Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

23.4.2007

Nova eldono 0.92 de programo Esperantilo

Filed under: ĝenerale — artur @ 08:33

Esperantilo nun enhavas tezaŭron (aroj de sinonimaj vortoj), kiu povus esti uzate direkte kun redaktado per funkcio „Redaktu->Sinonimoj“ aŭ klavkombino Ctrl-j aŭ per speciala dialogo „Lingvistiko->Esperanta Tezaŭro“. Mi kompilis la tezaŭron aŭtomate de priskriboj de REVO-vortaro kaj plejparte de priskriboj de esperanta ĉeĥa vortaro de Jan Amos Komenský. Kvankam mi korektis kelkcent sinonimojn mane, la tezaŭro daŭre enhavas multe erarojn kaj estos certe la temo de venonta prilaboro. Esperantilo serĉas anakaŭ sinonimojn helpe de germana vortaro per retraduko (esperanta->germana->esperanta).

Sintaksa analizo

Tiu estas la ĉefa objekto de mia laboro. La plibonigoj havas direktan influon sur kvalito de maŝina tradukado kaj uzebleco de gramatika korektado. Tamen sintaksa analizo estas daŭre melferma tasko kaj ekzistas multaj kazoj, kiu bezonas plibonigoj en programo.

  • Esperantilo nun rekonas virajn kaj virinajn nomojn laŭ vikipedia paĝo.
  • Esperantilo strebas rekoni ankaŭ nekonatajn vortojn nur laŭ finaĵo.
  • Kelkaj kazoj de erara rekono de subfrazoj estis korigitaj.
  • Korekto de analizo de frazoj kun „kiel“, ekzemple: Li estas kiel granda domo.
  • Plivastigita analizo de vorteto „nur“.
  • Analizo de frazparto de tipo „10 ĝis 20“.
  • Rekono de personaj nomoj de tipo: Gustavo la Unua, Anna de Rulle, Barbara Górniak
  • Mi plivastigis mian bazon de ekzemplaj frazoj je kelkaj specialaj kazoj.
  • Rekono de subfrazo kun „se“ ankaŭ sen komo.
  • Korekta analizo de vortgrupo: „nur kiam“, „nur se“.

Pola tradukado

  • Reordigo de personaj pronomoj de lasta pozicio al antaŭlasta pozicio.
  • Korekta tradukado de frazpartoj: Kiom alta, tiom alta.
  • Tradukado de vortoj kun „adi“ kaj „ado“ al polaj durativaj (niedokonany) formoj.

2 Comments »

  1. Saluton!
    Unue, mi volas danki al vi pro tio ĉi bonegan ilon.
    Mi tre ŝatas, ke ĝi povas korekti mian gramatikon, ĉar tiel mi lernas multe pli.

    Mi havas pri ĝi kelkajn komentojn:
    1) La vorto „ekz.“ ĝi ne rekonas. Krome ne eblas aldoni propraj nomoj al la programo kiel ekz. Xfce, Priskorn, k.s. Krome ĝi ankaŭ ne rekonas „k.s.“
    2) La defaŭlta fulmoklavo Ktrl+A (elektu ĉion) kaj Ktrl+Y (refaru) ne funkcias. Ĉu vi povas aldoni ilin?
    3) Krome, ĝi ankaŭ ne laŭnorme (MS word, oOo, Fajrovulpo) kiam mi post elekto de ĉion premas Ktrl+V (englui) ĉar ĝi ne anstataŭigas la elektitan tekston.
    4) La vorto „defaŭlta“ en la supra teksto kiel la sola vorto ne povus esti konvertita de la x-sistemo al la ĉapela-sistemo.

    Amike,
    Denizo
    Aktivulo en la dana e-junularo.
    PS: mi testis la linuksa versio 0.92.

    Kommentar by denizo — 28.4.2007 @ 08:53

  2. Mi dankas por la testado kaj rimarkoj.

    1) Kelkaj mallongiĝoj estas rekonataj: „ekz., tn., p.“. Oni devas skribi punkton post la mallongiĝo. Sed mi rimarkis, ke grandskribitaj mallongiĝoj ne funkcias „Ekz.“. Ne esperantigitaj propraj nomoj ekz.: „Xfce, Priskorn“ oni povas aligi al tn. ignorliston per funkcio „ignoru ĉiam“. Esperantigitaj propraj nomoj (tiuj, kiuj havas esperantajn finilojn) oni povas aligi al interna vortaro per funkcio „Lingivistiko->Radikaro redaktilo“.
    2) Por Unikso kaj Linukso tiuj klavkombinoj ne estis frue konataj. Ktrl+A estis uzata en „Emacs“, „Vi“ kaj „Bash“ kiel „venu al komenco de linio“.
    Esperantilo uzas por „marku ĉion“ la klavkombinon „Ctrl-/“.
    Ankaŭ „Ktrl+Y“ havas alian signifon. Por vindoza eldono de esperantilo tiuj klavkombinoj (Ktrl+A) funkcias. La klavakombinon (Ktrl-Y) mi forgesis. Mi supozas, ke nun multaj uzantoj atendas la vindozajn klavkombinojn eĉ sur Linukso. Mi testos novajn linuksajn programojn (Kade, Kwrite, …).
    Vi vidas la klavkombinojn en la menuoj.
    Ĉiuj klavkombinoj estis priskribitaj tie: http://www.tcl.tk/man/tcl8.4/TkCmd/text.htm#M152
    3) Tio ankaŭ ne estis kutima uniksa sinteno. Por Vindozo tiu funkcias laŭ viaj atendoj. Bedaŭrinde la programa medio, kiun mi uzas, ne respektas la plej novajn solvojn de (OO kaj FireFox) sur Linukso kaj servas por Linukso ofte alian sintenon. Mi ne estas certa, ĉu mi povus ŝanĝi tion.
    4) Esperantilo anstataŭigas la X nur, se rezulta vorto estos konata. Tio tre gravas por „h“ anstataŭigo. Tial Esperantilo ne tuŝas proprajn nomojn kaj fremdajn vortojn kiel „Linux, auxiliary, Luxemburg“. La vorto „defaŭlta“ ne estas konata de Esperantilo (Ĝi ankaŭ ne ekzistas en vortaro REVO). Vi devas do unue aligi tiun vorton al Esperantila vortaro. (Funkcio Lingvistiko->Radikara Redaktilo). Se mi pli profunde tiun pripensas, ŝajnas ke, la problemo ekzistas nur por „aux, eux“ ĉar litersekvoj „sx cx hx“ ne ekzistas en aliaj lingvoj, do mi povus iomete
    ŝanĝi tiun funkcion.

    Artur

    Kommentar by artur — 2.5.2007 @ 08:13

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress