{"id":84,"date":"2007-07-17T19:29:15","date_gmt":"2007-07-17T18:29:15","guid":{"rendered":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/?p=84"},"modified":"2007-07-29T10:36:57","modified_gmt":"2007-07-29T09:36:57","slug":"unuaj-esperantaj-tekstoj","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/?p=84","title":{"rendered":"Unuaj esperantaj tekstoj"},"content":{"rendered":"<p>Sur la <a href=\"http:\/\/www.onb.ac.at\/sammlungen\/plansprachen\/fruehdrucke.htm\">pa\u011do de muzeo de planlingvoj en Vieno<\/a> trovi\u011das kelkaj tre maljunaj libroj en esperanta lingvo.<br \/>\nMi tralegis la libron:  <a href=\"http:\/\/anno.onb.ac.at\/cgi-content\/anno-buch?apm=0&#038;aid=100035&#038;zoom=1\">Stankievic, V.: El la vivo de Esperantistoj<br \/>\nNurnbergo, 1896<\/a>. Beda\u016drinde la libro ne estas en teksta formato, kiu estus legebla direkte por komputilo, sed kiel bildo. Bildoj estis skanitaj anka\u016d iom malakurate (ne rekte), do la legado kaj konvertado de bildo per OCR-tekniko ne estus facila.<\/p>\n<p>La libro estas interesa en du vidpunktoj. Unue mi interesi\u011dis pri la lingva\u0135o de libro. Mi volis scii, kiel aspektis esperanto en unuaj jaroj de sia ekzisto. Tre interesa estas anka\u016d la enhavo de libro, \u0109ar li parolas pri la tiama esperanta komunumo kaj anka\u016d estas gvidlibro por esperantistoj. Tiu enhavo estus por mi e\u0109 pli surpriza, \u0109ar ili estas propaganda (a\u016d eduka) materialo en maniero, kiu nun ne estas kutima.<\/p>\n<h2>Pri la lingva\u0135o<\/h2>\n<p>Mi rimarkis, ke la teksto ne estas facila. Mi pensas, ke komencantoj ne povus \u011din bone kompreni. La sintaksaj strukturoj estas komplikaj. A\u016dtoro tre libere uzas la esperantan vortfaradon, kiu e\u0109 superas la regulojn de unua libro.<br \/>\nJen ekzemploj:<\/p>\n<ul>\n<li>\u0109efemaniere<\/li>\n<li>longaflugila<\/li>\n<li>dank&#8216; al<\/li>\n<li>konas unu alia<\/li>\n<li>de alte<\/li>\n<li>li atingis ja la sian<\/li>\n<li>tio \u0109i estis tro multa<\/li>\n<li>scivoleco<\/li>\n<li>sed tiel multe estis da volontuloj<\/li>\n<\/ul>\n<p>Nun oni frontas la vorton &#8222;scivolemo&#8220; sed ne &#8222;scivoleco&#8220;, kiu estus same bona. Tio estas por mi la indiko, ke la lingvo evoluas. En tiamaj tempoj ekzistoj pli da libereco de uzado. Nun tuj oni pritaksas iun esprimon kiel stranga a\u016d nekutima. Ekzistas kelkaj dubindaj esprimoj, kiuj radikas en naciaj lingvoj kaj estas idiota\u0135oj. Mi pensas, ke a\u016dtoro volis montri, ke Esperanto havas la saman esprimpovon kiel \u0109iu nacia lingvo kaj li simple direkte tradukis de nacia lingvo. Okulfrape estas, ke li uzis pli ofte &#8222;tia&#8220; en frazoj, kie oni nun uzus &#8222;tiu&#8220; (ekz. &#8222;tiamaniere&#8220;). Mi frue pensis, ke vortoj kiel &#8222;tiamaniere&#8220; estas la moderna maniero de adverbigo. En tiu kazo de prepozicia frazo &#8222;en tia maniero&#8220; al &#8222;tiamaniere&#8220;. Sed evidenti\u011dis, ke tiu fenomeno ekzistis anka\u016d en tre frua Esperanto. Beda\u016drinde mi ne povis ekscii pri la nacieco de a\u016dtoro. Estus eble, ke li rekte tradukis tiun vorton de sia propra lingvo.<\/p>\n<h2>Esperanta propagando<\/h2>\n<p>La libro temas pri obstakloj de unu juna esperantisto \u0109e esperantigo de sia amiko. Post longaj obstakloj kaj e\u0109 intrigoj kaj mensogoj, la rakonto finas per amo kaj edzi\u011do. Rezulto estas 2 novaj esperantistoj. Unu esperantigita kaj la dua naskita la\u016d natura vojo, kiel bebo de du esperantistoj. La libro donas anka\u016d al la legantoj sugestojn kiel devas sin konduki vera esperantisto kaj kiun kaj kiel esperantigi. <\/p>\n<p>Jen pripesindaj frazoj de tiu libro:<\/p>\n<ul>\n<li>\n&#8222;Vi komprenas, ke, fari\u011dinte esperantisto, mi ne povus limi\u011di per sola lernado de vortaro kaj korespondado kun amikoj; mi devus uzi parto de mia energio por la propagando kaj por la apostola agado, &#8230;&#8220;<\/li>\n<li>&#8230; ke Monblero povus esti tre utila al la afero Esperanta. Li estis tre ri\u0109a kaj ne sole ne avare, sed e\u0109, kie li trovis bezona, tre malavara &#8230;<\/li>\n<li>.. kaj tial \u0108ielson, fari\u011dinte esperantisto, \u0135etis \u0109iujn anta\u016dajn aferojn kaj tuta trempis sin en la propagandon de la lingvo internacia. Li korpremis, ke la propagando devis esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank&#8216; al lia bela ekstera\u0135o, elegantaj manieroj kaj viva, akra sa\u011do, estis afere facila atingebla.<\/li>\n<li>moron salutadi unu alian per la vortoj: &#8222;\u0108u vi esperas&#8220;? &#8211; &#8222;Jes, mi esperas.&#8220; &#8211; \u0109e renkonto, kaj &#8222;Esperu&#8220;! &#8211; &#8222;jes, mi esperos&#8220; &#8211; anstata\u016d adia\u016d.<\/li>\n<li>Pro eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton &#8222;Lingvo Internacia&#8220; kaj la &#8222;Bibliotekon&#8220;; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malka\u015dita parolado &#8230;<\/li>\n<li>, ke la\u016d la komisio de \u0108ielson Siksten decidis altiri Monbleron al Esperanto,<\/li>\n<li>Se li unu fojon fari\u011dos esperantisto, li estos jam \u0109iam esperantisto varmega.<\/li>\n<\/ul>\n<p>Por mi tiu libro enhavas multajn pripensindajn aferojn. Unue temas ne nur pri lingvo Esperanto sed pri iom pli. Esperanto estas en tiu libro socio a\u016d organizo, kiu konscie elektas homojn por esperantigo la\u016d iliaj monaj rimedoj. Tiuj homoj devas ne nur lerni la lingvon, sed labori por tiu socio. Esperantistoj devas subigi al siaj gvidantoj kaj plenumi iliajn komisiojn.<br \/>\nIli devas publike stigmatigi sin per videbla esperanta \u015dtelo. La celo de esperantigo estas pli grava ol uzataj rimedoj. Do oni povas mensogi kaj intrigi por atingi tion. Tio funkcias la\u016d konata jam de jarmiloj skemo, kiu estis praktikata de religioj, politikaj movadoj (komunismo) kaj sektoj. La\u016d tiu skemo \u0109iu ideo bezonas:<\/p>\n<ul>\n<li>Kreinto kaj idolo<\/li>\n<li>Libro a\u016d manifesto<\/li>\n<li>Apostoloj a\u016d progresuloj<\/li>\n<li>difinita fina venko<\/li>\n<\/ul>\n<p>Ni komparu tion kun kelkaj ideoj.<\/p>\n<table border=\"1\">\n<tr>\n<td><\/td>\n<td>kristanismo<\/td>\n<td>komunismo<\/td>\n<td>esperanto<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>idolo<\/td>\n<td>Jezuso<\/td>\n<td>Marks kaj Engels<\/td>\n<td>Zamenhof<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>libro<\/td>\n<td>nova biblio<\/td>\n<td>komunista manifesto<\/td>\n<td>fundamento<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>apostoloj<\/td>\n<td>12 apostoloj kaj eklezio<\/td>\n<td>partio<\/td>\n<td>esperantaj asocioj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>fina venko<\/td>\n<td>paradizo<\/td>\n<td>komuna socio<\/td>\n<td>totala esperantigo. solvo de lingva problemo.<\/td>\n<\/tr>\n<\/table>\n<p>Tiu modelo devus esti kutima por multaj homoj, \u0109ar tiun komparon mi vidis ofte (sed sen Esperanto). \u011cenerale neniu malbona rezultas de tiu skemo, sed mi pensas, ke ofte \u0109e tiuj aferoj krei\u011das senlima memfido je propraj opinioj. Apostoloj estas pretaj agi nemorale por atingi siaopinie pli altaj celoj. Tio rekte kondukas al radikalismo. Tiu radikalismo frontas al memdefendo kaj ofte malutilas al ideo, kiu e\u0109 povus esti bona.<\/p>\n<p>\nMi estas konscia, ke ne ekzistas unu opinio pri Esperanto kaj anka\u016d en tiamaj tempoj oni eble anka\u016d diference pensis pri tio. La ofta ripro\u0109o al Esperantistoj je sektismo havas anka\u016d siajn ka\u016dzojn eble en tiamaj tempoj.\n<\/p>\n<p>Por mi timiga estas la granda preso, kiun oni en la libro ligis kun esperantigo. Esperantisto havas multajn devojn je la Esperanto. Do ne sufi\u0109as nur paroli esperanton por esti esperantisto. Interesa estus la demando, \u0109u tio estis la unusola ebla vojo por certigi da\u016drigon de Esperanto? Por mi Esperanto estas mia \u015datokupo, tamen mi donas multe de mia energio al esperanto.<br \/>\nHomoj povas fari multe nur kiel sia \u015datokupo (hobio). Ekzistas homoj, kiuj nur pro \u011dojo lernas la <a href=\"http:\/\/en.wikipedia.org\/wiki\/Klingon_language\">lingvon de klingonoj<\/a>, kvankam kun tio lingvo ne ligi\u011das neniu granda celo de savo de homaro de komunika \u0125aoso. Aliaj homoj donas multe da tempo kaj mono al konstruo de etaj fervojoj (infanaj ludiloj).<br \/>\nMi pensas, ke la plej granda parto de hodia\u016daj parolantoj de esperanto a\u016d interesi\u011das pri la lingvo profesie kiel lingvistoj a\u016d programistoj a\u016d ili traktas Esperanton kiel \u015datokupon. Do \u0109u vere Esperanto estas solvo de lingva kaj komunika problemo? \u0108u \u011di estas la plej bona solvo? \u0108u tio solvo estas necesa kaj ebla? \u0108u ne ekzistas pli gravaj problemoj ol lingva problemo? \u0108u oni havas rajton demandi pri tio kiel vera Esperantisto? Eble Esperanto ne bezonas Esperantistojn sed nur uzantojn de tiu lingvo.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Sur la pa\u011do de muzeo de planlingvoj en Vieno trovi\u011das kelkaj tre maljunaj libroj en esperanta lingvo. Mi tralegis la libron: Stankievic, V.: El la vivo de Esperantistoj Nurnbergo, 1896. Beda\u016drinde la libro ne estas en teksta formato, kiu estus legebla direkte por komputilo, sed kiel bildo. Bildoj estis skanitaj anka\u016d iom malakurate (ne rekte), [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"class_list":["post-84","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-allgemein"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/84","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=84"}],"version-history":[{"count":0,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/84\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=84"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=84"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=84"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}