Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

25.11.2010

Nova Esperantilo por OpenOffice

Filed under: programado — artur @ 15:01

Mi preparis ankaŭ la eldonon 0.992 de Esperantilo por OpenOffice.

Tiu eldona havas subajn funkciojn

  • literumilo
  • gramatika kontrolilo
  • vortodivigilo (silabado)
  • tezaŭro
  • konvertilo de cx ch al ĉ

La tezaŭron mi faris de datoj de REVO vortaro. Mi uzis la referencojn de tipo „sin“ kaj „vid“ (sinonimo kaj vidu) por krei la dosieron por OpenOffice. Unue mi volis uzi nur „sin“ referencojn, sed mi rimarkis, ke la listo de vortoj estas tre malgranda (1600) kaj multaj taŭgaj vortoj ekzistas ĉe referencoj de tipo „vid“. Ekzemple de „granda“ al „giganta“. Mi pensas, ke kutime la tezaŭro ne nur enhavas sinonimojn sed ankaŭ vortoj kun simila senco. La malavantaĝa afero estas, ke multaj referencoj de tipo „vid“ povas estas malĝustaj. Do la uzanto ne plene fidu je tiu tezaŭro.

openoffice tezauxro

Aldonaj funckcioj de la kromprogramo Esperantilo por OpenOffice

Kutime la tiuspecaj kromprogramoj enhavas ankaŭ vortdividan vortaron aŭ vortaron por silabado (angle „Hyphenation Dictionary“ vidu lingucomponent.openoffice.org). La problemo estas, ke laŭ mia scio en Esperanto ne ekzistas klaraj reguloj por vortdividadon (vidu silabo kaj silabado).
Tamen iuj jam laboris pri tio diskutgrupo eLiberaProgramaro.

Mi aldonis la dosieron hyph_eo.dic-1.2.tar.bz preparitan de Ari Caldeira de la diskutgrupo al la kromprogramo.

Konvertilo por ĉapeloj

Alia necesa funkcio estas la konvertilo de provizoraj skribmanieroj por ĉapelitaj literoj (ŝĉĥĝĵŭ). Ankaŭ sur tiu kampo ekzistas io, sed bedaŭrinde ne kiel facile uzebla la trovebla kromprogramo (ne en provizo de kromprogramoj de OpenOffice).

Mi ankaŭ aldonis similajn funkciojn al la Esperantilo. Oni povas uzi la konvertilon de menuo (angle: Tools, gemane: Extras).

openoffice konvertilo

La konvertilo de Esperantilo estas iom pli ampleksa, ĉar ĝi testas, ĉu la rezulta vorto estas vere esperanta vorto. Tiu testo ebligas, ke la programo ne ŝanĝu maloportune la ne esperantan vorton (nomoj, citaĵoj kiel ekz. Linux). Tamen ekzistas vortoj kiel „chashundo“ (ĉashundo ne ĉaŝundo), kiuj ankaŭ nun faras problemojn ĉe konvertado.

Mi trovis ankaŭ aliajn vortojn, por kiuj la simpla ch-konvertilo faras erarojn:

grashepataĵo
ĉashundo
flughundo
ĉashundoj
invershava
neinvershava
ĉashundo
dishaki
kashalo
vangharoj
vangharo
longharulo
longhara
vangharulo
senchava
sukceshava
senchavi
potenchavi
grashava
invershava
neinvershava
potenchavulo
disheligi
seshora
seshore
plushoro
komenchoro
flughaveno
flughavena
flughavene
flughavenisto
amashisterio
misharmonia
disharmonio
misharmoniigi
misharmonio
Ŝlesvigholstinio
ŝlesvigholstiniano
seshektara
bushaltejo
aŭtobushaltejo
fikshejma
mishelpi
prononchelpo
ŝpruchelpilo
drogherba
drogherbo
kuracherbo
kuracherba
mishumore
mishumora
mishumoro
mishumorigi
mishumori
gajhumora
dishirtigi
sekshontemo

La same por „au“ kaj „eu“

reuzpapero
ŝippereulo
kakaujo
geulo
teumado
teumi
teujo
reuzi
neuzebla
neuzo
reuzebla
reuzado
reuzo
neuzeblaĵo
neuzinda
livreulo
jubileulo
fiksideulo
reutiligo
linoleumo
posteulo
oleujo
oleumi
sanktoleumi
praulo
Koreujo
nordkoreujo
petroleumo
tiaulo
tieulo
geukraino
reunio
doganaunio
eŭropaunio
unuaulo
imaginaraunuo
rereunuigi
rereunuiĝo
rereunuiĝi
reunuigi
reunuigita
reunuiĝo
reunuiĝi
matricaunuo
traurbe
malgrandaursino
blankaurso
grandaursino
geumo
saudaarabujo
Nauro
naura
araneuloj
aleuto
aleutaj
ureuso

Dezirinda estus ankaŭ la dialogo por agordo de gramatika kontrolilo. Tiu estas iom komplika afero, ĉar mi devus iel kunligi la gramatikan kontrolilon de Esperantilo kun agorda sistemo de OpenOffice kaj fine Esperantilo devus esti informita pri la agordaj ŝanĝoj.

Mi ne estas certa, ĉu indas prepari aliajn funkciojn de kutima Esperantilo al OpenOffice. La plej granda parto estas vortaroj kaj maŝina tradukado.
Tiaj funkcioj kutime ne estas parto de dokumentredaktilo. Ekzistas ankaŭ kelkaj analiziloj, kiuj tamen estas interesaj nur por lingvistoj.

4 Comments »

  1. Saluton,
    Tre bonega programo, sed mi ne povas instali gxin en mia Linuksa komputilo, cxar cxiam gxi donas mesagxon de eraro, ke mankas programo esperantilo. Mi metis la programon elsxutitaj de via pagxaro en dosiero ~/bin sed tio ne helpis. La mesagxo estas en angla „Spell dictionary and grammar checker for Esperanto language. It uses parts of program esperantilo“ kion fari?

    Kommentar by Arek — 26.1.2011 @ 19:45

  2. Mi ne povas instali la esperantilan aldonaĵon al OpenOffico, ĉar dum instalado mi ricevas mesaĝon ke mi devas instali esperantilo. Mi elŝutis esperantilo kaj kopiis al ~/bin (kaj donis ĝustajn rajtojn) sed tion ne helpis bedaŭrinde. Kion do fari?

    Kommentar by arek — 27.1.2011 @ 09:22

  3. Bedaŭrinde ne ekzistas facila metodo instali la programon sur Linukso.
    Pli bone instalu kiel kutima uzanto (ne en /usr/bin kiel „root“).

    mkdir espilo
    cd espilo
    wgep http://www.esperantilo.org/esperantilo.bin
    wget http://www.esperantilo.org/evoraro.zip
    chmod u+x esperantilo.bin
    ./esperantilo.bin

    La kronprogramo „Esperantilo“ por OpenOffice ne bezonas la programon Esperantilo. Strange.
    Mi testos tion.

    Kommentar by artur — 27.1.2011 @ 22:40

  4. Ĉu vi povas sendi al mi la bildon „Screen Shot“ de mesaĝo de OpenOffice.
    Bonvolu sendi al mi ankaŭ informoj pri eldono „versio“ de OpenOffice kaj
    via Linukso.
    Sur mia komputilo mi povas instali la kromprogramon sen iu mesaĝo.
    Mi instalas de „Extension Manager“.
    Por gramatika kontrolilo oni devas relanĉi la programon OpenOffice.

    Kommentar by artur — 27.1.2011 @ 22:52

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress