Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

26.12.2007

Esperantilo sur OpenOffice

Filed under: programado — artur @ 11:27

La ĉefa malavantaĝo de Esperantilo por multaj uzantoj estas, ke tio programo ne estas dokumentoredaktilo, sed nur tekstredaktilo. Do ne eblas per Esperantilo formati kaj presi dokumentojn. Nur malmultaj spertaj pri komputiko uzantoj komprenas tiun diferencon. Mi ne celas ankaŭ fari de Esperantilo plenan dokumentoredaktilon, ĉar la programado de tiu sistemo estas por unu persono laboro por kelkcent jaroj.

Ekzistas jam bona libera dokumentoredaktilo OpenOffice, kiu estas bone konata en Esperantujo.
Tiu programo estas ankaŭ aktive tradukata al esperanta lingvo. Do estus tre nature kunligi funkciojn de Esperantilo kun OpenOffice. Kutime oni faros tion kiel tn. kromprogramoj (plugins) por OpenOffice.

Mi jam multe pli frue analizis eblojn de OpenOffice por integriĝo kun Esperantilo. Ekzistas ankaŭ aparta projekto de OpenOffice, kiu pritraktas gramatikan korektadon. La celo de tiu projekto estas ne programi novajn gramatikajn korektilojn, sed kunligi ekzistantajn ilojn kun OpenOffice.
Tiu tasko ne estas teknike facila. Unue la programistoj de OpenOffice devas pripensi, ke ekzistas gramatikaj korektiloj kaj poste oferi konvenan programan interfacon (angle: API) por tiuj iloj. Tiu API jam ekzistas de multaj jaroj, sed ne estas parto de aktuala OpenOffice. Ĝi estis priskribita tie kaj ankaŭ tie. Kiel oni legas sur paĝoj de OpenOffice tiu API estos parto de programo en eldono 2.4. Do tio estas la sekva eldono. Mi esperas, ke tio vere okazos.

La ĉefa problemo estas, ke la gramatika kontrolado devus esti parto de normala kontrolado. Simile al aliaj programoj, la gramatika kontrolado devus kuri en alia programa fadeno kaj ne ĝeni la normalan laboron kun programo. La malkorektaj vortoj aŭ vortgrupoj devas esti markitaj kaj uzanto povus per t.n. kunteksta menuo vidi la sugestojn de korekto.
La nuna API de OpenOffice pritraktas nur literumadon, tial la literumiloj ricevas per tiu API unuopajn vortojn kaj devas pritaksi, ĉu ili estas korektaj. Por gramatika kontrolado (ankaŭ aliaj pli vastaj kontroloj) oni devas analizi tutajn fragmentojn de teksto.
Tio estas tre komplika programado de OpenOffice, kiu postulus vastajn konojn de OpenOffice.
Tamen la projekto LanguageTool jam nun laboras kun OpenOffice. La integriĝo de tiu projekto ne estas tre bona, sed eble por nunaj ebloj la plej bona.

Mi do atendas la eldonon 2.4 de OpenOffice. Mi nun volas ekscii iom pri skribado de kromprogramoj (plugins) por OpenOffice.

Poste mi povos pensi pri aliaj funkcioj de Esperantilo, kiujn oni povos uzi de OpenOffice.
Mi pensas tie pri vortaroj kaj maŝina tradukado. Bedaŭrinde por maŝina tradukado ne ekzistas ĝis nun eĉ planoj por iu API en OpenOffice. La kaŭzo por tio eble estas, ke ne ekzistas multaj uzeblaj tradukaj sistemoj, do la programistoj de OpenOffice ne oferus API por io, kion neniu uzus. Oni ne povas pensi, ke programistoj de OpenOffice pensos iam pri iu malgranda projekto kiel Esperantilo. OpenOffice estas malferma sed ne amatora projekto, do la gvidantoj de tiu projekto certe pensas pri komerco.

Ein Kommentar »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress