{"id":61,"date":"2007-02-19T19:53:11","date_gmt":"2007-02-19T18:53:11","guid":{"rendered":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/?p=61"},"modified":"2009-12-07T22:59:09","modified_gmt":"2009-12-07T21:59:09","slug":"uzula-interfaco-de-korektilo","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/?p=61","title":{"rendered":"Uzula interfaco de korektilo"},"content":{"rendered":"<p>La nuna uzula interfaco de korektilo en Esperantilo ne estas bona. Mi rimarkis, ke mi mem nur tre malvolonte uzas la korektilon (kaj precipe la gramatikan korektilon). La korektado da\u016dras tro longe kaj mi preska\u016d \u0109iam perdas deziron de korektado post kelkaj frazoj. Mi pli \u015datas la alian funkcion, kiu nur markas malkorektaj vortojn ru\u011de. Sed tio ne funkcias por gramatika korektado \u011dis nun.<\/p>\n<p>Programi bonajn uzulajn interfacojn ne estas facila afero. Tial oni ofte frontas ne uzeblajn interfacojn. Pri programodo de uzulaj interfacoj oni longe ne povis trovi bonan literaturon. Bonajn konsilojn donas al ni <a href=\"http:\/\/www.joelonsoftware.com\/uibook\/chapters\/fog0000000057.html\">Joel on Software-   User Interface Design for Programmers<\/a>. Unu de \u0109efaj postuloj estas, ke oni konformigu la interfacon al konataj programoj. Homo estas ja la kutimema besto kaj \u015datas a\u0135ojn, kiujn \u011di jam konas. Mi do rigardis pli detale kelkajn programojn, kiuj enhavas korektadon.<\/p>\n<h3>Gramatika korektado kaj literumado<\/h3>\n<p>Kvankam ekzistas inter gramatika korektado kaj literumado grandaj diferencoj, programoj ofte strebas oferi por amba\u016d funkcioj la saman interfacon. La diferencoj estas:<\/p>\n<ul>\n<li>Literumado agas sur unu vorto. Gramatika korektado agas sur plena frazo.<\/li>\n<li>Literumaj eraroj estas pli evidentaj ol gramatikaj. \u011cis nun ne ekzistas plene fidindaj gramatikajn korektilojn.<\/li>\n<li>\u0108e literumaj eraroj la eraro ligas kun unu vorto. \u0108e gramatikaj eraroj la eraro ligas kun vorto, frazparto a\u016d tuta frazo. En gramatika korektado estas ofte tre malfacile indiki la ejon de eraro.<\/li>\n<li>Literumaj eraroj ka\u016dzas poste la gramatikajn erarojn. Unu gramatika eraro ka\u016dzas sekvajn erarojn. La dependecoj inter eraroj estas grandaj.<\/li>\n<li>Gramatikaj eraroj estas por uzantoj tre malfacile klarigeblaj. Ofte uzantoj scias nenion pri gramatiko.<\/li>\n<\/ul>\n<p>En programoj, kiujn mi rigardis, nur MS-Word enhavas literumadon kaj gramatikan korektilon en baza funkciaro. Tio anka\u016d estas indiko, ke gramatika korektado \u011dis nun ne estas ofte uzata kaj por programistoj \u011di estas malfacila tasko. La dua programo, kiu regas gramatikan korektadon, estas LanguageTool, kiu ja kunlaboras kun OpenOffice, sed havas propran interfacon kaj ne uzas la normalan fenestron de korektado. Tio estas \u011dis nun normala afera, \u0109ar tiu programo ne estas kutima parto de OpenOffice.<\/p>\n<h3>Open Office<\/h3>\n<p><img decoding=\"async\" id=\"image58\" alt=\"OpenOffice\" src=\"http:\/\/blog.esperantilo.org\/wp-content\/uploads\/2007\/02\/kor_openofice1.png\" \/><\/p>\n<p>La granda simileco inter OpenOffice kaj MS-Word estas okulfrapa. Oni povas redakti tekston en supra kampo.<\/p>\n<h3>MS Word<\/h3>\n<p><img decoding=\"async\" alt=\"MSWord Gramatiko\" id=\"image64\" src=\"http:\/\/blog.esperantilo.org\/wp-content\/uploads\/2007\/02\/kor-msword.PNG\" \/><\/p>\n<p><img decoding=\"async\" alt=\"MSWord Literumado\" id=\"image65\" src=\"http:\/\/blog.esperantilo.org\/wp-content\/uploads\/2007\/02\/kor-msword2.PNG\" \/><\/p>\n<p>MS-Word uzas la soman fenenstron pro literuma kaj gramatika korektado, sed la butonoj estas mirakle \u015dan\u011dataj je neceso.<\/p>\n<h3>TextMaker<\/h3>\n<p><img decoding=\"async\" id=\"image59\" alt=\"TextMarker\" src=\"http:\/\/blog.esperantilo.org\/wp-content\/uploads\/2007\/02\/kor_textmaker1.png\" \/><\/p>\n<p>Tiu fenestro estas plej malri\u0109a. La uzanto e\u0109 ne havas \u015dancon vidi la tutan frazon.<\/p>\n<h3>Thunderbird<\/h3>\n<p><img decoding=\"async\" id=\"image60\" alt=\"Thunderbird\" src=\"http:\/\/blog.esperantilo.org\/wp-content\/uploads\/2007\/02\/kor_thunderbird.png\" \/><\/p>\n<p>La fenestro havas pli multe butonoj ol aliaj programoj. Tie oni anka\u016d povas redakti la vortaron.<\/p>\n<h3>KDE<\/h3>\n<p><img decoding=\"async\" id=\"image63\" alt=\"KDE\" src=\"http:\/\/blog.esperantilo.org\/wp-content\/uploads\/2007\/02\/kor_kate1.png\" \/><\/p>\n<p>\u0108iu KDE-Programo uzas tiun fenestron. Oni ne povas pri io plendi.<\/p>\n<h3>LanguageTool<\/h3>\n<p><img decoding=\"async\" id=\"image57\" alt=\"LanguageTool\" src=\"http:\/\/blog.esperantilo.org\/wp-content\/uploads\/2007\/02\/kor_languagetool1.png\" \/><\/p>\n<p>La interfaco sekvas la solvoj de literuma korektado. La fenestro enhavas aldonan kompon pro priskribo. Du linioj de tio kampo estas perditaj por informo kun numero de eraro. Oni ne povas redakti tekston en supra kampo.<\/p>\n<h3>Esperantilo 0.89<\/h3>\n<p><img decoding=\"async\" id=\"image56\" alt=\"Esperantilo 0.89\" src=\"http:\/\/blog.esperantilo.org\/wp-content\/uploads\/2007\/02\/kor_esperantilo891.PNG\" \/><\/p>\n<h3>Generalaj rezultoj de trarigardo<\/h3>\n<p>\u0108iuj programo, kiujn mi testis, uzas por korektado separatan fenestron. Tio fenestro ofte laboras en tn. &#8222;modeless&#8220;-stato. Tio signifas, ke uzanto povas uzi la \u0109efan fenestron sen malfermi la fenestron de korektilo. En tiu fenestro la uzanto ofte vidas la tutan frazon, do li vidas la kuntekston de eraro. MS-Word pritraktas la gramatikan eraron preska\u016d same kiel literumaj erarojn. La uzanto ricevas la liston de sugestoj por elekto. La unua diferenco estas la alia farbo (la verda) uzato \u0109e markado. Sed se oni pli atente rigardis la fenestron, oni rimarkas, ke tiu programo dinamike \u015dan\u011das la nomojn de butonon kaj iliajn funkciadon. Do en la sama loko la butono \u0109e gramatika eraro estas &#8222;Zum n\u00e4chsten Satz&#8220; (al sekva frazo) kaj en litermuma korektado &#8222;Zum W\u00f6rterbuch hinzuf\u00fcgen&#8220; (aligu al vortaro). Tio estas tute diferencaj funkcioj. Mi ne estas certa, ke tiu estas bona solvo por uzantoj, \u0109ar ofte oni legas, ke oni ne \u015dan\u011du funkcion de butonojn.<\/p>\n<p>En plenampleksaj programoj kiel OpenOffice a\u016d MS-Word ekzistas parte tre kompleksa funkciado \u0109e reguligo de \u0109efa fenestro kaj korektila fenestro. La programo rekonas, ke uzanto \u015dan\u011dis la tekston en \u0109efa fenestro kaj konforme adaptigas la enhavon la korektila fenestro.<\/p>\n<p>Preska\u016d \u0109iu korektilo oferas funkciojn:<\/p>\n<ul>\n<li>Ignoru nun<\/li>\n<li>Aligu al vortaro<\/li>\n<li>\u015can\u011du<\/li>\n<li>Ignoru \u0109iujn<\/li>\n<li>\u015can\u011du \u0109iujn<\/li>\n<li>Adapto de lingvo<\/li>\n<\/ul>\n<p>Rimarkinda estas anka\u016d la fakto, ke MS-Word preska\u016d altrudas al uzanto la aligon de nekonatajn vortojn al vortaro. Oni povas nur malfacile salti al sekva vorto sen decidi pri la nuna eraro.<\/p>\n<h3>Kion mi lernis por posta programado?<\/h3>\n<p>La interfaco de Esperantilo nepre bezonas plibonigon. Mi volas malplialtigi la nombron de butonoj kaj videblaj funkcioj. Mi volas similigi la uzadon de interfaco \u0109e literumaj kaj gramatikaj eraroj.<\/p>\n<p>Tamen mi ne volas havi separatan fenestron por korektilo. Mi ne \u015datas, ke iu nova fenestro ka\u015das la enhavon de \u0109efa fenestro. La simila situacio estas anka\u016d \u0109e &#8222;trovi&#8220;-funkcio. Kelkajn novajn programoj, ekzemple &#8222;Firefox&#8220;, uzas por tiu funkcio ne novan fenestron sed malgrandan parton de \u0109efa fenestro en suba kampo. Mi \u015datas tiun solvon. Tiu solvo estas e\u0109 pli bona, \u0109ar oni ne devas remontri la frazon en korektila fenestro, sed nur marki \u011din en \u0109efa fenestro.<\/p>\n<h3>Korekturo dum skribado<\/h3>\n<p>Preska\u016d \u0109iuj programoj povas indiki skribajn erarojn dum la skribado, a\u016dtomate. Tio estas anka\u016d kutima agordo \u0109e plej oftaj programoj. Tiu funkcio estas diskutinda, \u0109ar la tuja markado de erarojn interrompas la fluon de skribado, do tio eble \u011denas la uzanton. En unuaj eldonoj de programoj tiu funkcio estas kutime mal\u015daltita. \u0108ar avera\u011da uzanto neniam \u015dan\u011das agordojn, multaj homoj scion nenion pri tiu funkcio.<\/p>\n<p>\u0108e Esperantilo oni mem devas iniciati la literumadon a\u016d gramatikan korektadon. Mi ne sentas tion kiel \u011dena premo. La dua kialo, kial tio ne funkcias en Esperantilo, estas la teknika. Tiu funkcio bezonas la tn. paralelan programadon, kaj tio ne estas facila tasko en Tcl-programlingvo. Tio estas ebla sed nur malfacile realigebla. Mi pensas, ke nun aliaj funkcioj estas pli bezonataj.<\/p>\n<h3>Perfektigo de programo<\/h3>\n<p>Nun Esperantilo enhavas funkciojn, kiujn mi volis. Do venis la tempo por perfektigi la programon. Tio signifas ne nur la korektadon de evidentaj eraroj sed anka\u016d plibonigoj de uzebleco. \u0108e tiu tasko estas gravaj por mi la reagoj de uzantoj. Por programisto estas ofte psike tre malfacila tasko \u015dan\u011di la programon, se \u011di principe laboras senerare. Oni por tio devas venki la enan porko-hundon (&#8222;Schweinehund&#8220;), kiel tion diras germanoj.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La nuna uzula interfaco de korektilo en Esperantilo ne estas bona. Mi rimarkis, ke mi mem nur tre malvolonte uzas la korektilon (kaj precipe la gramatikan korektilon). La korektado da\u016dras tro longe kaj mi preska\u016d \u0109iam perdas deziron de korektado post kelkaj frazoj. Mi pli \u015datas la alian funkcion, kiu nur markas malkorektaj vortojn ru\u011de. [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[2],"tags":[],"class_list":["post-61","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-programado"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/61","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=61"}],"version-history":[{"count":0,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/61\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=61"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=61"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/blog.esperantilo.org\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=61"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}