Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

12.7.2007

Aŭtomata raportado kaj informado per interreto

Filed under: ĝenerale,programado — artur @ 18:39

La projekto Esperantilo estas evoluigita de unu persono. Tio estas preskaŭ normala afero ĉe liberaj programoj.
Tamen multaj homoj partoprenis iugrade ĉe la projekto per raportoj aŭ sugestoj. La nombro de tiuj raportoj ne estas granda.
Mankas erarraportoj, kiuj multe helpus al la projekto. Ankaŭ ĝis nun mi ne ricevis neniujn korektojn de vortaroj, kvankam la programo
mem ebligas adapti la vortaron kaj la ŝanĝoj povus esti eksportitaj per funkcio „preferaĵoj->konservu lokajn ŝanĝojn por eksportado“.
Mi pensas, ke ofte homoj ne scias pri tiuj ebloj aŭ tia partopreno en projekto estas tro klopoda. De informoj, kiuj mi ricevis de uzantoj, mi supozas, ke spertaj esperantistoj ne bezonas la programon kaj komencantoj simple ne kapablas helpi aŭ raporti. Do mi devus atendi la tempon, kiam kelkaj nunaj komencantoj iĝos spertaj kaj havos emon raporti :-). Eble la programo havas tro da eraroj kaj la uzantoj pensas, ke ne indas raporti. Mi tute pri tio ne scias.

Komercaj firmaoj, kiuj laboras pri programaro por vasta publiko, havas tute aliajn rimedojn. En tiuj projektoj partoprenis multaj personoj, kiu prizorgas nur pri unu kampo de kreado. Do ekzistas: fakaj specialistoj, testantoj, specialistoj pri varbado, projektantoj, gvidantoj kaj fine programistoj.

Projekto Esperantilo havas subajn problemojn en tiu kampo.

  • Mi ricevas tro malmulte da eraraj raportoj. (Ĝis nun ĉirkaŭ 10)
  • Due mi tute ne scias, kiel homoj uzas la programon. Kiuj funkcioj estas uzataj kaj ŝatataj kaj kiuj funkcioj neniam estas uzataj?
  • La komuna prilaboro de vortaroj ne funkcias.
  • La eraroj (cimoj) en programo povas esti korektitaj nur per nova eldono. Ne ekzistas la eblo de instalado de flikoj (angle: patch).
  • Uzantoj uzas verŝajne ofte malnovan eldonon de programo kaj malofte refreŝigas la programon.
    Tiu estas eble tre verŝajna, ĉar preskaŭ ĉiun duan monaton ekestos nova eldono de programo kun malgrandaj ŝanĝoj.

Kelkaj novaj programoj kiel Firefox aŭ OpenOffice ankaŭ frontas tiujn problemojn. La solvo de tiuj programoj estas, ke la programo uzas interreton por aŭtomate ricevi aŭ sendi informojn. Mi nun testas kelkajn eblojn. Tiuj estas:

  • Direkta raportado de eraroj per interreto.
  • Rapida kaj aŭtomata instalado de programaj flikoj (sen granda elŝuto de tuta programo).
  • Aŭtomata informado pri nova eldono de Esperantilo.
  • Facila sendado de ŝanĝoj en vortaro.
  • Statistiko pri uzado de programo.

Tiaj funkcioj frue ne estis akceptitaj de uzantoj. Oni precipe ne volis, ke programo mem kontaktis servilon per interreto kaj sendas iujn informojn. Sed nun preskaŭ ĉiuj programoj uzas tiujn eblojn. Nuntempe preskaŭ ĉiu komputilo estas daŭre konektita kun interreto.
Ofte multe uzantoj ne havas tempon por lerni pri tiuj ebloj de programo. Ili estas nur maloftaj uzantoj de komputiloj kaj ne scias pri maniero de libera programado. Do ekzistas verŝajne granda grupo de uzantoj, de kiuj mi ne ricevis neniun informon. Mi planas, ke tiujn novajn funkciojn oni povas influi per agordo de preferaĵoj. Kutime uzantoj tamen neniam tuŝas preferaĵojn.
Mi esperas, ke tiuj funkcioj, kiuj ja estas konataj de aliaj programoj, estos bonvenigitaj de uzantoj.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress