Ankaŭ en julio aperas nova eldono de programo Esperantilo. La novaĵo en tiu eldono estas la rapida vortara listo apud la redaktila fenestro. Jam dum tipado la vortaro montras samtempe eblajn tradukojn. Tiun vortaron instigis al mi Eckchard Stoll, kiu estas kreinto de programo Ecoso. Tiu programo enhavas tian vortaron. Mi ankaŭ forigis unu eraron ĉe tradukado. Dum la unua tradukado ĉiam aperis la erara fenestro.
Aliaj ŝanĝoj:
- Mi refreŝigis la tradukon de uzula interfaco por ĉiuj lingvoj (pola, germana, angla).
- Mi korektis kelkajn erarojn en tekstoj de programo.
- Esperantilo nun povas ĉe tradukado de nomoj uzi polajn regulojn de fleksio.
Do frazo „Mi parolas pri Artur Trzewik.“ rezultas nun „Mówię o Arturze Trzewiku.“. - Oni povas raporti erarojn direkte de programo per interreto.
- Kelkaj aliaj plibonigoj de sintaksa analizo kaj tradukado al pola lingvo.
- Pola vortaro estis plivastigita je kelkcent novaj vortoj.