Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

21.12.2006

Kiel komputilo tradukas?

Filed under: lingvistiko,maŝina tradukado — artur @ 19:10

Mi bezonis preskaŭ unu jaron por lerni la bazon pri komputila lingvistiko. Mia unua libro estas „Computerlinguistik und Sprachtechnologie. Eine Einführung“ de „Kai-Uwe Carstensen, Christian Ebert, Cornelia Endriss, Susanne Jekat, Ralf Klabunde“. Kvankam la libro havas 650 paĝojn mi rapide rimarkis, ke ĝi nur tuŝas temojn, kiuj min interesis. Poste mi ofte traserĉis la reton je informoj pri komputila lingvistiko. Oni nur tre malfacile trovas ion, kiu ne nur tuŝas la temon. Tre helpa estis por mi la Internet Grammar of English, kiu tre klare kaj sisteme priskribas la sintaksan analizon. Pri teknikaj eroj mi plej profunde legis en dokumentaro de sistemo Natural Language Toolkit.

Nun mi decidis ne plu aktive disvolvi la programon, sed nur forigi la erarojn kaj dokumenti la sistemon. Restas ankaŭ kelkaj funkcioj, kiujn mi volas programi, sed en tute la sistemo ne ŝanĝiĝos. Unue mi decidis prepari mallongan prezenton, kiu povus komprenigi ankaŭ al ne programistoj, kiel Esperantilo tradukas. Mi preparas nun la teknikajn priskribojn de programo kaj enmetas komentojn en la fontoprogramo.

Mi preparis la prezenton per programo „Impress“ de OpenOffice. Mi provis uzi multajn bildojn, kaj prezenti la bazan teknikon de programo.

2 Comments »

  1. Gratulon pro la interesega prezentado, kaj ankaŭ pro ĉi tiu utilega programo. Mi jam uzas Esperantilon de unu jaro, kaj estas tre interese vidi kiel ĝi evoluas, havante pli kaj pli da opcioj.

    Sed mi ankaŭ devas diri ke mi havas problemeteton kun ĝi: Kiam mi uzas kelkajn opciojn kiuj aperigas novajn fenestrojn, la litergrandeco en la novaj ĵus aperintaj fenestroj estas tiel malgranda ke mi ne povas legi la enhavon. Ĉi tio ne okazas kun ĉiuj la opcioj kiuj malfermas fenestrojn, nur kun kelkaj, ekzemple kun la sintaksa analizo. Mia operaciumo estas Ubuntu Linukso.

    Ĝis

    Kommentar by Enbor — 23.12.2006 @ 18:58

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress