Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

9.3.2010

Komparo de maŝina tradukado de Esperantilo kun Apertium eo-en

Filed under: ĝenerale — artur @ 22:51

La projekto apertium rapide evoluas. Nun mi eltrovis, ke ekzistas jam la traduka modulo por lingva paro eo-en (esperanto angla). La tradukado inter esperanta kaj angla lingvo en du direktoj estas nun eĉ ebla rekte de reta paĝo de projekto. Mi instalis la aktualan eldonon de projekto apertium kaj povis testi la programon. La instalo sur propra komputilo ne estas tasko por hobiuloj. Do kutime oni uzus la retan interfacon sur apertium.org.

Mi uzas por programado de Esperantilo aron de ekzemplaj frazoj, kaj tuj skribis la programon, kiu montras kune rezultojn de maŝina tradukado de ambaŭ programoj.

Evidentiĝis, ke la projekto apertium frontas la samajn problemojn kiel Esperantilo. La kvalito estas tre simila kaj tute ne perfekta. Mi supozas, ke apertium havas pli bonan vortaron, sed Esperantilo povas pli bone regi la gramatikon. Do apertium tute ne povas reordigi frazpartojn laŭ angla maniero kaj havas problemojn kun aldonaj vortoj kiel „a kaj do“. Okazas, ke la reordigo de frazpartoj ĉe Esperantilo tute fiaskas kaj la rezulto estas tute nekomprenebla. 83 tradukoj de 574 tradukis ambaŭ programoj tute same.

Ekzemploj:

  • Mi havas libron.
  • esperantilo: I have a book.
  • apertium: I have book.
  • Li estas juna homo.
  • esperantilo: He is a young man.
  • apertium: He is young folk.
  • Mi konas neniun ruson.
  • esperantilo: I know no Russian.
  • apertium: I know any Russian.
  • Kio vi estas?
  • esperantilo: What are you?
  • apertium: What you are?
  • Ĉu vi estas instruisto?
  • esperantilo: Are you a teacher?
  • apertium: Whether you are teacher?
  • Mia fratino, kiu lernas bone, scias multe.
  • esperantilo: My sister, who learns well, knows a lot.
  • apertium: My sister, that learns well, know a lot.
  • Ĉu via laboro lacigas vin?
  • esperantilo: Does your work tire you ?
  • apertium: Whether yours work *lacigas you?
  • Ĉu via laboro lacigas vin?
  • esperantilo: Does your work tire you ?
  • apertium: Whether yours work *lacigas you?

Mankas al mi tiuj frazoj tradukitaj de homo. Do mi ofte ne scias, kiu estas la ĝusta traduko. Se mi havus anglajn homajn tradukojn, mi povus ankaŭ testi la alian direkton. Ĉu iam troviĝus bonvola angla nacilingvano, kiu povus kaj volus fari tion? Kun ĝustaj tradukoj oni povus aŭtomate
pritaksi la kvaliton de traduko kaj fari aliajn interesajn aferojn.

Estas tre ĝojiga afero, ke ekzistas nun la dua libera programo kaj oni povas kompari la rezultojn de ambaŭ programoj kaj lerni de tio.

Mi de kelkaj jaroj ne plu laboras pri angla traduko. Mi ne havas sufiĉan tempon, kaj kun mia limigita tempo mi volas plibonigi almenaŭ unu lingvon. Tio estas la pola lingvo. Eble mi povus iam kompari ambaŭ tradukajn vortarojn de projektoj kaj pliĝustigi la vortaron de Esperantilo.

Jen tutaj rezultoj.
Komparo de Esperantilo kun Apertium

Mi havas ankaŭ kelkajn paralelajn tekstojn, kiuj povas esti uzataj por komparo.
Vidu Paralela teksto esperanta kaj angla

2 Comments »

  1. La Esperantilo jam estas granda projekton. Sed, mi estas Anglo. Mi kredas, ke mian Esperanto estas ankoraŭ baza, kaj me ne havas sufiĉan tempon por pliboniĝas ĝin, laŭ kiel placas al mi. Do, mi havas demandon: ĉu vi povas rompi la bezonan helpon en multajn malgrandajn taskojn? Eble, oni pensus, „Tio estas sufiĉa facila, ke mi povas helpi kun tion.“. Ankaŭ, ĉu vi povas diri en kiel formojn vi deziras la informojn, (dosieroj en XML, CSV, HTML aŭ aliaj formatoj, ktp.)? Mi pensas, ke se la Esperantistoj scius pri la plej simplajn aferojn, kiuj helpus vin, ili bonvolus helpi. Ĉu ne?

    Kommentar by Hugh Sasse — 13.3.2010 @ 02:15

  2. Hugh Sasse tradukis kaj trarigardis ĉiun ekzemplan frazon.
    Multan dankon! Grandege!
    Ni uzis google.docs. Tie oni povas vidi la rezulton
    http://spreadsheets.google.com/ccc?key=0ApAc0FxB9hDqdFRFRTdla3VfajkwaU1fdk4zUnBFanc&hl=en

    Mi bezonus iom da tempo por tralabori la rezultojn kaj aligi ilin al paĝoj de projekto.
    Multe pli da tempo (jaroj) mi bezonos por plibonigo de programo.
    Eble kelkaj korektoj, kie temas nur pli vortaro, mi povos fari en sekva eldono.

    Artur

    Kommentar by artur — 21.3.2010 @ 21:43

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress