Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

12.1.2007

Prilaboro de HTML-paĝoj per Esperantilo – programo „TIDY“

Filed under: programado,uzantoj — artur @ 19:41

Esperantilo estas baza UTF8-redaktilo aŭ Tekstredaktilo.

Per ĝi oni ne povas prilabori tekstajn dokumentojn simile al dokumentoredaktilo ekzemple kiel Open Office. Dokumentoredaktiloj oferas funkciojn, kiuj ebligas, ke uzanto povas vidi kaj prilabori tekstajn dokumentojn sur komputilo same kiel ili aspektos post la preso. Tiu funkcio oni nomas per angla akronimo WYSIWYG.

Sed ankaŭ per baza tekstredaktilo oni povas prilabori riĉaspektajn dokumentojn. Oni uzas por tio specialajn formatojn. Plej konataj estas HTML, LatexDocBook. La lasta formato bazas sur formato XML.

Oni povas uzi Esperantilon por redaktado de tiuj formatoj, kiuj bazas sur tekstaj formatoj. Esperantilo enhavas ankaŭ aldonajn funkciojn por prilaboro de formatoj HTML kaj XML. Tiuj formatoj estas rekonataj ĉe literumado, gramatika korektado kaj maŝina tradukado. Ekzistas speciala funkcio (menuo: Dosiero-Montru en HTML-Foliumilo) por montri la redaktatan paĝon en HTML-Foliumilo.

Mi mem uzas Esperantilon por redaktado de miaj TTT-paĝoj. Uzantoj sugestis al mi pliriĉigi la redaktilon per aldonaj funkcioj por prilaboro de HTML-paĝoj. Mi ofte devas decidi, kiujn funkciojn mi programos. Ofte reagoj de uzantoj aŭ miaj portempaj bezonoj kaj interesoj influas la decidon. Ĉar tempo kaj aliaj rimedoj estas limigitaj, do la decido ne estas facila. En la unua flanko mi volas programi funkciojn, kiujn mi mem aŭ aliaj uzantoj bezonas, en la dua flanko mi ne volas reprogrami funkciojn, kiujn havas aliaj programoj. Ekzistas do multe da aliaj tre bonaj kaj liberaj HTML-redaktiloj. Sed ne ekzistas programoj, kiuj povas korekti esperantajn tekstojn aŭ aŭtomate traduki de esperanta lingvo. Tial mi konscie ne programis konatajn specialajn funkciojn.

Por ne programi ĉion mem oni povas sekvi du strategiojn. Aŭ enprogrami la funkciojn de Esperanto en aliajn programojn. La plej bona por tiu takso estus OpenOffice. Aŭ uzi aliajn programojn aŭ pecojn de programoj en Esperantilo. Mi jam reuzas por literumado la programon Hunspell.

Mi delonge jam konas la programon Tidy, kiu povas kontroli kaj purigi la HTML-dosierojn. Ĉar la funkcio de Tidy estas tre utila, mi decidis direkte subteni tiun taŭgan programon en Esperantilo. Per menuo (Korektado->HTML-XML->Testu HTML) oni povas testi la HTML-dosieron je korekteco laŭ HTML-reguloj. Post la korektado aperas en la suba kampo de redaktilo listo kun eraroj en html-formato. Oni povas selekti la mesaĝon kaj la redaktilo montras en teksto la precizan kampon de eraro. Ĉar la programo Tidy estas angla kaj ne subtenas la esperantan lingvon, la mesaĝoj estas nur en angla lingvo. La programo mem estas tre malgranda (300kbytes), do mi decidis ankaŭ enmeti la programon en instalprogramon de Esperantilo por vidnozo. La uzantoj de Linukso eble facile povas instali tiun programon mem aŭ ofte jam havas ĝin en la sistemo. Tiu funkcio venos en sekva eldono de Esperantilo. Tio estos eble jam en kelkaj semajnoj.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress