Novaĵoj kaj ŝanĝoj en tiu eldono.
Sintaksa analizo
- Analizo de frazpartoj de tipo „pli da …, tro da …“
- Analizo de nombraj jaroj „En 1999, Ekde 2005“
- Korekta analizo de subfrazoj sen komoj de tipo: „Se tio funkcios oni uzos tion“ aŭ „Se mi havus la libron, kiun vi havus, mi estus feliĉa“.
- Analizo de i-frazojpartoj kun „eble“. „Estas eble fari tion“.
- Analizo de frazpartoj kun „malplej“.
Gramatika kontrolado
- Sugesto por misuzo de pronomoj „mi patro -> mia patro“.
- Sugesto por forgesita akuzativo en tablo-vorto: „Kio vi vidas? -> Kion vi vidas?
- Aliaj novaj testoj.
- Novaj regulaj esprimoj por kelkaj eraroj (ekz: dekunu -> dek unu)
Tradukado
- Plivastigo kaj kompletigo de pola vortaro je ĉirkaŭ 1500 vortoj.
- Tradukado de esprimoj: “ … devas ne …“
- Tradukado de „ĉio ĉi“, „devinti->powinien“, „ĉ.->ok.“
- Korekto en fleksio de polaj substantivoj de grupo 89.
- Misfunkcio en traduko de nombroj estas riparita.
- Korekto en traduko de numeraloj de vira genro „du soldatoj = dwóch żołnierzy“.
- Uzo de esperanto-esperanto vortaro ankaŭ por vortoj kun finiloj.
Novaj funkcioj
- Funkcio „Wiki al HTML“, kiu povas transformigi la tekston laŭ formato de vikipedia viki al
html
formato. (menuo Korektado->HTML-XML->Wiki al HTML) - Uzado de Esperantilo en TTT-Servilo aŭ kiel TTT-Servilo. (Legu pli tie)
- Esperantilo enhavas nun portugalan vortaron. Mi dankas al Vitor Luiz Rigoti dos Anjos por la vortlisto.
Kiel kutime mi petas por erarraportoj kaj rimarkoj.