Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

6.12.2006

Ordo de frazpartoj en pola lingvo

Filed under: pola lingvo — artur @ 21:49

Simile al Esperanto ordo de frazpartoj en Pola lingvo ne estas strikte difinita. Ĉiuj subaj frazoj estas gramatike korektaj.

  • Frato amas fratinon. Brat kocha siostrę.
  • Fratinon amas frato. Siostrę kocha brat.
  • Frato fratinon amas. Brat siostrę kocha .

Sed tio ne signifas, ke la ordo estas en pola lingvo tute sensignifa. Ŝajnas, ke ekzistas kutima ordo, kaj ordo, kiu per pozicio de iu elemento, emfazas ion. Kiam mi aŭtomate tradukis frazojn de Esperanto al pola lingvo, la programo ne ŝanĝis la ordon de frazpartoj. Tio rezultigis malofte nekutiman tradukon al pola lingvo. La kutima ordo de Esperanto diferencas do de kutima pola ordo.

Kelkaj ekzemploj:

  • Kio estas tio. Co jest to? (kutime) Co to jest? (Kio tio estas)
  • Patro konas lin. Ojciec zna go. (kutime) Ojciec go zna (Patro lin konas.
  • Frato ofte lavis sin. Brat często mył się. (kutime) Brat często się mył. (Frato ofte sin lavis)

En Esperanto la kutima ordo estas Subjekto+Verbo+Objekto. Inter tiuj ĉefaj elementoj povas esti enmetitaj aliajn adjektojn.

  • Mi ofte programas vespere.
  • En la lasta jaro li finigis sian laboron.

En pola lingvo tiu ordo ankaŭ estas la kutima, sed ŝajnas, ke ekzistas kelkaj aliaj aldonaj reguloj. Mi povis rimarki sekvajn regulojn.

  • En pola lingvoo oni evitas personajn pronomojn kaj tablovortojn en la fino de frazo.
  • Oni ankaŭ evitas refleksivan pronomon „się“ („sin“) en la fino de frazo.
  • Ĉe demandoj verboj ofte okupas la lastan lokon.

Subjektiva frazparto

En pola lingvo ambaŭ variantoj de priskribo de substantivo per adjektivo estas kutimaj

  • fama libro – słynna książka
  • libro fama – książka słynna

Sed ekzistas malgranda diferenco inter tiuj du ebloj. La modelo „Subjekto+Adjektivo“ estas uzata plej ofte, kiam la esprimo difinas konkretan klason de aĵoj.

  • sistemo komputila – system komputerowy
  • libro scienca – książka naukowa

Tio okazas plej ofte, kiam la adjektivo devenas de substantivo. Adjektivigo de substantivoj estas en pola lingvo tre kutima. En esperantilo adjektivoj, kiuJ devas stari post la substantivo estas speciale markitaj en vortaro per priskribo „def“ en kampo „gramatiko“ de adjektivo. Interese, ke en Esperanto ne ekzistas ĝis nun tiu kutimo.

En germana liNgvo la adjektivigo de substantivoj ne estas ĉiam ebla. Ni havas do:

  • sistemo komputila – Komputersystem
  • libro scienca – wissenschaftliches Buch

En la vortaro de Esperantilo por vorto „komputila“ ekzistas traduko „Komputer~“. Tio signifas, ke oni povas uzi
nur vortfaradon ĉe tiu vorto.

Nekutima ordo en pola lingvo

Per ne kutima ordo en pola lingvo oni ofte volas fabriki iun specifan stilon. Ofte per nekutima ordo oni simulas maljunan polan lingvon (Ekzemple tiu de romanoj de Sienkiewicz).

  • Nieszczęście by chyba waćpanu taka służba przynieść mogła.
  • Od dwóch już miesięcy Zaporożcy saletry mi nie puszczają, którą od Czarnego Morza przywozić trzeba.

Mi pensas ankaŭ pri filmo „milito de astroj“ kaj la parolmanieron de majstro „joda“ (Yoda). Priskribon de ordo de frazpartoj oni vane serĉas en polaj gramatikaj libroj. Mi ofte povis trovi nur rimarkon, ke la ordo estas libera. Tio estas tute alia por lingvoj kun tre rigida ordo kiel angla lingvo. Ĝenerale oni povas trovi en la reto nur malmultajn informojn pri pola lingvo. La plej bona retejo, kiun mi trovis, estas farita de hobiulo. Gramatyka języka polskiego.

En tiu kazo la pola lingvistiko ne liveras necesajn informojn por praktika aplikado en komputila lingvistiko. Mi rimarkis, ke nur por tiel nomataj grandaj lingvoj onI trovas en la reto sufiĉajn informojn. Kvankam pola lingvo ne estas tiel malgranda, la kvanto de informoj pri pola lingvo estas tre malgranda kompare al germana aŭ rusa lingvo. Mi eĉ ne pensas pri vere malgrandaj lingvoj.

Mi mem ofte ne estas tute certa, kiu ordo en pola lingvo estas kutima, ĉar ofte ekzistas grandaj regionaj diferencoj.

Kutima kaj nekutima ordo en Esperanto

Estas tre malfacile diri, kiu ordo estas kutima por Esperanto. Estus eble tre interesa tasko, pritrakti tiun temon laŭ statistikaj metodoj. Nun mi ne bezonas tiujn informojn, sed por preciza sintaksa analizo, tiu povas esti necesa.

Dispartigitaj frazpartoj

Penseblaj sed maloftaj estas en esperanto sekvaj frazoj.

  • [Tre bonan] mi legis [libron] hieraŭ. (tre bona libro)
  • [vin] mi volas [renkonti]. (renkonti vin)

La dispartigon oni povas observi ĉe np-frazpartoj (adjektivo+substantivo) kaj ivp-frazpartoj (infinitivaj verbaj frazpartoj). En pola lingvo tiun dispartigon mi trovas pli ofte ol en Esperanto kaj kutime en respondoj.

  • Kian libron vi legis? Bonan mi legis libron.

La sintaksa analizilo de esperantilo tute ne povas analizi tiajn frazojn kaj mi ne planas tiun eblon en la venonto. Bedaŭrinde la strukturo, kiu povus konservi tiujn informojn, estas pli komplika el teknika vidpunkto.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress