{"id":89,"date":"2007-08-18T09:06:11","date_gmt":"2007-08-18T08:06:11","guid":{"rendered":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/?p=89"},"modified":"2007-08-18T09:06:11","modified_gmt":"2007-08-18T08:06:11","slug":"silezia-lingvo","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/?p=89","title":{"rendered":"Silezia lingvo"},"content":{"rendered":"<p>Mi devenas de Silezio, kiu estas regiono de nuna Pollando. Tiu regiono estas kulture kaj historie tre ri\u0109a. Beda\u016drinde du lastaj grandaj militoj kaj \u011diaj sekvoj detruis parton de tiu ri\u0109eco. Unu aspekto de tiu kultura ri\u0109eco estas aparta lingvo a\u016d forta dialekto. \u011ci bazi\u011das sur slava lingvo, sed enhavas multajn germanajn influojn. \u011ci estas preska\u016d ne komprenebla por Poloj kaj por germanoj.<br \/>\nVerdire ne ekzistas unu silezia lingvo, \u0109ar \u0109iu urbeto havas apartan specon de tiu lingvo. Do ni povas diri nur pri aro de sileziaj lingvoj. Tiu lingvo estas da\u016dre a\u016dskultebla sur stratoj de Silezio kaj estas anka\u016d parolata hejme. Anka\u016d mi komprenas tiun lingvon, sed nun mi ne povas aktive uzi \u011din.<\/p>\n<p>La silezia lingvo estas vera trezoro por lingvistoj. \u011ci enhavas elementojn de maljuna pola lingvo.<br \/>\nSur \u011di oni povas perfekte studi la evoluon de lingvoj. Fama pola lingvisto profesoro Jan Miodek, kiu devenas de Silezio, estas anka\u016d esploristo de silezia lingvo, kaj li aparte kontribuis al lingvistika esplorado de tiu lingvo.<\/p>\n<p>Nun la intereso por silezia lingvo kreskas. Ekestas kluboj de parolantoj de tiu lingvo kaj anka\u016d kelkaj lokaj radiostacioj uzas tiun lingvon. Interese por mi estas, ke anka\u016d tiu lingvo nun i\u011das jen kaj jen la skribita lingvo. Ekzistas diversaj libroj en tiu lingvo: rakontoj, vortaroj kaj lingvistika fakliteraturo. La proceso de formado de skribita silezia lingvo estas nun en la komenco. Ofte oni uzas polan alfabeton por skribi tiun lingvon. Tamen la pola alfabeto ne ta\u016dgas por silezia dialekto, \u0109ar la fonemoj estas diferencaj. Pli ta\u016dga estas la \u0109e\u0125a alfabeto, kiu anka\u016d estas pli moderna. Nun ekzistas du sileziaj alfabetoj, kiu bazi\u011das sur \u0109e\u0125a alfabeto: <cite>A B C \u0106 \u010c D E F G H I J K L M N \u0143 O P R \u0158 S \u015a \u008a T U \u016e W Y Z \u0179 \u008e<\/cite>. Simile kiel en Esperanto oni evitis la uzon de multaj literoj por esprimi unu fonemon. La afero estas tre interesa. \u0108u silezia lingvo i\u011dos iam plena skribita lingvo? Sur pa\u011doj de retejo <a href=\"http:\/\/punasymu.com\/_indexs.php\">Po Nasymu<\/a> oni trovas informojn pri silezia lingvo kaj sileziajn tekstojn.<\/p>\n<p>La granda venko por silezia lingvo estas la akcepto de tiu lingvo de biblioteko de usona kongreso. La oficiala mallongi\u011do por tiu lingvo estas <a href=\"http:\/\/www.sil.org\/iso639-3\/chg_detail.asp?id=2006-106\">&#8222;szl&#8220;<\/a>. La sileziaj organizoj longe batalas pri aprobo de silezia lingvo flanke de polaj a\u016dtoritatoj. Tio nun ne estas ebla en Pollando. La aferon akompanas multaj politikaj pensoj. La aprobo de silezia lingvo estus la unua \u015dtupo al aprobo de silezia nacieco. Tion tute ne \u015datas polaj a\u016dtoritatoj kaj granda parto de kerna pola popolo. Kutime tiuj streboj estas rigardataj kiel pruvoj de malstabiligo de pola \u015dtato de germana flanko kaj \u011denerale kiel perfido al pola nacieco. Lo\u011dantoj de Silezio spertis ofte malavanta\u011dojn uzante sian lingvon. Infanoj estas mokataj en skolo de instruistoj. Nur en regionoj, kun forta silezia komunumo oni kura\u011dis paroli publike en tiu lingvo. Ofte por Poloj tiu lingvo estis la lingvo de homoj needukitaj, kiuj ne kapablis korekte paroli pole. Aparte malkontente oni rigardis germanajn influojn en silezia lingvo. Iom \u015derce oni diris, ke silezia povas esti nur kolbaso sed ne aliaj a\u0135oj. (Tiu speco de bongusta kolbaso estas tre konata en tuta Pollando).<\/p>\n<p>Tiuj politikaj aferoj ne interesas min speciale. Mi esperas, ke en unui\u011dinta E\u016dropo anka\u016d malgrandaj regionoj havus \u015dancon kultivigi sian kulturon kaj identecon. Alia interesa fakto pri Silezio estas, ke multlingveco estis en silezia regiono tute normala afero. Miaj geavoj povis komuniki kun Poloj kaj kun germanoj. Kvankam ili ne parolis perfekte nek pole nek germane. Anka\u016d nun multaj Silezianoj sentas sin inter du kulturoj. Por ili pola kaj germana kulturo estas same kutima, kaj ili havas ilian propran malgrandan specifan silezian kulturon. Beda\u016drinde tiuj faktoj ne estas konvenaj por kelkaj kapoj. Anka\u016d Silezianoj havas tre diferencaj opinioj pri tiu komplika temo. Oni nenie povas a\u016dskulti la tutan veron.<\/p>\n<p>En Silezio ekzistas anka\u016d forta grupo de Esperantistoj <a href=\"http:\/\/vroclavo.republika.pl\/\"><\/a> kaj havas longan historion <a href=\"http:\/\/europonto.org\/kroniko\/gk_silezio3.htm\">Esperanto en Silezio<\/a>.<\/p>\n<p>Mi tuj pensis pri subteno de silezia lingvo en Esperantilo. Mi pensis unue pri esperanta-silezia vortaro. Beda\u016drinde la sileziaj vortaroj, kiujn mi vidis \u011dis nun en la reto, estas tre malgrandaj. <a href=\"http:\/\/pl.wiktionary.org\/wiki\/Kategoria:%C5%9Bl%C4%85ski_%28indeks%29\">Tiuj vortaroj<\/a> ofte enhavas nur specialajn sileziajn vortojn, kiuj ne estas konataj al Poloj. Mi esperas, ke sileziaj lingvistoj publikigos libere pli da materialoj kaj iam Esperantilo regos anka\u016d tiun lingvon. <\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Mi devenas de Silezio, kiu estas regiono de nuna Pollando. Tiu regiono estas kulture kaj historie tre ri\u0109a. Beda\u016drinde du lastaj grandaj militoj kaj \u011diaj sekvoj detruis parton de tiu ri\u0109eco. Unu aspekto de tiu kultura ri\u0109eco estas aparta lingvo a\u016d forta dialekto. \u011ci bazi\u011das sur slava lingvo, sed enhavas multajn germanajn influojn. \u011ci estas [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-89","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-allgemein"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/89","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=89"}],"version-history":[{"count":0,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/89\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=89"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=89"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=89"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}