Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

30.3.2007

Esperantilo sur Linukso

Filed under: ĝenerale,programado — artur @ 18:54

Mi ĝis nun ne preparis la instalan pakedon por linukso. Multaj uloj uzas la programon sur linkuso. Mi mem programas kaj plejparte uzas la programon sur linukso. Tamen mi scias de elŝuta statistiko de servero, ke plej multaj homoj tamen uzas la vindozon. La instalado sur linukso estas sufiĉe facila por uzantoj de tiu sistemo. Oni devas elŝuti la dosieron esperantilo.bin kaj la dosieron vortaro.db.zip en unu dosierujo kaj lanĉi la programon „esperantilo.bin“. Por lanĉi la programon, vi devas enmeti la lanĉrajton por la dosiero „esperantilo.bin“. Oni tion faras per komando

chmod u+x esperantilo.bin.

Poste oni povas lanĉi la programon per komando

./esperantilo.bin

Pri la baza tekniko de programo mi skribis en mia frua blogo. Uloj, kiuj interesas pri programado de Esperantilo, povas uzi la EsperantiloSDK, kiu enhavas tutan programan medion de esperantilo, kiu bazas sur programaro: Tcl/Tk, XOTcl kaj XOTclIDE.

Uzataj dosierojn de programo

Esperantilo provas post la lanĉado malpaki la arkivon „vortaro.db.zip“ en la dosierujon de programo. Do estas grave, ke la uzanto de programo havas rajton por skribi en la dosierujon de programo. En tiu arkiva dosiero „vortaro.db.zip“ troviĝas ne nur la multlingva vortaro, sed ankaŭ vortareto de REVO, aliaj vortlistoj kaj kelkaj reguloj de gramatika korektado. La programo konservas la prefereĵojn de programo, tradukajn memorojn kaj listo de ŝanĝoj de vortaro en uzula dozierujo "~/.Esperantilo", kiu estas kreita post la unua lanĉo de programo.

Instalado por multaj uzantoj

Kutime sur linukso la programoj estas instalitaj centrale en dosierujo „/usr/local/“. Se vi volas istali Esperantilo tiumaniere, vi devas depaki la arkivujon „vortaro.db.zip“. Mi priskribas tiun proceduron kiel ŝela programo. La kondiĉo estas, ke la dosierojn estas unue en doma dosierujo.

su mkdir /usr/local/esperantilo
cd /usr/local/esperantilo
cp ~/Esperantilo.bin .
chmod a+x Esperantilo.bin
cp ~/vortaro.db.zip .
unzip vortaro.db.zip
ln -s Esperantilo.bin /usr/bin/Esperantilo

Tamen post tiu instalado la uzanto ne povas modifi la vortaron aŭ ŝanĝi la regulojn de gramatika korektado. La problemo estas, ke la uzanto ne rajtas modifi la dosieron „vortaro.db“. La similan problemon havus ankaŭ la uzantoj de vindoso, se ili laborus sen adminstraciaj rajtoj. Tio estas tamen tre malofta praktiko sur vindozo.

Lanĉado de programo por aliaj uniksoj kaj ne intel linuksoj

Esperantilo teorie povas ruli sur ĉiu sistemo, sur kiu rulas Tcl/Tk kaj XOTcl. Tio estas preskaŭ ĉiuj konataj sistemoj. Ĉiuj uzataj komponentoj de Esperantilo estas havebla en fonta koda kaj havas tre liberajn permesilojn. BSD Permesilo de Tcl/Tk kaj XOTcl estas eĉ malpli limigitaj ol la permesilo de Esperantilo, kiu estas GPL kaj limigas ĉefe la limigon de libero de postaj uzantoj. Ĉar Esperantilo estas havebla en fonta kodo, nur la scio de uzanto limigas ĝian uzadon sur iu sistemo. La praktika barilo estas, ke nur specialistoj povas kolekti la necesajn ecojn kaj agordi la sistemon por Esperantilo. Mi nur preparis tre komfortajn instalajn paketojn por Vindozo kaj Linukso (Intel). La baza tekniko estas priskribita tie.

Kreado de linuksaj instaladaj pakaĵoj

Mi ĝis nun ne preparas kutimajn instaladajn pakaĵojn por linukso. Por linukso ekzistas diversaj sistemoj de pakado. La plej disvastigataj estas RPM kaj Deb. Unu uzanto preparis la instaladan pakedon por distribuo Slackware. La paketo ne estas nun aktuala, sed oni povas uzi ĝin por konstrui novajn pakedojn. La problemo estas, ke en praktiko oni devas konstrui kaj testi pakedon por ĉiu konata distribuo. Do oni devus havi pakedon por: Fedora, Suse, Mendriva, Debian, Ubuntu. La dua problemo estas, ke pakedoj provas reuzi la komponentojn por ŝpari la spacon. Ĉar Esperantilo bazas sur Tcl/Tk kaj XOTcl oni devus reuzi Tcl/Tk kaj XOTcl. Tcl/Tk estas preskaŭ ĉiam havebla kiel separata pakaĵo. Por XOTcl tio ne estas certa. Nun ekzistas laŭ mia scio nur iu malnova pakaĵo de XOTcl per Debiano. Sed de tie komencas la problemoj. Oni devus koni la haveblecon kaj dependoj inter pakaĵoj por ĉiu sistemo. Ofte pakaĵoj estas uzeblaj ne nur por certa distribuo sed ankaŭ nur por unu eldono. Do pakado por linukso estas tre temporaba agado. Tial mi decidis uzi tclkit, kiu estas nun la kutima por Tcl tekniko de pakado. Nun Esperantilo rapide evoluas. Preskaŭ ĉiun monaton mi konstruas novan eldonon kaj por uzantoj mi ĉiam sugestas instali la plej freŝan eldonon. Mi do ne pensas, ke venis la tempo por konstrui stabilajn pakaĵojn por linukso.

Intereso pri Esperantilo en Linuksa medio

Por mi tre agrable estas relative vigla interesiĝo de linuksa medio por la programo Esperantilo. La unua mencio en presita gazeto pri la programo aperis ja en linuksa gazeto (Linux Magazine): Germana eldono kaj angla eldono. Ankaŭ la komonumo de Tcl/Tk programistoj menciis la programon el sia grupo: Dr. Dobb’s Tcl-URL! – weekly Tcl news and links (Dec 19)<-cite>. Rimarkinda estas ankaŭ la fakto, ke en tiuj artikoloj aŭ mencioj oni tre favore skribis ankaŭ pri esperanto. Laŭ mia scio Esperantilo estas la unua libera programo, kiu oferas altkvalitan maŝinan tradukadon. Ĝis nun en tiu kampo de maŝina tradukado ekzistis nur tre multekostaj komercaj programoj por elektitaj lingvoj. Do Esperantilo estas certe ankaŭ de teknika vidpunkto interesa temo. Estas por mi interese, ke per Esperantilo multaj fakuloj de komputila lingvistiko, ekkonas iom pri Esperanto. Mi spertis, ke tre grava estis la traduko de ĉefa paĝo de retejo al angla lingvo.

Mi ĝis nun ne faris neniun direktan verbadon por la programo. Mi raportis aŭ enskribis la programon nur en kelkaj retejoj. La ofte uzata retejo de linuksa medio estas Freshmeat. Post kiam mi anoncis la programon en tiu retejo, tuj aperis la artikolo en linuksa gezeto. Mi aldonis la mallongan informon pri Esperantilo en vikipedio en artikolo pri maŝina tradukado. Aliaj metis tiun informon ankaŭ por aliaj lingvoj pola vikipedio, germana vikipedio, angla vikipedio. Mi pensas, ke nun la ĉefa fonto de plivastigado estas la serĉilo „google“. Nun tiu serĉilo enmetas la retejon de esperantilo sur unua paĝo, se oni serĉas vortojn kiel „maŝina tradukado, perkomputila tradukado, redaktilo“. Mi vidis en la protokoloj de servilo, ke tre ofte poloj, kiu serĉas programoj por maŝina tradukado, ektroviĝas sur paĝoj de Esperantilo. Ili certe plej ofte volas traduki inter pola kaj angla lingvoj, sed en tiu maniero ili almenaŭ ekkonas iom pri esperanto. Do mi supozas, ke la programo mem varbas pro esperanto.

Mi konsideras la programon kiel ne preta kaj precipe ne taŭga por ĉiu uzanto. Do mi timas pri tro frua disvastigo de programo. Mia timo estas, ke homoj havus iun opinion pri la programo, kiu ne estus plu valida jam post du monatoj. Multaj uzantoj skribas ankaŭ multajn leterojn kaj tio rezultas ofte aldonan laboron. En alia flanko la programo bazonas raportojn de uzantoj por plibonigo kaj plua evoluo. Leteroj de uzantoj estas ofte grava motivigo por mi kaj fonto de ideoj.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress