Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

31.12.2006

Pola kaj esperanta vortfarado

Filed under: lingvistiko,pola lingvo — artur @ 13:51

En la kristnaska periodo mi legis la gramatikan libron, kiun mi iam aĉetis en polando „Zarys Gramatyki Polskiej“ de Alicka Nagórko. Tre interesa estis por mi la ĉapitro pri pola vortvarado. Mi esperis, ke mi povus kompletigi la polan-esperantan vortaron aŭtomate. La baza ideo estus konstrui la derivon de pola radiko por konata esperanta vorto laŭ pola vortfarado. Fine la programo testas, ĉu tiu arte farita vorto vere ekzistas en pola lingvo per simpla literumado. Mi tion jam faris por derivi adverbojn de adjektivoj, kiuj normale ne aperas en polaj vortaroj.

  • rapida – rapide
  • szybki – szybko

En pli ampleksaj kazoj mi povus eĉ simuli en maŝina tradukado spontanan vortvaradon. Tie temas pri vortoj, kiu normale ne ekzistas en vortaro, ofte emocia vortfarado: „domaĉo, fiprogrami, monaĉo“. Mi suspektas, ke aŭtomata vortfarado por sufiksoj: „adi, isto, ejo, ino, ero, ulo“ aŭ adjektivigo aŭ substantivigo estas principe ebla. Per tiu libro mi ankaŭ lernis iomete pri interesaj principoj de pola vortfarado, kiu eble ankaŭ validas por esperanta vortfarado. Kelkaj interesaj principoj:

  • La unua fonto de vortfarado estas enpropriĝo (pole: „Asymilation“ ) de fremdaj vortoj.
  • Ofta konstuoprincipo estas mensa asociacio.
  • Per unuigo (pole: „Unifikacja“). Partoj de vortgrupo estas forigitaj
  • Konstruo per vortoripedado

Tiu principoj kondukas ofte al nelogikaj aŭ tempaj vortfaradoj, kiuj ne povas esti logike komprenataj. Mi trovis tiujn vortfaradojn en Esperanto lingvo.

  • Enpropiĝo: vorto „partopreni“ estas enpropiĝo de germana „teilnehmen“ aŭ pola „brać udział“. La vorto ne estas logika, ĉar kiun parton oni prenas ĉe tiu ago.
  • Per unuigo. Forigo de vortoj. En pola lingvo la ĉeno „telefon komurkowy“ – „komurkowiec“ – „komórka“. En esperanta lingvo: „komputila muŝo“ – „muŝo“.
  • Asociacio: krokodili, kabei
  • Ripetado: finfine (schlussendlich), treege, unusola

Tiu vortfarado estas ofte tre kritikita de esperantaj puristoj, ĉar la lingvo iĝas per tio pli natura ol neŭtrala.Interesa en pola lingvo estas vortfarado por socia dialekto aŭ emocia vortfarado. Ofte oni uzas la eblojn de pola lingvo ŝanĝi certajn literojn en radiko. (ekz: s-ch)

  • cigaredaĉoj – papierochy; cigaredoj – popierosy
  • monaĉo – pieniąchy, mono – pieniądze

Poloj tre volonte uzas vortfaradon por esprimi emociojn, humoron aŭ ceteran asociacion

  • poseł – poślica
  • kundel – kundlyzm
  • bicie mordy – mordobijnia
  • kolega – koleś – kolesiówa

Tre potenca estas ankaŭ la pola sufikso „owy“, kiu signifas nur „havas rilaton kun“. Tio sufikso estas uzate ofte samtempe ĉe la proceso de unuigo („Unifikacja“).

  • szkoła podstawowa – podstawówka
  • karta obiegowa – obiegówka
  • klasa przedszkolna – zerówka

Tiu vortoj povas havi aliajn signifojn por aliaj grupoj kaj fakoj. Mi tion observis en esperanto, ke vortoj kiel:

  • reto – TTT (enpropriĝo de angla asociacio „net“)
  • retejo – TTT-ejo
  • retumi – traserĉi la TTT-aron

Kiam oni iam komencis la vortfaradan lavangon, la proceso iĝas for de logika kontrolo. Estas interese, ke la (Sonja’s English-Esperanto Dictionary) vortaro malsugestas la uzadon ne vorto „retejo“.

En Esperanto la similan rolon de pola „owy“ havas la sufikso „um“. Kaj tiu sufikso estas tre volonte uzate de esperanta junularo por krei propra socia dialekto:

  • bierumi
  • kongresumi

En pola lingvo sufiksoj, kvankam tre riĉaj, ne havas fiksan signifon. „arz“ povas signifi profesion, ilon aŭ eĉ aĵon. Mi supozas, ke la plej radika signifo de vorto (radiko) havas influon je eblaj derivoj.

Kion mi povas konstati post tiu legado.

  • Vortfarado tre malofte estas proceso de logika derivo. Kaj tio validas ankaŭ por Esperanto. Novaj vortoj ne devas esti logikaj sed devas esti allogaj por uzantoj (eble angle „sexy“)
  • Spontana vortfarado estos eble la plej granda problemo de maŝina tradukado.
  • Esperanton enfluas eble pluraj sentoj de vortfarado.
  • Ofte en la libro oni legas. Tiu aŭ tiu kampo bezonas pli vastan esploron. Kompletan sciencan bazon de pola vortfarado oni eble devas longe atendi.
  • Mi havas nun kelkajn ideojn de eksperimentoj kun pola vortfarado en Esperantilo

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress