{"id":87,"date":"2007-08-10T17:34:10","date_gmt":"2007-08-10T16:34:10","guid":{"rendered":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/?p=87"},"modified":"2007-08-10T19:08:15","modified_gmt":"2007-08-10T18:08:15","slug":"renkonto-kun-esperantisto-kaj-uzanto-de-programo-esperantilo","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/?p=87","title":{"rendered":"Renkonto kun Esperantisto kaj uzanto de Programo Esperantilo"},"content":{"rendered":"<p>\nPer interreta letero mi konati\u011dis kun Esperantisto Eckhard Stoll, kiu eble estas al ceteraj homoj konata de Radio <a href=\"http:\/\/www.sauerlandwelle.de\/\">Sauerland Welle<\/a> kaj elsendoj pri fonda\u0135o <a href=\"http:\/\/www.bona-espero.de\/de_radio.htm\">Bona Espero<\/a>. Post kelkaj leteroj kaj longa telefonado ni decidis renkonti. Eckhard estas anka\u016d la kreinto de alia traduka programo <a href=\"http:\/\/www.sauerlandwelle.de\/ecoso\/index.html\">Ecoso<\/a>. Do ni havis multegon por priparoli pri programado kaj ma\u015dina tradukado. Ni parolis multege pri teknikaj aferoj kaj inter\u015dan\u011dis ideojn pri tradukaj programoj. Mi povis montri direkte kelkajn specialajn funkciojn de programo Esperantilo kaj rakonti pri \u011dia programado.\n<\/p>\n<p>\nMi decidis detale priskribi kelkajn ideojn de tiu renkonto. Tio estas anka\u016d por mi la unua okazo por paroli direkte kun uzanto de Esperantilo. Per tiuj diskutoj mi eksciis pri plibonigindaj flankoj de programo kaj ekhavis ideojn por plua evoluo. La programo Ecoso ne oferas altan kvaliton de ma\u015dina tradukado, tamen \u011di enhavas funkciojn, kiuj ne estas nun en la programo Esperantilo. Oni povis tajpi Esperantajn vortojn kaj samtempe observi la tradukadon al germana lingvo. Mi longe ne povus imagi, kiu vere bezonus tiun funkcion. En mia kapo mi havis nur unu tipon de uzado de programo. La uzanto havas Esperantan tekston, kiun li volas traduki al cela nacia lingvo. Tamen mi devis konfesi, ke ma\u015dina tradukado estus anka\u016d uzebla por propede\u016dtikaj kialoj. Ni imagu, ke komencanta lernato de Esperanta lingvo volas krei esperantan tekston. Lia provizo de esperantaj vortoj ne estas granda. Li anka\u016d havas problemojn kun esperanta gramatiko. Li tamen volas skribi leteron al iu alia Esperantisto. En tiu kazo li kutime uzus ofte vortaron kaj necesus korektadon. La programo Ecoso estas farita direkte por tiuj uzantoj. Oni tajpas esperantajn vortojn kaj povas direkte kontroli en vortaro, \u0109u la vorto estas korekta. Do la ma\u015dina tradukado \u0109efe gravas kiel kontrola teksto. Tio nun anka\u016d estas por mi pli evidenta, \u0109ar mi ofte rimarkas erarojn en miaj esperantaj tekstoj nur, post kiam mi tradukis ilin al pola lingvo. Do la kombino de literumado, gramatika kontrolado kaj ma\u015dina tradukado estas tre avanta\u011daj por komencantoj de esperanta lingvo. Mi anka\u016d en <a href=\"\">frua blogo<\/a> pensis pri uzantoj, sed pri tiu tipo de uzado mi ne pensis.\n<\/p>\n<p>\nDe eldono 0.94 Esperantilo anka\u016d enhavas tiel nomatan rapidan vortaron, kiu laboras simile al programo Ecoso. Mankas nun nur la ebleco samtempe montri la tradukon de vortoj en separita fenestro. Esperantilo tradukas ne po unu vorto, sed \u011di bezonas por bona traduko la tutan frazon. La akceptebla solvo estus, ke esperantilo tradukas tuj \u0109iun vorton la\u016d primitiva maniero. Sed kiam la frazo estas finita, la programo retradukas la tutan frazon en pli bona kvalito. Nun ekzistas en Esperantilo t.n. &#8222;Tradukileto&#8220; (menu Tradukado-&gt;Tradukileto), kiu estas speciale farita por samtempa tradukado de mallongaj tekstoj. Oni povus plivastigi la funkciadon de tiu ilo, por ke \u011di estu pli simila al programo Ecoso. <\/p>\n<p>\nMi kaptis la okazon kaj detale demandis Eckard pri \u011dia uzado de programo Esperantilon. Tio estis por mi tre instrua. Ni diskutis longe pri vortaro de Esperantilo. Beda\u016drinde Eckhard ne povis bone uzi tiun vortaron sen mia detala priskribo. La uzula interfaco de vortaro evidenti\u011dis kiel malklara. Mi uzas la vortaron tre ofte kaj ne supozis tiujn malfacila\u0135ojn. Speciale malklara evidenti\u011dis la dudirekta ser\u0109ado de vortoj. Por tio oni havas du specialajn kampojn. Anka\u016d la montrado de rezultoj kaj la ebleco de direkta redaktado de tradukoj estis malklara. La leciono por mi estas, ke uzantoj atendas, ke la vortaro aspektu kiel papera vortaro. Oni havu nur unu kampon por entajpi la vorton. Anka\u016d la gramatikaj priskriboj ne estas klaraj. Se la avara\u011da uzanto povus redakti mem la vortaron, la priskribo de gramatiko kaj fleksio devus esti pli facila. Normale altnivela preparo de vortaroj estas tasko por profesiaj lingvistoj. Se tiu vortaro estas uzata en ma\u015dina tradukado, tiu tasko estas e\u0109 pli malfacila. La programo devus plifaciligi tiun taskon anka\u016d por neprofesiuloj. La plej bona solvo estus, se la programo oferus kelkajn ekzemplojn de fleksio por elekto kaj la uzanto nur devus elekti la korektan frazon. Ni anka\u016d diskutis lange pri komuna flegado de vortaro. \u011cis nun mankas bonaj liberaj vortaroj pro esperanta lingvo, kiujn oni povus uzi en ma\u015dina tradukado. Sekvaj funkcioj estus necesaj:<\/p>\n<ul>\n<li>facila importado kaj eksportado de \u015dan\u011doj direkte per interreto<\/li>\n<li>historio de \u015dan\u011doj en vortaro<\/li>\n<li>\u0109iu \u015dan\u011do havas a\u016dtoron<\/li>\n<li>akceptado de \u015dan\u011doj per elektitaj kompetentaj lingvistoj<\/li>\n<li>priskribo de certeco de iu traduko<\/li>\n<li>Akcepto de \u015dan\u011doj nur por ne certaj tradukoj<\/li>\n<\/ul>\n<p>Tiu projekto necesus vastan akcepton de germana kaj esperanta komunumo. Ekzistas nun multaj similaj projektoj, kiuj kolektas vortojn por Esperanto kaj por \u0109iu lingvo. Beda\u016drinde \u0109e multaj tiaj projektoj la uzado de vortaroj ne estas libera. Do mi ne estas certa, \u0109u indus krei ion novan. Tio devus esti anka\u016d separita projekto. Kvankam mi devis akcepti, ke la nuna vortaro ne estas facila, mi tre kutimi\u011dis kun nuna funkciado. Bone estas, ke mi direkte povas redakti tradukojn sen aldonaj pa\u015doj. En aliaj programoj oni devas trairi per multaj fenestroj por adaptigi unu tradukon. Anka\u016d en tiu kazo evidenti\u011das, ke diferencaj uzantoj volas havi diferencan interfacon. Mi povas diferenci:<\/p>\n<ul>\n<li>Uzantoj kiuj nur legas vortaron kaj nenio scias pri gramatiko<\/li>\n<li>Uzantoj kiuj nur legas vortaron kaj tre malofte korektas tradukojn. Ili havas nur bazajn konojn pri gramatiko<\/li>\n<li>Lingvistoj, kiu ofte uzas vortaron kaj volas direkte redakti tradukojn. (angle: <cite>Poweruser<\/cite>)<\/li>\n<\/ul>\n<p>Nuna vortaro bezonan plibonigon, sed eble bona ideo estus havi du separitajn vortarojn por almena\u016d du tipoj de uzantoj.\n<\/p>\n<p>\n\u011cenerale mi devas diri, ke multaj funkcioj de Esperantilo ne estas konataj. Eble pli bona solvo estus dividi la programon en kelkaj programoj, kiuj enhavas funkciojn speciale por unu grupo de uzantoj. Mi pensas, ke la plej granda parto de esperantistoj ne scias multe pri lingvistiko, gramatiko kaj komputiloj. Kaj speciale por tiu grupo la programo povus esti aparte utila. Por tiu homoj estas necesa aldona dokumentaro kaj speciala instrukciado. Eble mi povus iam pretigi intrukcajn videojn. Mi pensas, ke direkta kontakto kun uzantoj estas la sola eblo plibonigi la programon.\n<\/p>\n<p>\nNi diskutis multe pri plibonigo de germana tradukado. Jes, mi havas mutajn ideojn, sed mi decidis nun prizorgi nur polan ma\u015dinan tradukadon. La tasko estas pena kaj mi volas, ke almena\u016d unu lingvo estos bone tradukota. Do eble en venonta jaro mi denove okupus pri germana lingvo.\n<\/p>\n<p>\nSukcesa programo devas havi stabilan kernon, kiu povas solvi la planitajn taskojn, kaj anka\u016d klaran interfacon. Se unu de tiuj elementoj ne estas bona, la programo ne trovos akcepton. Direkta kontakto kun Esperantistoj tre helpas. Mi esperas, ke mi en la venonto povus partopreni en esperantaj aran\u011doj kaj renkonti la uzantojn de programo rekte.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Per interreta letero mi konati\u011dis kun Esperantisto Eckhard Stoll, kiu eble estas al ceteraj homoj konata de Radio Sauerland Welle kaj elsendoj pri fonda\u0135o Bona Espero. Post kelkaj leteroj kaj longa telefonado ni decidis renkonti. Eckhard estas anka\u016d la kreinto de alia traduka programo Ecoso. Do ni havis multegon por priparoli pri programado kaj ma\u015dina [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1,9,6],"tags":[],"class_list":["post-87","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-allgemein","category-germana-lingvo","category-reagoj"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/87","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=87"}],"version-history":[{"count":0,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/87\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=87"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=87"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=87"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}