Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

29.10.2006

Artikolo pri Esperantilo en komputila ĵurnalo (Linux Magazine)

Filed under: reagoj — artur @ 11:38

Bona informo pro la projekto, kiu eble estas rezulto de traduko de projekto al angla lingvo. Post la traduko mi povis registri la programon en retejo freshmeat , kiu kolektas informojn pri liberaj programoj (angle: open source). Tiu eble ankaŭ rezultis per mencio de projekto en aliaj retejoj.

Nur du semajnojn poste la programo estas priskribita en konata komputila ĵurnalo (Linux Magazin) germana eldono: Linux Magazin (10/2006) kaj unu monaton poste en angla eldono: Linux Magazine (11/2006). Mi legis nur la anglan eldonon. La programo estas priskribita sur duona paĝo. La aŭtoro skribis multe pri Esperanto mem kiel lingvo, substrekante ties
liberecon similan al tiu de Linukso kaj malferma programado. Zamenhof estas persono, kiu rezignis pri siaj propraj rajtoj rilate al la lingvo, sia inventaĵo, por bono de homaro. Tian saman faras ja multegaj programistoj de libera programado, kies plej bona komuna elfaraĵo estas mastruma sistemo Linukso. Mi mem uzas Linukson por programi kaj testi la Esperantilon, la eldono por vindozo estas preparita poste.

Kiam mi rigardas la elŝutan statistikon de Esperantilo, mi konstatas, ke la plejparto de uzantoj de programo uzas Vindozon.

Programistoj de libera programado komunkas preskaŭ nur per angla lingvo, kvankam ekzistas multaj programoj, kiuj
estas tradukitaj al naciaj lingvoj. Se la ideoj de Esperanto kaj libera programado estas similaj, ili tamen ne nepre kunligiĝas.
Esperantistoj ne uzas Linukson kaj linuksanoj ne uzas Esperanton (krome unuopaj esceptoj).

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress