Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

28.12.2006

konjunkcio kaj prepozicio: ĝis, dum, antaŭ ol, post kiam

Filed under: lingvistiko,programado — artur @ 12:21

Sintaksa analizo en Esperantilo funkcias sufiĉe bone por granda parto de frazoj. Restas nun pli komplikaj kazoj, kiuj ĝis nun ne funkcias. Ofte mi frue tute ne pritraktis tiujn kazojn, ĉar mi ne volis trokompliki la aferojn.

Vortetoj, kiuj povas havi en sintakso plurajn funkciojn, kaŭzas ĉiam problemojn. La plej problema estas evidente la vorteto: „kiel“. Sed ankaŭ vortetoj „ĝis“ kaj „dum“ rolas kiel aŭ prepozicioj aŭ konjunkcioj (aŭ pli precize frazenkondukiloj). En la lasta rolo ili estas similaj al vortetoj: „kvankam, apenaŭ, kvazaŭ“. Pli detale oni legu pri tio en PMEG.

  • Li legis multajn librojn, dum li studis.
  • Dum la mateno estas tre varme en tiu lando.

En pola lingvo oni uzas du diferencajn esprimojn por tiuj du kazoj

  • dum – gdy, w czasie gdy (kiel konjunkcio)
  • dum – w czasie (kiel prepozicio)

Vorteto ‚ĝis‘ havas ankaŭ tempan kaj lokan signifon.

  • Ĝis li laboris, li havis monon.
  • Li iras ĝis la bordo.
  • Ĝis mateno li atendis la amikon.
  • Li estis tre fama ĝis nun.

Oni atentu, ke „ĝis“ povas ankaŭ esti en unu strukturo kun primitivaj tempaj adverboj: „nun, morgaŭ, …“.Por sintaksa analizo malfacile estas diferenci en kiu rolo aperas la vorteto. Se la sintaksa analizo grupigas false la vorteton kun sekva substantiva frazparto, tiam en frazo mankas la subjekto.

  • Korekte – [Ĝis] [patro] laboris, li havis propran monon.
  • False – [Ĝis patro] laboris, li havis propran monon.

Interesaj estas fiksaj grupoj „antaŭ ol“ kaj „post kiam“, kiuj ankaŭ rolas kiel frazenkondukiloj. La grupo „antaŭ ol“ estas de tute alia speco ol iliaj eroj. „antaŭ ol“ estas nun frazenkondukiloj, kvankam nek „antaŭ“ nek „ol“ povas sole havi tiun rolon. Oni ne povas forigi unu elementon sen perdi la gramatikan korekton de tuta frazo. Tio estas en Esperanto tre malofta fenomeno, kiu tre helpas ĉe konstruo de sintaksa analizilo. Ĉe „post kiam“ oni povus konsideri „post“ kiel modifo de „kiam“. Tiuj grupoj similas ankaŭ al grupo „por ke“. Ankaŭ en Esperanto estas vera la statistika pareto regulo 20/80. 20% de kazoj rezultigas 80% de laboro. La sintaksan analizilon en Esperantilo mi programas jam 1 jaron, sed por korekte analizi la kromajn kazojn mi necesus aldonajn 5 jarojn. Eĉ pli malkontentiga esta la konstato, ke ofte la nunaj teknikaj solvoj en programo ne kapablas analizi tiujn restantajn kazojn, tial eble por ĉiam restas iuj frazoj, kiuj ne estas analizitaj korekte. Mi esperas tamen, ke programlingvo XOTcl, kiun mi uzas, estas sufiĉe fleksebla ankaŭ por tiuj kazoj.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress