Esperantilo Blogo en Esperanto pri projekto Esperantilo kaj komputila lingvistiko

26.11.2007

Esperantilo tradukas al sveda lingvo

Filed under: maŝina tradukado,uzantoj — artur @ 19:48

De eldono 0.97 Esperantilo tradukas ankaŭ al sveda lingvo. La nova traduka modulo por maŝina tradukado estas la rezulto de kunlaboro kun KaGu. Li jam frue kelkfoje skribis al mi kaj demandis pri kelkaj afero rilate al Esperantilo. Li estas fascinigita de ideo de maŝina tradukado kaj ne havis ĉikoncernajn iluziojn, Finfine mi decidis komenci la programadon de sveda modulo. Mi legis iom pri sveda lingvo sur angla, germana kaj pola vikipedio. La sveda lingvo apartenas al familio de germanaj lingvoj.
La ideo estis reuzi la germanan modulon por programado de sveda tradukado. Poste tamen mi decidis reuzi la anglan modulon, ĉar ŝajnis al mi, ke angla lingvo estas pli simila al sveda lingvo. KaGu havas ankaŭ kelkajn spertojn pri komputiko kaj programado. Frue li ankaŭ okupis pri alia komputila traduka sistemo. Do mi kreis la svedan modulon kiel kopio de angla modulo kaj preparis la EsperantiloSDK, por ke KaGu mem povu adapti la tradukadon. Mi markis speciale lokojn en programa kodo, kiuj devos estas finprogramitaj aŭ modifitaj. En la blogo mi priskribis kiel programi la Esperantilon. KaGu ankaŭ tre rapide tradukis mane kelkcent ekzemplajn tradukojn. La unua eldono estis farita tre rapide kaj KaGu povis eĉ mem modifi kelkajn lokojn en programo. Li ankaŭ raportis al mi multajn problemojn kaj klarigis la defioj de sveda gramatiko.

Pri sveda lingvo

La sveda lingvo estas por mi la lingvo, kiu estas inter angla kaj germana lingvoj. En sveda lingvo ne ekzistas kazoj por substantivoj. La ordo de vortoj estas tre rigida. La sistemo de tempoj estas simila al angla lingvo. Sed la svedaj adjektivoj havas fleksion, kiu estas pli simila al germana lingvo. La sveda lingvo havas ankaŭ kelkaj trajtojn, kiuj estas por mi tute nomaj. Ekzemple la difinilo „la“ estas esprimata en sveda lingvo kiel finilo. La negado de verboj „ne“ okazas post la verbo. En sveda lingvo ekzistas 2 genroj, kiuj influas la difinilojn kaj atributojn. En sveda lingvo ekzistas tuta familio de verboj, kiuj ekzistas nur en pasivo (tn. deponens). Tio kaŭzis, ke mi devis adaptigi la originalan anglan modulon por sveda lingvo. Parte mi povis uzi la solvojn konatajn de germana lingvo. Alikaze mi devis elpensi solvojn tute denove.

Dum programado mi frue rimarkis, ke informoj de vikipedio ne sufiĉas. Fleksio de verboj kaj substantivoj ne estis priskribita detale. Ankaŭ KaGu ne povis doni al mi precizajn informojn pri reguloj de fleksio, ĉar li uzas la lingvon sen kono de reguloj kaj esceptoj. Finfine mi trovis la plej detalaj informoj sur iu rusa ttt-ejo pri sveda kulturo. La identigo de svedaj specialaĵoj evidentigis kiel la plej malfacila parto de laboro. Ĉe tiuj problemoj restas nur unu eblo. Oni tradukas kaj testas multajn tekstojn mane kaj provas trovi iujn regulojn. Tiun laboron povas fari nur KaGu, ĉar por mi svedaj vortoj restas nur aroj de literoj.

Kunlaboro estas ebla

Tio estas pro mi la unua fojo, kiam mi kunlaboris ĉe programado de Esperantilo kun iu tiel intense. Ni interŝanĝis multajn leterojn, iufoje eĉ kelkaj leteroj pro tago. La spertoj estas jenaj. Oni devas havi multe da tempo kaj volo. Evidentiĝis por mi, ke la programado kaj eĉ uzado de Esperantilo ne estas facila. Mi havis la okazon ekscii ion pri tiuj problemoj. Sen longaj plurfojaj klarigoj kaj reklarigoj nenio sukcesis.

Mi nur poste eksciis, ke KaGu estas delonge pensiulo. Tio estas jam la dua fojo, kiam mi ricevis grandan helpon de pensiulo. Por mi ŝajnas nun, ke nur pensiuloj havas tempon kaj necesan persiston. La eblojn de tiu grupo de homoj estas eble ne sufiĉe alte pritaksataj.

Certe. La programado de Esperantilo kaj sveda modulo ne estas finita. Oni daŭre povas plibonigi la kvaliton de tradukado. La kvalito dependas je algoritmoj en programo kaj vortaro.

Fina vorto

En vikipedio mi legis, ke sveda lingvo ne estas granda lingvo rilate al la nombro de parolantoj. Nur 9 milionoj da homoj parolas tiun lingvon. Tamen ofte oni ne bezonas miliono homojn sed nur unu konkretan.

Nun restas iom pli komplikaj kazoj, kiuj ne estas tradukataj korekte.
Nun ni trovis la bonan vojon de kunlaboro. KaGu priskribas la problemojn kaj donas ekzemplojn kaj mi programas.
Ni uzas pro tiu la dokumenton sur Google-docs.
Tio estas facila eblo redakti kune unu dokumenton.
Feliĉe ni ambaŭ sukcesis senprobleme uzi tiun sistemon.

La sveda vortaro estas en respondeco de KaGu.
Li plivastigas kaj modifas la vortaron kaj fine sendas al mi nur ŝanĝojn, kiujn mi importas en la gepatran vortaron, kiu troviĝas sur mia sistemo.

Sekva eldono de Esperantilo tradukos al sveda lingvo eĉ iom pli bone ol al la angla lingvo.

Keine Kommentare »

No comments yet.

RSS feed for comments on this post. TrackBack URL

Leave a comment

Du musst angemeldet sein, um einen Kommentar abzugeben.

Powered by WordPress