eble estas tasko por la sekva eldono.

Aliaj plibonigoj de programo de eldono 0.992

  • Refreŝigo de revo leksikono kaj korekto de kelkaj ĉimoj en la REVO montrilo.
  • Plivastigo de traduka vortaro por angla kaj pola lingvoj.
  • Korekto kaj kompletigo de pola vortaro je gramatikaj kaj fleksiaj informoj.
  • Aliaj malgrandaj plibonigoj kaj korektoj de programaj eraroj.

Ceteraj informoj

Nun aperis nova provo de esperanta gramatika korektilo surbaze de programo LanguageTool. Oni povas trovi kelkajn informojn sur blogo de Dominique Pellé. Mi esperas, ke mi iam povas kompari rezultojn de ambaŭ prgramoj kaj lerni de tio.

28.5.2010

Esperantilo en Firefox (Fajrovulpo)

Abgelegt unter: lingvistiko, programado — artur @ 19:15

Unu de plej valoraj funkcioj de Esperantilo estas literumado kaj gramatika kontrolilo. Dezirinda afero estas, ke uzantoj povus uzi tiujn funkciojn direkte en siaj programoj. Esperantilo ne povas neniam iĝi dokumentoredaktilo aŭ ttt-montrilo, kiuj nun estas la plej
uzataj programoj. Ofte tiuj grandaj programoj ebligas tiel nomatajn kromprogramojn (extensions, plugins). De longa tempo ekzistas Esperantilo kiel kromprogramo por OpenOffice.
La dua grava programo, per kiu oni skribas tekstojn estas ttt-montrilo kiel Firefox. En tempo de Web2.0 la ttt-montrilo estas ofte la sola programo, kiun neprogresinta komputiluzanto konas.

La programado de kromprogramoj estas komplika afero. Ĉiu programo havas propran interfacon por kromprogramoj (API). Mi longe atendis, ĝis OpenOffice havis la bazan eblon por gramatika korektado. Mi ankaŭ longe pensis pri gramatika kontrolado por Firefox, sed ĝis nun ne ekzistas en Firefox la facila eblo por gramatika kontrolado. Mi regule traserĉis la reton je tiu afero.
Kaj subite nun mi malkovris la projekton After The Deadline, kiu ebligas gramatikan kontroladon por angla lingvo kaj kelkaj aliaj lingvoj.
Feliĉe tiu kromprogramo estas malfermfonta kaj publike uzebla. Do nun ĉiu povas reuzi partojn de tiu kromprogramo.

AfterTheDeadline kontrolilo uzas specialan teknikan dizajnon. La kromprogramo nur kolektas tekstojn kaj sendas tiun tekston per HTTP/post (nun HTTPS) al servilo de projekto, kiu fakte faras la gramatikan korektadon. La kromprogramo ricevas la rezulton de korektado kiel XML. La rezulto enhavas erarojn, sugestojn kaj erartipojn.

Rezulto kiel XML-dosiero.

<results>
  <error>
    <string>kato</string>
    <description>uzu akuzativon</description>
    <precontext>la</precontext>
    <suggestions>
         <option>katon</option>
    </suggestions>
    <type>grammar</type>
  </error>
  <error>
    <string>provramas</string>
    <description>Spelling</description>
    <precontext>Mi</precontext>
    <suggestions>
	<option>programas</option>
    </suggestions>
    <type>spelling</type>
  </error>
</results>

La ideo estas, ke Esperantilo povas agi kiel la servilo por AfterTheDeadline kromprogramo. Mi analizis la fontokondon de kormprogramo, kiu estas skribita en JavaScript. Mi skribis programaton, kiu faras de Esperantilo la servilon por AfterTheDeadline kromprogramo.

Kiel uzi Esperantilon direkte en Firefox?

Esperantilo sur Firefox

Unue instalu la kromprogramo AfterTheDeadline kromprogramo en eldono 1.2 kun aliaj dosieroj. Pro teknikaj kialoj mi devis paki la dosierom xpi (Firefox plugin) en zip. Por instalo malpaku la dosieron afterthedeadline.zip kaj malfermu la dosieron addon-58947-latest.xpi per Firefox.

La nova kromprogramo, kiun oni povas elŝuti direkte de pago de projekto firefox.afterthedeadline.com
, bedaŭrinde ne funkcias kun Esperantilo. La aktuala eldono 1.3 usas https protokolon, kiun nun ne komprenas Esperantilo.

La adreson de servilo, kiu faras la gramatikan korektadon, oni povas ŝanĝi en preferaĵoj de Firefox. Vi tajpu “about:config” en adreskampo de programo. Post ignoro de kelkaj avertoj, vi povas elekti la preferaĵon “extensions.afterthedeadline.proofreadLanguage” kaj entajpi la lokan adreson de esperantiloservilo “localhost:8888″.

Firefox about:config

Poste oni trovas malgrandan programeton “AfterTheDeadlineServilo.xotcl” en supra zip-dosiero, kiu faras de Esperantilo servilon por AfterTheDeadline kromprogramo. Poste startigu la programeton “AfterTheDeadlineServilo.xotcl” per menuo en Esperantilo “Lingvistiko->Aliaj ekspertaj funkcioj->Lanĉu Tcl-skripton”. Aperas malgranda fenestreto kun informo, ke la servilo kuras.

Esperantilo kiel servilo por AfterTheDeadline
Vi devas ripete startigi tiun programeton, kiam oni startigas Esperantilon. Post tio vi povas uzi la gramatikan korektadon de Esperantilo direkte de Firefox.

Limigoj de kromprogramo AferTheDeadline

Bedaŭrinde ne ĉiujn erarojn de Esperantilo oni povas vidi en Firefox. La problemo estas, ke la kromprogramo ne regas interpunkcion.
Do falsa interpunkcio ne povas esti reportata de servilo. Due ŝajnas, ke la kromprogramo havas problemojn kun specialaj signoj “kiel > <”. Do mi ne povis kontroli tiujn tekstojn direkte en Firefox. Ĉe longaj tekstoj (pli ol 10 frazoj) la kontrolado daŭras tre longe, ĉar la tuta teksto estas sendita al Esperantilo. En tiuj kazoj oni uzu programon OpenOffice aŭ Esperantilo direkte. La kromprogramo estas ankaŭ tre sentema je eraroj de servilo. Verdire la kromprogramo estas nova kaj eble enhavas multajn eraretojn.

Estas interesa afero, ke aŭtoroj de programo AfterTheDeadline uzas servilon por la gramatika korektado. Tio ja signifas, ke la tuta teksto estas sendata al servilo. Mi estas iom skepta pri tio, ĉar mi ne volus, ke iu povas kolekti ĉiujn tekstojn, kiujn mi skribas. Due la laboro de servilo kostas monon. Estas alia afero doni iun programon senkoste ol pagi por ĉiu uzo de la programo. Do se la projekto estos tre sukcesa, tiu kostoj estas pli altaj kaj oni devus havi pli da mono.

Esperantilo faras sian laboron sur komputilo de uzanto (loke). Do nenia teksto forlasas komputilon de uzanto.

Venonto de Esperantilo sur Firefox

Mi scias, ke nun la uzado de Esperantilo sur Firefox estas tro komplika por averaĝa uzanto. Oni devas instali kaj agordi eksteran programon. Poste oni devas fari taskojn en difinita ordo. La idealo estus la speciala kromprogramo, kiu en si mem enhavas Esperantilon kaj faras ĉiujn taskojn aŭtomate. Due mi povus aldoni la modifitan kromprogramon por firefox kun tuta Esperantilo.
Mi volas ankaŭ kontakti la aŭtorojn de AfterTheDeadline, por ke la kunlaboro de ilia kromprogramo estu pli
facila kun aliaj gramatikaj korektiloj.

AfterTheDeadline ne estas nur kromprogramo por Firefox, sed ankaŭ enhavas aliajn servilajn modulojn por gramatika korektado.
Ili povas estis uzataj direkte en blogoj sen iu instalado de uzanto. Ankaŭ por tiuj scenaroj Esperantilo povas esti nun uzata kiel gramatika servilo.

Dum programado mi uzis testajn html-paĝojn por rigardi la mesaĝojn de AfterTheDeadline servilo. Tiuj paĝoj povas krei direkte de html-form la HTMLL/Post mesaĝon, kiun analizas la gramatika servilo. Vi trovos tiun testajn paĝojn en supra zip-dosiero.

Mi penas, ke iom post iom la gramatika korektilo estos la kutima funkcio, kiun atendas uzantoj simile kiel hodiaŭ literumadon.
Do eble ankaŭ aliaj programoj subtenos la gramatikan korektadon de komenco.
Esperantilo povus servi kiel gramatika modulo por aliaj programoj.

9.3.2010

Komparo de maŝina tradukado de Esperantilo kun Apertium eo-en

Abgelegt unter: ĝenerale — artur @ 22:51

La projekto apertium rapide evoluas. Nun mi eltrovis, ke ekzistas jam la traduka modulo por lingva paro eo-en (esperanto angla). La tradukado inter esperanta kaj angla lingvo en du direktoj estas nun eĉ ebla rekte de reta paĝo de projekto. Mi instalis la aktualan eldonon de projekto apertium kaj povis testi la programon. La instalo sur propra komputilo ne estas tasko por hobiuloj. Do kutime oni uzus la retan interfacon sur apertium.org.

Mi uzas por programado de Esperantilo aron de ekzemplaj frazoj, kaj tuj skribis la programon, kiu montras kune rezultojn de maŝina tradukado de ambaŭ programoj.

Evidentiĝis, ke la projekto apertium frontas la samajn problemojn kiel Esperantilo. La kvalito estas tre simila kaj tute ne perfekta. Mi supozas, ke apertium havas pli bonan vortaron, sed Esperantilo povas pli bone regi la gramatikon. Do apertium tute ne povas reordigi frazpartojn laŭ angla maniero kaj havas problemojn kun aldonaj vortoj kiel “a kaj do”. Okazas, ke la reordigo de frazpartoj ĉe Esperantilo tute fiaskas kaj la rezulto estas tute nekomprenebla. 83 tradukoj de 574 tradukis ambaŭ programoj tute same.

Ekzemploj:

  • Mi havas libron.
  • esperantilo: I have a book.
  • apertium: I have book.
  • Li estas juna homo.
  • esperantilo: He is a young man.
  • apertium: He is young folk.
  • Mi konas neniun ruson.
  • esperantilo: I know no Russian.
  • apertium: I know any Russian.
  • Kio vi estas?
  • esperantilo: What are you?
  • apertium: What you are?
  • Ĉu vi estas instruisto?
  • esperantilo: Are you a teacher?
  • apertium: Whether you are teacher?
  • Mia fratino, kiu lernas bone, scias multe.
  • esperantilo: My sister, who learns well, knows a lot.
  • apertium: My sister, that learns well, know a lot.
  • Ĉu via laboro lacigas vin?
  • esperantilo: Does your work tire you ?
  • apertium: Whether yours work *lacigas you?
  • Ĉu via laboro lacigas vin?
  • esperantilo: Does your work tire you ?
  • apertium: Whether yours work *lacigas you?

Mankas al mi tiuj frazoj tradukitaj de homo. Do mi ofte ne scias, kiu estas la ĝusta traduko. Se mi havus anglajn homajn tradukojn, mi povus ankaŭ testi la alian direkton. Ĉu iam troviĝus bonvola angla nacilingvano, kiu povus kaj volus fari tion? Kun ĝustaj tradukoj oni povus aŭtomate
pritaksi la kvaliton de traduko kaj fari aliajn interesajn aferojn.

Estas tre ĝojiga afero, ke ekzistas nun la dua libera programo kaj oni povas kompari la rezultojn de ambaŭ programoj kaj lerni de tio.

Mi de kelkaj jaroj ne plu laboras pri angla traduko. Mi ne havas sufiĉan tempon, kaj kun mia limigita tempo mi volas plibonigi almenaŭ unu lingvon. Tio estas la pola lingvo. Eble mi povus iam kompari ambaŭ tradukajn vortarojn de projektoj kaj pliĝustigi la vortaron de Esperantilo.

Jen tutaj rezultoj.
Komparo de Esperantilo kun Apertium

Mi havas ankaŭ kelkajn paralelajn tekstojn, kiuj povas esti uzataj por komparo.
Vidu Paralela teksto esperanta kaj angla

19.2.2010

Nova literumilo en Esperantilo

Abgelegt unter: lingvistiko — artur @ 17:07

Nova literuma vortaro en Esperantilo

Fine mi decidis krei novan propran vortaron por literumilo Hunspell.
Pri la literumado mi jam skribis du foje en mi blogo (Literumado - ISpell, ASpell, MySpell, Hunspell kaj Projekto Lingvohelpilo kaj Literumado)

En malnovaj eldonoj ekzistis du literumiloj en esperantilo. La interna literumilo de Esperantilo, laboris kun vortaro de tn. radikaro. La dua literumilo baziĝis sur hunspell kaj estis uzata nur por sugestoj de korektoj. Tiu literumilo devenis de tiama OpenOffice kaj estis kompletita de Sergio Pokrovskij kaj Dmitri Gabinski. La kromprogramo Esperantilo por OpenOffice uzis nur la literumilon de Hunspell.

La kreinto de programo ĉapelilo Pejno Simono kontaktis min kaj plendis pri la literumado de esperantilo. La programo ĉapelilo ne plu funkcias sur nuna vindozo. Fakte, la esperanta literumilo ne konis kelkajn oftajn vortojn, kiuj estis jam en ĉapelilo. Li sendis al mi la liston de vortoj de ĉapelilo. Fakte, en tiu listo estas multaj vortoj, kiujn ne konas Esperantilo. Mi ne uzis la liston de ĉapelilo direkte, ĉar ĝi enhavis multajn vortojn, kiujn mi ne trovis en esperantaj tekstoj. Mi decidis plivastigi la radikaron de Esperantilo kaj krei de tiu listo la vortaron por Hunspell. Tamen el la diskuto kun Pejno Simono ekestis kelkaj ideoj por kreo de nova literumilo.

Tiuj ideoj estas:

  • Literumilo ne estas vortaro. Do ĝi unue devas trovi literumajn erarojn kaj ne enhavi ĉiujn vortojn de normala vortaro.
  • Esperanto estas lingvo tre favora por vortfarado. La literumilo devas konsideri tiun.
  • Se ekzistas iu vorta kunmetaĵo, do nepre ekzistas ankaŭ la aliaj devenaj vortoj.
  • Literuma vortaro devas enhavi nur la plej oftajn vortojn, ne ĉiujn eblajn vortojn.

Ekzemplo de dua punkto.

Se ekzistas transitiva verbo “legi” ekzistas ankaŭ adjektivo “legebla”. Se ekzistas adjektivo “pura” ekzistas ankaŭ “pure, malpura, pureco, purulo, plipurigi”. Oni povas konstrui multajn tiujn regulojn, kiuj oni povas enprogrami en priskribo de Hunspell literumilo.

Ekzemple on Hunspell oni povas difini adjektivan sufikson “A” kaj poste eblajn devenaj vortojn.

SFX A Y 25
SFX A 0 0/XmNEV .
SFX A 0 eg/XmNEV .
SFX A 0 et/XmNEV .
SFX A 0 ul/XmNE .
SFX A 0 ulin/XmNE .
SFX A 0 egul/XmNE .
SFX A 0 egulin/XmNE .
SFX A 0 etul/XmNE .
SFX A 0 etulin/XmNE .
SFX A 0 ec/XmN .
SFX A 0 egec/XmN .
SFX A 0 aĵ/XmN .
SFX A 0 egaĵ/XmN .
SFX A 0 aĵeg/XmN .
SFX A 0 etaĵ/XmN .
SFX A 0 aĵet/XmN .
SFX A 0 ig/XpV .
SFX A 0 ig/XpnN .
SFX A 0 igat/XpnNE .
SFX A 0 igot/XpnNE .
SFX A 0 igit/XpnNE .
SFX A 0 igant/XpnNE .
SFX A 0 igont/XpnNE .
SFX A 0 igint/XpnNE .
SFX A 0 igil/XpN .

Mi opinias, ke ne ĝenas, ke iu derivo ne estus senca esperanta vorto. La literumilo devas unue trovi mistajpitajn vortojn, sed ne decidi ĉu iu vorto estas valida esperanta vorto. Por tiu tasko ekzistas ja vortaroj kiel REVO.

La kreito de programo ĉapelilo konstruis tiujn vortojn aŭtomate. La aŭtomata konstruo de vortoj havas la malavantaĵon, ke oni post ne scias, kiu vorto estas la origina kaj kiu la aŭtomate kreita. Tiam ne ekzistis tamen la kababla literumilo kiel Hunspell, kiu subtenas vortfaradon.

Mi kolektis ankaŭ grandan tekstaron por testi kaj kompari literumilojn kaj trovi novajn vortojn.

Mi decidis krei du vortarojn por la literumilo. La unua rekonas nur vortojn, kiuj estas en radikaro kaj direktaj derivoj. La dua (la morfologia vortaro) povas ankaŭ rekoni kunmetaĵoj aŭ kombinoj de bazaj vortoj. Mi decidis uzi du vortarojn por oferi al uzantoj du strategiojn, kiuj ankoraŭ ekzistis en malnova Esperantilo.

La unua vortaro ne rekonas vortojn, kiuj estas tre maloftaj kreaĵoj. La dua vortaro povas ne rekoni literuman eraron, ĉar la eraro povas esti valida kombino.

Ekzemple:

La vorto “kontrau” estas evidente la misskribita vorto “kontraŭ”. Sed tiu eraro povas esti komprenata kiel allasebla vortfarado (kon+tra+u) (koni + trai - uzado de vorteto kiel radiko). Ĉar en Esperanto ekzistas multaj du- aŭ triliteraj radikoj, tiuj misinterpretoj povas ofte okazi.

Mi ankaŭ publikas la listojn por komparo de literumiloj. La bazo pro testado de literumilo estas la listo de vortoj, kiuj estas orditaj laŭ la ofteco de vortoj.

Plej oftaj vortoj en esperanta vikipedio

la 1335212 0
de 1182863 0
en 561205 1
kaj 495182 1
estas 327751 2
La 239306 2
al 170132 3
estis 148179 3
el 117040 3
NGC 112629 3
por 94307 4
En 87643 4
kun 84794 4
kiu 78509 4
li 78500 4
komunumo 72231 4

La esperanta vikipedio enhavas 21.265.680 vortojn. Mi ne sukcesis forigi specialajn formatajn vortojn de vikipedia tekstaro. Do la listo estas malpurigita per specialaj formataj vortoj de vikio.

La listo enhavas: vorton la ofteco de vorto en vikipedio kaj oftecan grupon (La vortoj de grupo n estas duoble oftaj kiel la vortoj de grupo n+1). La plej ofta estas la vorto “la”, kiu aperas 1335212 foje en la esperanta vikipedio. Do oni povas de tiu listo malfacile kaj rapide testi la literumilon.

Ĉiuj ekzemploj por unikso (aŭ cygwin medio).

Ekzemple
Trovi konatajn vortojn


hunspell -d eo_ilo -G <wiki_frek.txt

Trovi nekonatajn vortojn


hunspell -d eo_ilo -L <wiki_frek.txt

La bona flanke de tiu metodo estas, ke la listo estas ordigita laŭ la oftece de vortoj.

Oni povas per tio simile kompari literumiloj. Ekzemple kiel trovi vortojn kiuj estas konata en unu literumilo sed ne en la dua


hunspell -d eo_ilo -L <wiki_frek.txt | hunspell -d eo_morf -L -G

Oni povas ankaŭ kalkuli la nombroj de vortoj per komando “wc -l”.
Por trovi la nombron de vortoj por kiu la literumilo raportas la eraron en tuta esperanto vikipedio
oni uzu


hunspell -d eo_ilo -L <wiki_frek.txt | awk 'BEGIN{ i=0 } {i=i+\$2} END{print "nombro " i}'

Komparo de literumiloj

En la suba tabelo oni vidas, kiel ofte iu literumilo raportas erarojn kun specifa tekstaro. Ekzemple la nova literumilo de esperantilo raportas sur tekstaro de libera folio (553106 vortoj) 34715 foje la eraran vorton. Tio estas relative 6.28% de vortoj. Tio signifas, ke averaĝe la literumilo reportas de 100 vortoj pli-malpli 6 erarojn.



LiterumiloVikipedioLibera foliotekstaroGutenbergoPIVREVO
Vortnombro2126568055310642752687108074774623002
Esperantilo nova4183741347151737663693917034512
19,67%6,28%4,06%5,20%35,68%2,23%
Esperantilo-vortfarado3924472337861631533680511764442
18,45%6,11%3,82%5,18%24,64%1,92%
Malnova de OO47633414333623127439562190867101
22,40%7,84%5,41%5,57%39,97%30,87%
Listo de Ĉapelilo440500639773221277372628.6534291
20,71%7,19%5,18%5,24%18,12%18,65%
Malnova Esperantilo45606604284019146539635
21,45%7,75%4,48%5,58%
Literumilo de Marek Blahus423493580031191822
7,66%5,04%6,53%7,92%
PIV literumilo (47746)48368515475327089352055
22,74%9,90%6,34%7,32%
Revo literumilo (23002)53377936706937862440807
25,10%12,13%8,86%5,74%

Mi ankaŭ trovis la listojn de kapvortoj de PIV kaj Revo kaj ankaŭ uzis ilin por komparo. Oni tuj rimarkas, ke la malnova literumilo de OpenOffice estas la malplej abunda. Tre bona estas la listo de programo ĉapelilo. La malnova Esperantilo ne estis tiel malbona, kiel oni sugestis. Oni tuj vidas, ke la literumiloj de ĉapelilo kaj Marek Blahus enhavas preskaŭ ĉiujn vortojn de PIV. Mi ne decidis simple enigi kapvortojn de PIV, ĉar tio ne plibonigus la rezulton. PIV enhavas multajn vortojn, kiujn oni nenie aliloke trovas. Mi timis, ke tiuj maloftegaj vortoj de PIV povas negative influi la kapablon de literumilo trovi erarojn. Mi delonge uzis la esperantan tekstaron kaj REVO por kompili la malnovan literumilon, do la rezultoj sur tiu tekstaro (listo) estas ankaŭ por malnova Esperantilo bonaj.
Tiu literumilo havas por gutemberg-tekstaro la plej bonan rezulton. La literumilo de Marek Blahus prezentas bonajn rezultojn, sed praktike ĝi estas apenaŭ uzebla por granda tekstaro, ĉar la speciala kompilado de vortaro iĝas la literumilon tre ege malrapida.

Ekzemple jen la listo de gutenbeg-tekstaro de vortoj, kiuj ne konas Esperantilo, sed kiuj konas literumilo de Marek. Do temas ofte pri nomoj. Sed en tiu listo mi trovis ankaŭ dubindajn vortojn: trad, Praha (oficiale estas Prago).

PIV kaj REVO

Oni povas multe analizi, ĉu iu vorto estas en PIV aŭ REVO kaj kiel ofte en tekstaro. Laŭ tiu metodo oni povus ankaŭ analizi, kiu vortaro estas plej taŭga PIV aŭ REVO. La demando estas tre interesa, ĉar ŝajne PIV estas multe pli granda ol REVO. Mi kompilis literumilon direkte de vortoj de PIV kaj REVO. Tiujn literumilojn mi ankaŭ testis. Unue estas okulfrape, ke la listoj de REVO kaj PIV ne estas bonaj por direkta konstruo de literumilo.

Oni vidas, ke la diferencoj ne estas tiom grandaj malgraŭ tio, ke PIV enhavas duoble pli da vortoj ol REVO. La metodo de komparo de tiuj vortaroj ne estas perfekta, ĉar en Esperanto la leganto povas mem redukti vortojn al baza formo. Do en REVO oni ne trovas oftajn verbojn “necesas” kaj “agado”, sed la uzanto de vortaro povus ja mem trovi la vortojn “necesa” kaj “agi”, se li ion scias pri la esperanta vortfarado. Do la vera komparo de tiuj vortaroj devus esti pli detala kaj konsideri la regulojn de vortfarado.

Jen la listo de plej oftaj vortoj de libera folio, kiujn oni ne trovas en REVO.

UEA 2442 4
Zamenhof 382 7
agado 293 7
eblas 262 7
UK 253 8
Vikipedio 197 8
komitatanoj 184 8
Ĉinio 154 8
ktp 153 8
esperantlingva 152 8
estrarano 143 8
estraranoj 137 8
necesas 135 8
ILEI 132 8
Bjalistoko 126 9
s-ro 123 9
komitatano 118 9
IJK 114 9
multlingveco 114 9
EDE 105 9
aktivuloj 100 9
ekz 96 9
UN 89 9
paĝaro 88 9
vicprezidanto 85 9
esperantlingvaj 78 9
plurajn 76 9
unuafoje 75 9
prezidento 74 9
agadon 74 9
lernado 72 9
anglalingva 71 9
pasintjare 70 9
PEA 69 9
Jokohamo 69 9
TEĴA 59 10
pretas 59 10
diskutejo 58 10
SAT 57 10
jardekoj 57 10
iomete 55 10
kataluna 55 10

La simila listo por PIV

retejo 634 6
Zamenhof 382 7
eblas 262 7
UK 253 8
decembro 214 8
Vikipedio 197 8
aprilo 172 8
majo 168 8
julio 158 8
marto 157 8
novembro 149 8
ILEI 132 8
oktobro 127 9
aŭgusto 125 9
septembro 124 9
s-ro 123 9
januaro 119 9
IJK 114 9
multlingveco 114 9
februaro 112 9
eŭropaj 108 9
junio 107 9
eŭropa 107 9
EDE 105 9
ekz 96 9
UN 89 9
paĝaro 88 9
interreto 78 9
plurajn 76 9
Orban 73 9
retejon 73 9
kongresejo 72 9
anglalingva 71 9
PEA 69 9
usona 67 9
retejoj 64 10
nederlanda 62 10
TEĴA 59 10
emas 59 10
pretas 59 10
diskutejo 58 10
n-ro 55 10
Esperantio 52 10

Estas iom strange, ke en PIV-listo ne aperas nomoj de monatoj. Mi supozas, ke la vera PIV enhavas tiujn vortojn, sed mia listo estas fuŝa. En PIV ne ekzistas ankaŭ novaj vortoj kiel: interreto, paĝaro, diskutejo, vikipedio, retejo. Tiuj vortoj ekzistas en REVO.

Mi kolektis ĉiujn dosierojn por analizoj en unu elŝutebla arkivo, por ke ankaŭ la aliaj povas testi siajn listojn kaj vortarojn. La rezultoj ne estas tute konvinkaj, sed mi estas certa, ke la nova literumilo estas pli bona ol la malnova.

Nova literumilo sur OpenOffice

La aktuala kromprogramo Esperantilo por OpenOffice enhavas la novan literumilon. La problemo estas, ke OpenOffice ne subtenas du alternativajn vortarojn por unu lingvo. Tamen mi volis, ke la uzanto povas selekti, kiun vortaron li uzas: la normalan vortaron aŭ la morfologian vortaron. Tial mi difinis la morfologian vortaron, ke la vortaro por lingvo “zulu”. Do se iu volas uzi la vortaron, li elektu la lingvon “zulu” kaj la morfologia esperanta vortaro estas uzata por literumado.

Nächste Seite »

läuft stressfrei mit WordPress ( WordPress.de )